Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

Dio ne ekzistas

ca, kivuye

Ubutumwa 1577

ururimi: Esperanto

pdenisowski (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2013 19:56:33

Sunjo:
pdenisowski:
Sunjo:Mi opinias ke rilate al kredo je "pekoj" kaj je Dio ekzistas kvar grupoj
1. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio. ...
Mi kelkfofe relegis la lastan afiŝon de heirabbit sed mi nenie povis trovi la vorton "peko" ...
Kaj kion ekzakte vi nun ne komprenas?
Mi ne komprenas ĉu vi intence aŭ neintence misprezentas la afiŝon de heirabbit, kiu nenial uzis la vorton "peko" -- tio estas VIA vorto.

Eĉ kredantoj povas kritiki malbonaĵojn en nia socio sen nomi ilin "pekojn".

Efektive, mi ne povas kaj ne rajtas nomi ion "pekon" : peko ne estas la ag(ad)o mem, sed la sentoj, intencoj, kaj kialoj de la faranto, kaj nur Dio scias tion.

Amike,
Paul

Sunjo (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2013 20:15:14

Paul, mi kredas ke estas sufiĉe evidente ke mi respondis al Miland kiu ja uzis la vorton "peko" (en rilato al la afiŝo de heirabbit).

Mi mem nenion nomus "pekon" ĉar laŭ mia kompreno ĝi estas tute religia vorto. Al mi ankaŭ ne gravas ĉu religianoj uzas ĝin aŭ ne kaj kial aŭ kial ne.

Sed...ŝajnas al mi ke vi nur volas iomete konfuzi/devojigi la diskuton per diskuti pri vortuzado.

pdenisowski (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2013 21:39:33

Sunjo:Mi mem nenion nomus "pekon" ĉar laŭ mia kompreno ĝi estas tute religia vorto.
Vi ĵus uzis tiun vorton, ĉu?

Sunjo:Ekzistas ankaŭ homoj kiuj simple ne samopinias ke tiuj "pekoj" entute estas pekoj.
Do, kion vi volas diri pri "peko"?

Sunjo:Sed...ŝajnas al mi ke vi nur volas iomete konfuzi/devojigi la diskuton per diskuti pri vortuzado.
Vi (nekredanto, ĉu?) multfoje uzas la vorton "pekon" (kun kaj sen citsignoj) sed se iu volas precizigi la signifon de tiu vorto, tio estas "konfuzi/devojigi la diskuton"?

Sunjo 2013-07-09 19:57:50:Tiu ĉi fadeno jam havas preskaŭ 100 paĝojn kaj mi ne vidas sencon en ripetado de ĉiuj argumentoj kaj en diskuto kiu estas eterna cirklo.
Do, kial ne diskuti "Kio estas peko"?

Amike,
Paul

Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2013 21:52:08

Tralegante tiun fadenon mi vidis plurajn menciojn al la temo de la suferado. Ĝi estas malfacila temo. En mia opinio, du ekstremoj estu forĵetitaj. Mi ne kredas ke Dio kaŭzas suferadon por puni iun. La puno por fari malbonon estas la malbona, kiun mi praktikas kaj kiu turnas kontraŭ mi. Mi ne ankaŭ ne kredas ke Dio favoras iun pro esti de la religio A aŭ B aŭ de neniu religio. Ni kristanoj havas Jesuon kiel majstro kaj li mortis sur la kruco. Kaj li mortis pro ni, kiam ni NE estis kristanoj... Do li suferis grande. Mia kristana fido diras al mi ke la homa vivo ĉiam indas, eĉ kiam ĝi estas dolora kaj dekadenca. Laŭ mi, maljunulo, malsana, dekadenca, sed kiu eblas ami senkondiĉe, eĉ malperfekte, eĉ por unu sekundo, estas proksima al atingi eternecon de gloro kaj beleco.

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2013 21:59:02

Paulinho:Tralegante tiun fadenon mi vidis plurajn menciojn al la temo de la suferado. Ĝi estas malfacila temo.
Ĝi nur estas malfacila temo se oni insistas ke Dio ekzistas. En mondobildo sen dio suferado estas tragika, sed klarigebla kaj natura fenomeno.

Sunjo (Kwerekana umwidondoro) 12 Nyandagaro 2013 05:05:03

@Paul: se vi volas vortludi vi malfermu fadenon en la subforumo "pri ĉio cetera", se vi volas diskuti pri signifoj de vortoj vi malfermu fadenon en la subforumo "konsultejo" kaj se vi volas scii ĉu religianoj laŭ la lernu-uzantoj rajtas nomi ion "peko" vi malfermu novan fadenon pri tiu temo.

Mi rekte respondis al Miland (por tio mi uzas la vorton "peko" sed tio estas ne la sama kiel nomi ion "peko" - vi sendube komprenas la diferencon) kaj viaj afiŝoj pri tio ne nur kontribuis nenion sed eĉ ĝenis. Tio estas ege malĝentila, sed ankaŭ tion vi sendube scias.

Por kompreni unu la alian oni ne nur bezonas komunan lingvon sed ankaŭ la volon kompreni la aliulon. Mi opinias ke al vi (Paul) mankas tiu volo rilate al miaj afiŝoj.

Al pliaj ĝenprovoj de vi mi certe ne respondos.

codesito (Kwerekana umwidondoro) 12 Nyandagaro 2013 06:19:03

Paulo, mi kredas memori pro iu el viaj mesaĝoj ke vi estas katolikisto aŭ se ne almenaŭ kristano, kaj ni scias pli aŭ malpli kion katolikistoj pensas pri peko, kaj kio la biblio diras pri peko. Ĉu vi volas krei novan kristanan doktrinon? Eble vi estas nova mesio, ĉu?

pdenisowski (Kwerekana umwidondoro) 12 Nyandagaro 2013 06:27:46

Sunjo:@Paul: se vi volas vortludi vi malfermu fadenon en la subforumo "pri ĉio cetera", se vi volas diskuti pri signifoj de vortoj vi malfermu fadenon en la subforumo "konsultejo" kaj se vi volas scii ĉu religianoj laŭ la lernu-uzantoj rajtas nomi ion "peko" vi malfermu novan fadenon pri tiu temo.
Tiel ordoni aliajn Lernuanojn estas aroganta kaj degna. Mi neniam diris aŭ dirus kie aŭ kiumaniere vi rajtas afiŝi viajn opiniojn.

Sunjo:Viaj afiŝoj pri tio ne nur kontribuis nenion sed eĉ ĝenis. Tio estas ege malĝentila, sed ankaŭ tion vi sendube scias.
Kial tiaj koleraj, personaj kaj senbazaj atakoj?

Sunjo:Por kompreni unu la alian oni ne nur bezonas komunan lingvon sed ankaŭ la volon kompreni la aliulon. Mi opinias ke al vi (Paul) mankas tiu volo rilate al miaj afiŝoj.
Kontraŭe - mi honeste interesiĝas pri la tiurilata uzo de la vorto "peko" kaj tiucele mi unue prezentis mian koncepton de tiu vorto. Tio ne estas "vortludo", sed klopodo "kompreni la aliulon." Se vi ne interesiĝas pri diskutado de la signifo de tiu vorto, sufiĉus simple ignori mian demandon.

Sunjo:Al pliaj ĝenprovoj de vi mi certe ne respondos.
Mi ege bedaŭras ke vi tiel miskomprenis min kaj ke vi ne povas aŭ ne volas distingi inter honestaj demandoj kaj "ĝenprovoj" -- aŭ eble veras ke la homo vidas siajn proprajn mankojn en siaj kunhomoj.

Amike kaj respekteme,

Paul

mihxil (Kwerekana umwidondoro) 12 Nyandagaro 2013 06:45:01

pdenisowski:
Amike kaj respekteme,
Kaj kie restas la pardonpetoj pri tio ke vi simple miskomprenis ke ŝi reagis al Miland?

Mi komplete kun ŝi samopinias ke vi estas - kvankam eble nekonscie - tre malĝentila, kaj vi trafas min kiel tre - eble ankaŭ nekonscie - malsincera.

pdenisowski (Kwerekana umwidondoro) 12 Nyandagaro 2013 06:45:23

codesito:Paulo, mi kredas memori pro iu el viaj mesaĝoj ke vi estas katolikisto aŭ se ne almenaŭ kristano, kaj ni scias pli aŭ malpli kion katolikistoj pensas pri peko, kaj kio la biblio diras pri peko.
Kial nur scii "pli aŭ malpli"? Se vi volas informiĝi pri la katolika difino de "peko", tio troveblas ĉi tie (angle).

Miaopinie tiu difino estas bona deirpunkto por diskuti kio estas "peko", sed ne ĉiuj kristanoj (aŭ eĉ katolikoj) tute samopinias pri tiu temo.

codesito:Ĉu vi volas krei novan kristanan doktrinon? Eble vi estas nova mesio, ĉu?
Tia malhelpa kaj malhonesta komento ne meritas respondon.

Amike,

Paul

Subira ku ntango