Ke daftar isi

Propozicioj pri vokativo por Esperanto?

dari lgg, 22 Oktober 2011

Pesan: 10

Bahasa: Esperanto

lgg (Tunjukkan profil) 22 Oktober 2011 14.34.47

Ĉu existas la propozicioj pri vokativa kazo por Esperanto? Lingva estas neplena sen ĉi tio kazo.

Hyperboreus (Tunjukkan profil) 22 Oktober 2011 14.53.29

Forigite

darkweasel (Tunjukkan profil) 22 Oktober 2011 15.02.26

lgg, la unua vorto de tiu ĉi mia mesaĝo bone montras, ke eblas vokativi en Esperanto. rideto.gif

Altebrilas (Tunjukkan profil) 23 Oktober 2011 09.51.02

Mi citu la Majstron:
Ho, mia kor'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!

maratonisto (Tunjukkan profil) 23 Oktober 2011 11.11.55

La rusa lingvo ne havas "videblan" vokativon, nek la hungara.

Sxak (Tunjukkan profil) 23 Oktober 2011 11.20.26

maratonisto:La rusa lingvo ne havas "videblan" vokativon, nek la hungara.
Отче наш
Чего тебе надобно старче
господи
Aperia ankaxu nova vokativo, kiu estas farata el la vortoj, finiĝantaj per -а -я per forigo de la lasta litero
Оя, Вань, гляди какие клоуны

maratonisto (Tunjukkan profil) 23 Oktober 2011 15.12.23

Ŝak:
maratonisto:La rusa lingvo ne havas "videblan" vokativon, nek la hungara.
Отче наш
Чего тебе надобно старче
господи
Tiuj estas arĥaismoj, precipe el eklezia lingvo. La vokativoj malaperis el la rusa.

Sxak (Tunjukkan profil) 24 Oktober 2011 01.47.56

maratonisto:
Tiuj estas arĥaismoj, precipe el eklezia lingvo. La vokativoj malaperis el la rusa.
Sed ĉi tiu citaĵo ja ne estaas arkaismo:
В.Высоцкий:
Ой, Вань, гляди какие клоуны
Jes, ĝi malaperis, kaj denove aperis en la nova formo.

AlexN (Tunjukkan profil) 24 Oktober 2011 05.59.03

maratonisto:La vokativoj malaperis el la rusa.
Ne tute. Ni kutime uzas vokativon, sed ni ne scias pri tio.

cellus (Tunjukkan profil) 24 Oktober 2011 07.00.02

La Zamenhofa ho en "Ho mia kor' " estas ja vokativa partikulo.

Ho amikoj, ni ne devas forbati jam malfermitajn pordojn!

Kjell R

Kembali ke atas