Kwa maudhui

Ĉu - kaj kiel - agi kontraŭ la dominado de la angla?

ya cellus, 8 Oktoba 2011

Ujumbe: 50

Lugha: Esperanto

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 12 Oktoba 2011 5:31:46 asubuhi

barat:
darkweasel:
barat:Anstataŭ klarigi la tutan aferon ĉe la biletvendejo, vi devis nur diri: "one ticket to Marchegg". Plua klarigo nur konfuzis la oficiston kaj li simple stultiĝis.
Pri tio mi ja pensis, sed forĵetis tiun ideon pensante, ke la vendisto (cetere temis pri virino rido.gif ) eble ne scias, ke Marchegg ne plu estas en Slovakujo (sed atendas slovakan urbon).
Eble ŝi ne komprenis vian elparolon kaj pensis ke temas pri iu urbo en Slovakio.
Nu jes, kaj ĝuste tial mi aldonis to the Austrian border.

Koracio (Wasifu wa mtumiaji) 12 Oktoba 2011 5:01:06 alasiri

En Nova-Guineo la registaro volas enkonduki la deviga anglalingva instruadon anstataŭ la jena patrinlingva.
Eĉ la birdoj en la australa arbaroj blasfemas angle. Tiŭ estas lingva imperialismo...

barat (Wasifu wa mtumiaji) 12 Oktoba 2011 5:34:55 alasiri

Koracio:En Nova-Guineo la registaro volas enkonduki la deviga anglalingva instruadon anstataŭ la jena patrinlingva.
Eĉ la birdoj en la australa arbaroj blasfemas angle. Tiŭ estas lingva imperialismo...
Amigo, ne paniku. Feliĉe Nov-Gvineo estas tre malproksime de ni.

qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 12 Oktoba 2011 7:29:35 alasiri

Solulo:
Chainy:
Neniu trompas iun ajn. Via komento estas ankoraŭ pli amuza, ĉar antaŭ nelonge vi pro iu stranga kialo akuzis min pri troa emo elpensi konspiro-teoriojn! Kaj nun vi parolas pri iu 'granda trompo'!
Perdonu Chainy. Vi estas tro serioza. Ĉu vi ne komprenas sarkasmon kaj ironion.
Ridetu iomete, ridetu. rideto.gif
Oni atendus, ke ne ekzistas internacia sarkasmon kaj ironion.

Bonvolu legi: Fischer, Rudolf-Josef: Pli ol sole lingva sistemo (pdf dosiero)

4.3. Pragmatiko (pago 12)

"...Pli komplikaj estas pragmatikaj esprimmanieroj, precipe ironio kaj sarkasmo. Ankaŭ ĉi-teme validas: Ju pli la kulturo de mia partnero estas malsimila al mia, des pli mi devas esti certa, ke tiu ne scias kompreni la kunnotaciojn. Kompreneble ekzistas kelkaj stil-elementoj, kiuj internacie vaste estas komprenataj, ekzemple la groteska troigo por Kompesignali la kontraŭon de la diritaĵo. Ĝenerale oni devas tamen tre atentu kaj supozu, ke ĉiu komunikaĵo estos laŭvorte komprenata. Por aŭskultanto rekomendindas redemandi..."

barat (Wasifu wa mtumiaji) 12 Oktoba 2011 7:50:38 alasiri

qwertz:

Vi tute pravas - parolo estas arĝento, sed silento estas oro. Se oni ne volas esti false komprenata, oni silentu.

qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 12 Oktoba 2011 8:11:32 alasiri

barat:
Vi tute pravas - parolo estas arĝento, sed silento estas oro. Se oni ne volas esti false komprenata, oni silentu.
Sed (antaŭe) kiel oni scias, ke tion oni parolas, ke tion false komprenatus? Oni bezonus tre detala scio de alian kulturon por kompreni/ricevi tion. Aŭ oni provus apartigi intenco (=Kial oni parolas io) kaj prezentado (=vortojn, kiojn detale parolatas). Sed certe, fari tiel, tion estas tre malfacile.

Leporino (Wasifu wa mtumiaji) 13 Oktoba 2011 11:55:58 asubuhi

Ho ve, povra Svedio!!! Mi ne povas kredi tion! shoko.gif
La sveda estas mia gepatra lingvo. Kvankam mi vivas en Germanio ekde 1976 mi neniam ĉesis paroli ĝin. Mi eĉ parolas la svedan kun miaj gefiloj, kiuj estas naskitaj ĉi tie en Germanio.
Mia gepatra lingvo estas parto de mi.
...kaj mi ŝatas esti unu el kelkaj, kiuj scipovas paroli tiun malgrandan exzotikan belan lingvon... okulumo.gif

barat (Wasifu wa mtumiaji) 14 Oktoba 2011 8:13:38 asubuhi

sal.gif
Leporino:Ho ve, povra Svedio!!! Mi ne povas kredi tion! shoko.gif
La sveda estas mia gepatra lingvo. Kvankam mi vivas en Germanio ekde 1976 mi neniam ĉesis paroli ĝin. Mi eĉ parolas la svedan kun miaj gefiloj, kiuj estas naskitaj ĉi tie en Germanio.
Mia gepatra lingvo estas parto de mi.
...kaj mi ŝatas esti unu el kelkaj, kiuj scipovas paroli tiun malgrandan exzotikan belan lingvon... okulumo.gif
Mi pensas, ke sveda lingvo ne ĉesos ekzisti. Pola lingvo persistis dum pli grandaj minacoj ol la dominado de la angla lingvo, kiun ni observas hodiaŭ. Same la sveda lingvo persistos se ekzistos homoj, kiuj ĝin amas kaj volas uzi.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 12 Novemba 2011 12:16:42 asubuhi

qwertz diris ke denaskaj Esperantistoj parolas pli bone ol li. Eble. Mi konatiĝis kun du dum mia vivo, svedo kaj ruso. Mi kredas ke kun sufiĉa ĉiutaga sperto kun Esperanto, mi baldaŭ parolus tiel bone kiel ili - la svedo havis svedan akĉenton kaj la ruso rusan akĉenton en Esperanto. Mi havas germanan akĉenton ĉar mi lernis Esperanton en Germanio - ne en Usono.
Eĉ se denaskaj Esperantistoj havas avantaĝon, kiom da denaskuloj vivas? Eble 2 mil. Kaj ili ne havas tutan nacion malantaŭ si (kiel parolanto de la usona).
Nove kandidato por nia universitato malsukcesis ĉar li ne scias skribi la usonan tute korekte. Li vivas ekde multaj jaroj en Usono kaj eĉ havas diplomon de alia universitato usona. Sed en nia universitato ni ricevis ordenon nur akcepti 6 novajn kandidatojn. 19 sin prezentis. Li fakte perdis al aliaj ĉar lia sciopovo de nia lingvo ne sufiĉis.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 12 Novemba 2011 11:45:14 asubuhi

robbkvasnak:qwertz diris ke denaskaj Esperantistoj parolas pli bone ol li.
Kio vere ne estas malfacila.

Kurudi juu