"Kiel" aŭ "kvazaŭ"
Hyperboreus,2011年10月23日の
メッセージ: 7
言語: Esperanto
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2011年10月23日 16:42:44
antoniomoya (プロフィールを表示) 2011年10月23日 16:49:23
Hyperboreus:Oni dirasLaŭ mi, la unua frazo estas korekta.
"Ili malfruos kiel ĉiam."
aŭ
"Ili malfruos kvazaŭ ĉiam." ?
"Kvazaŭ" oni uzas alimaniere, ekzemple:
"Ili malfruos kvazaŭ ni havus la tutan tempon".
Amike.
flipe (プロフィールを表示) 2011年10月23日 18:35:11
Hyperboreus:Oni dirasKvazaŭ estas uzita por "kiel estus", do, la uzo estas "Ili malfruos kiel ĉiam."
"Ili malfruos kiel ĉiam."
aŭ
"Ili malfruos kvazaŭ ĉiam." ?
Ekz.:
Mi estas forta kiel ŝtalo. (forta egale al ŝtalo)
Li kontraŭas ĉio kvazaŭ ŝtalo. (kontraŭas ĉion kiel se li estus ŝtalo)
Ĉu vi komprenas?
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2011年10月24日 16:31:44
flipe (プロフィールを表示) 2011年10月24日 17:47:08
Hyperboreus:Li manĝas kiel porko. = Li manĝas tiel, kiel manĝas porko.Ne, vi bone komprenas!
Li manĝas kvazaŭ porko. = Li manĝas kiel se li estus porko.
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年10月25日 5:17:29
Hyperboreus:Ofte la diferenco vere ne estas tre granda, tamen en via unua ekzemplo ĝi estas ja tute klara.
Honeste, al mi ne estas videbla la diferenco.
johmue (プロフィールを表示) 2011年10月25日 7:21:12
Hyperboreus:Oni dirasEstas du malsamaj signifoj:
"Ili malfruos kiel ĉiam."
aŭ
"Ili malfruos kvazaŭ ĉiam." ?
"Ili malfruas kiel ĉiam." = "Ili ĉiam malfruas, do ili ankaŭ hodiaŭ malfruas."
"Ili malfruas kvazaŭ ĉiam." = "Ili malfruas treege ofte, kvazaŭ ĉiam."
Alia ekzemplo:
"Li laboras kiel oficisto." (Lia profesio estas oficisto.)
"Li laboras kvazaŭ oficisto." (Li faras sian laboron sammaniere kiel oficisto.)