Kwa maudhui

Neŭtrala respondo

ya AlexN, 17 Oktoba 2011

Ujumbe: 21

Lugha: Esperanto

AlexN (Wasifu wa mtumiaji) 17 Oktoba 2011 1:41:53 alasiri

Kio estas neŭtrala respondo, kio signifas "Mi aŭdis" aŭ "Mi estas ĉi tie" ?
Imagu mi kriis:
- Petro! Petro!
Li ne scias, kio mi volas. Fine Petro aŭdis kaj respondas - kio li kutime respondus? "Jes" ? Aŭ "kio" ? Aŭ kiu vorto ?

黄鸡蛋 (Wasifu wa mtumiaji) 17 Oktoba 2011 2:55:53 alasiri

Mi ne scias kion vi kutime respondus en la rusa, sed mi kutime respondus "jes"(kun demandsigno - "Jes?"). Mi pensas ke tio dependas de persona kutimo.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 17 Oktoba 2011 3:13:50 alasiri

黄鸡蛋:Mi ne scias kion vi kutime respondus en la rusa, sed mi kutime respondus "jes"(kun demandsigno - "Jes?"). Mi pensas ke tio dependas de persona kutimo.
+1
Al mi jes? ŝajnas multege pli ĝentila ol la same ebla kio?, sed eble nur pro denasklingva influo.

flipe (Wasifu wa mtumiaji) 17 Oktoba 2011 3:51:55 alasiri

Por influo de la portugala, brazilanoj eble diras esperante "diru", "kion" aŭ "jes".

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 17 Oktoba 2011 4:23:09 alasiri

AlexN:kioN li kutime respondus? "Jes" ? Aŭ "kio" ? Aŭ kiuN vortoN (per kiu vorto)?
Ruse "да?" - Esperante "jes?"
Rusa "что?" estas mallongigo de "что Вы хотите?" - "kion vi volas?" - do Esperante "kion?"
"diru!" ("говорите!") oni kutime diras dum telefona parolo.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Oktoba 2011 10:18:46 asubuhi

Same, en la angla lingvo oni respondus 'jes?' por agnoski ke oni aŭdis ke estas preta atenti.

Aŭ vi povus diri 'Kion?' (mallongigo de 'Kion vi volas?'). Alia ebleco estas 'Kio estas'.

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 18 Oktoba 2011 5:28:05 alasiri

sudanglo:Aŭ vi povus diri 'Kion?' (mallongigo de 'Kion vi volas?'). Alia ebleco estas 'Kio estas'.
Jes, tia ebleco ankaŭ estas.
En Esperanto oni povas distingi "Kio?" kaj "Kion?", sed ruse "Что?" kaj angle "What?" ne.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 18 Oktoba 2011 7:04:03 alasiri

sergejm:
En Esperanto oni povas distingi "Kio?" kaj "Kion?", sed ruse "Что?" kaj angle "What?" ne.
Ankaŭ en la germana ne estas diferenco.

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 19 Oktoba 2011 2:57:18 alasiri

Forigite

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Oktoba 2011 3:34:56 alasiri

Hyperboreus:
darkweasel:
sergejm:
En Esperanto oni povas distingi "Kio?" kaj "Kion?", sed ruse "Что?" kaj angle "What?" ne.
Ankaŭ en la germana ne estas diferenco.
Se mi ne eraras, neniu natura (malplanita, sed kreskinta) lingvo distingas inter "kio" kaj "kion". La lingvoj kiuj uzas sistemon nominativan-akuzativan -nek sistemon absolutivan-ergativan nek alian- kaj kiuj same konas diversajn genrojn kaj inter ili genron neŭtran, neniam distingas inter formo nominativa neŭtra kaj formo akuzativa neŭtra per fleksio.
Pri la hindeŭropaj lingvoj tio estas ĝusta, ĉar (korektu min, se mi eraras) la prahindeŭropa lingvo ne distingis inter nominativo kaj akuzativo ĉe neŭtragenraĵoj.

Tamen tio ne devas nepre esti valida pri ĉiuj lingvoj de la mondo.

Kurudi juu