Al la enhavo

"Kiel" aŭ "kvazaŭ"

de Hyperboreus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 16:42:44

Forigite

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 16:49:23

Hyperboreus:Oni diras
"Ili malfruos kiel ĉiam."

"Ili malfruos kvazaŭ ĉiam." ?
Laŭ mi, la unua frazo estas korekta.

"Kvazaŭ" oni uzas alimaniere, ekzemple:

"Ili malfruos kvazaŭ ni havus la tutan tempon".

Amike.

flipe (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 18:35:11

Hyperboreus:Oni diras
"Ili malfruos kiel ĉiam."

"Ili malfruos kvazaŭ ĉiam." ?
Kvazaŭ estas uzita por "kiel estus", do, la uzo estas "Ili malfruos kiel ĉiam."

Ekz.:
Mi estas forta kiel ŝtalo. (forta egale al ŝtalo)

Li kontraŭas ĉio kvazaŭ ŝtalo. (kontraŭas ĉion kiel se li estus ŝtalo)

Ĉu vi komprenas?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-oktobro-24 16:31:44

Forigite

flipe (Montri la profilon) 2011-oktobro-24 17:47:08

Hyperboreus:Li manĝas kiel porko. = Li manĝas tiel, kiel manĝas porko.
Li manĝas kvazaŭ porko. = Li manĝas kiel se li estus porko.
Ne, vi bone komprenas! ridego.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-oktobro-25 05:17:29

Hyperboreus:
Honeste, al mi ne estas videbla la diferenco.
Ofte la diferenco vere ne estas tre granda, tamen en via unua ekzemplo ĝi estas ja tute klara.

johmue (Montri la profilon) 2011-oktobro-25 07:21:12

Hyperboreus:Oni diras
"Ili malfruos kiel ĉiam."

"Ili malfruos kvazaŭ ĉiam." ?
Estas du malsamaj signifoj:

"Ili malfruas kiel ĉiam." = "Ili ĉiam malfruas, do ili ankaŭ hodiaŭ malfruas."

"Ili malfruas kvazaŭ ĉiam." = "Ili malfruas treege ofte, kvazaŭ ĉiam."

Alia ekzemplo:

"Li laboras kiel oficisto." (Lia profesio estas oficisto.)
"Li laboras kvazaŭ oficisto." (Li faras sian laboron sammaniere kiel oficisto.)

Reen al la supro