본문으로

Ĉu - kaj kiel - agi kontraŭ la dominado de la angla?

글쓴이: cellus, 2011년 10월 8일

글: 50

언어: Esperanto

Chainy (프로필 보기) 2011년 10월 11일 오후 7:29:13

barat:Oni simple trompis vin, ke la angla lingvo estas internacia kaj ĉie bone komprenata.
Trompis?! demando.gif

barat (프로필 보기) 2011년 10월 11일 오후 7:35:05

Chainy:
barat:Oni simple trompis vin, ke la angla lingvo estas internacia kaj ĉie bone komprenata.
Trompis?! demando.gif
Ne, Chainy. La vero estas, ke la angla lingvo estas ĈIE bone komprenata. Tio estas LA GRANDA TROMPO, kiu daŭras kaj daŭras senĉese.

PS: Ĉu vi havas ion interesantan por aldoni al la diskuto aŭ ĉu vi nur volas inciti homojn, kiel vi kutimas?

darkweasel (프로필 보기) 2011년 10월 11일 오후 7:45:01

barat:Anstataŭ klarigi la tutan aferon ĉe la biletvendejo, vi devis nur diri: "one ticket to Marchegg". Plua klarigo nur konfuzis la oficiston kaj li simple stultiĝis.
Pri tio mi ja pensis, sed forĵetis tiun ideon pensante, ke la vendisto (cetere temis pri virino rido.gif ) eble ne scias, ke Marchegg ne plu estas en Slovakujo (sed atendas slovakan urbon).

Solulo (프로필 보기) 2011년 10월 11일 오후 7:47:34

barat:

Venu al Pollando kaj vojaĝu al iu malgranda urbo - tie vi entute ne povos komunikiĝi angle, nur pole.
Jes.Tio estas vero. Dank'al Dio estas landoj iamaniere rezistaj kaj imunaj al la kompleta "angligieco". Mi ne komentas ĉu tio estas ia pozitiva aŭ negativa eco.
Tamen mi volus rimarki, ke estas nacioj kiuj pro la malalta kvanto de parolantoj estas kondamnitaj al la lernado de fremdaj lingvoj. Mi pensas pri Litovoj, Estonoj, Finnoj, kaj aliaj.
Mi volus scii ĉu oni povus iel difini tiun limiton laŭ la kvanto de parolantoj. 5 miljonojn? 10? 15?

Chainy (프로필 보기) 2011년 10월 11일 오후 7:52:36

barat:Ne, Chainy. La vero estas, ke la angla lingvo estas ĈIE bone komprenata. Tio estas LA GRANDA TROMPO, kiu daŭras kaj daŭras senĉese.
?!

Mi pensas, ke ĉiuj bone scias ke la angla ne estas ĉie bone komprenata. Do, kial vi skribas tion al ni, kvazaŭ vi nur hieraŭ ekkonsciis pri tio?

Neniu trompas iun ajn. Via komento estas ankoraŭ pli amuza, ĉar antaŭ nelonge vi pro iu stranga kialo akuzis min pri troa emo elpensi konspiro-teoriojn! Kaj nun vi parolas pri iu 'granda trompo'!

Mi scias kio daŭras senĉese - via stranga kaj tedega kontraŭ-angla blablaado. Ĉu vi pensas, ke tio vere helpas? Ne. Neniu interesiĝas pri tiaj stultaĵoj. Ne-Esperantistoj certe ne intereŝiĝas pri tio. Do ĉesu ridindigi nin Esperantistojn.

barat (프로필 보기) 2011년 10월 11일 오후 7:59:31

darkweasel:
barat:Anstataŭ klarigi la tutan aferon ĉe la biletvendejo, vi devis nur diri: "one ticket to Marchegg". Plua klarigo nur konfuzis la oficiston kaj li simple stultiĝis.
Pri tio mi ja pensis, sed forĵetis tiun ideon pensante, ke la vendisto (cetere temis pri virino rido.gif ) eble ne scias, ke Marchegg ne plu estas en Slovakujo (sed atendas slovakan urbon).
Eble ŝi ne komprenis vian elparolon kaj pensis ke temas pri iu urbo en Slovakio.

Solulo (프로필 보기) 2011년 10월 11일 오후 8:08:34

Chainy:
Neniu trompas iun ajn. Via komento estas ankoraŭ pli amuza, ĉar antaŭ nelonge vi pro iu stranga kialo akuzis min pri troa emo elpensi konspiro-teoriojn! Kaj nun vi parolas pri iu 'granda trompo'!
Perdonu Chainy. Vi estas tro serioza. Ĉu vi ne komprenas sarkasmon kaj ironion.
Ridetu iomete, ridetu. rideto.gif

Chainy (프로필 보기) 2011년 10월 11일 오후 8:34:58

Solulo:Perdonu Chainy. Vi estas tro serioza. Ĉu vi ne komprenas sarkasmon kaj ironion.
Ŝajne vi mem ne komprenas sarkasmon aŭ ironion. Relegu malrapide la komentojn de Geo63 ("barat").

Solulo (프로필 보기) 2011년 10월 11일 오후 8:44:51

Chainy:
Solulo:Perdonu Chainy. Vi estas tro serioza. Ĉu vi ne komprenas sarkasmon kaj ironion.
Ŝajne vi mem ne komprenas sarkasmon aŭ ironion. Relegu malrapide la komentojn de Geo63 ("barat").
O! Kion mi legas? Vi estas ege militanta.

Estas evidentaĵo ke mi pretas subteni mian samlandanon,(Geo63-barat) kiu pravas.
Ĉu vi volas militon? rido.gif
Oni surĉevaligu! Sabro en la manon!!! rido.gif

targanook (프로필 보기) 2011년 10월 11일 오후 9:18:47

Solulo:
Chainy:
Solulo:Perdonu Chainy. Vi estas tro serioza. Ĉu vi ne komprenas sarkasmon kaj ironion.
Ŝajne vi mem ne komprenas sarkasmon aŭ ironion. Relegu malrapide la komentojn de Geo63 ("barat").
O! Kion mi legas? Vi estas ege militanta.

Estas evidentaĵo ke mi pretas subteni mian samlandanon,(Geo63-barat) kiu pravas.
Ĉu vi volas militon? rido.gif
Oni surĉevaligu! Sabro en la manon!!! rido.gif
Se Chainy eperas, la diskuto nepre devas finiĝi, ĉar la atmosfero jam odoras malbone. Li konkludas, ke malicaj poloj volas atake konkeri Anglujon kaj perforte devigi ĉiujn anglojn nepre ke ili parolu esperante. Pro tiu sekreta tasko ni parolas malbone pri la angla lingvo.

다시 위로