Закрыта
Макс. 500 сообщений.
Dio ne ekzistas
от cellus, 23 октября 2011 г.
Сообщений: 1577
Язык: Esperanto
pdenisowski (Показать профиль) 11 августа 2013 г., 19:56:33
Sunjo:Mi ne komprenas ĉu vi intence aŭ neintence misprezentas la afiŝon de heirabbit, kiu nenial uzis la vorton "peko" -- tio estas VIA vorto.pdenisowski:Kaj kion ekzakte vi nun ne komprenas?Sunjo:Mi opinias ke rilate al kredo je "pekoj" kaj je Dio ekzistas kvar grupojMi kelkfofe relegis la lastan afiŝon de heirabbit sed mi nenie povis trovi la vorton "peko" ...
1. Tiuj kiuj samopinias kun heirabbit (pri la "pekoj" ) kaj kredas je Dio. ...
Eĉ kredantoj povas kritiki malbonaĵojn en nia socio sen nomi ilin "pekojn".
Efektive, mi ne povas kaj ne rajtas nomi ion "pekon" : peko ne estas la ag(ad)o mem, sed la sentoj, intencoj, kaj kialoj de la faranto, kaj nur Dio scias tion.
Amike,
Paul
Sunjo (Показать профиль) 11 августа 2013 г., 20:15:14
Mi mem nenion nomus "pekon" ĉar laŭ mia kompreno ĝi estas tute religia vorto. Al mi ankaŭ ne gravas ĉu religianoj uzas ĝin aŭ ne kaj kial aŭ kial ne.
Sed...ŝajnas al mi ke vi nur volas iomete konfuzi/devojigi la diskuton per diskuti pri vortuzado.
pdenisowski (Показать профиль) 11 августа 2013 г., 21:39:33
Sunjo:Mi mem nenion nomus "pekon" ĉar laŭ mia kompreno ĝi estas tute religia vorto.Vi ĵus uzis tiun vorton, ĉu?
Sunjo:Ekzistas ankaŭ homoj kiuj simple ne samopinias ke tiuj "pekoj" entute estas pekoj.Do, kion vi volas diri pri "peko"?
Sunjo:Sed...ŝajnas al mi ke vi nur volas iomete konfuzi/devojigi la diskuton per diskuti pri vortuzado.Vi (nekredanto, ĉu?) multfoje uzas la vorton "pekon" (kun kaj sen citsignoj) sed se iu volas precizigi la signifon de tiu vorto, tio estas "konfuzi/devojigi la diskuton"?
Sunjo 2013-07-09 19:57:50:Tiu ĉi fadeno jam havas preskaŭ 100 paĝojn kaj mi ne vidas sencon en ripetado de ĉiuj argumentoj kaj en diskuto kiu estas eterna cirklo.Do, kial ne diskuti "Kio estas peko"?
Amike,
Paul
Paulinho (Показать профиль) 11 августа 2013 г., 21:52:08
mihxil (Показать профиль) 11 августа 2013 г., 21:59:02
Paulinho:Tralegante tiun fadenon mi vidis plurajn menciojn al la temo de la suferado. Ĝi estas malfacila temo.Ĝi nur estas malfacila temo se oni insistas ke Dio ekzistas. En mondobildo sen dio suferado estas tragika, sed klarigebla kaj natura fenomeno.
Sunjo (Показать профиль) 12 августа 2013 г., 5:05:03
Mi rekte respondis al Miland (por tio mi uzas la vorton "peko" sed tio estas ne la sama kiel nomi ion "peko" - vi sendube komprenas la diferencon) kaj viaj afiŝoj pri tio ne nur kontribuis nenion sed eĉ ĝenis. Tio estas ege malĝentila, sed ankaŭ tion vi sendube scias.
Por kompreni unu la alian oni ne nur bezonas komunan lingvon sed ankaŭ la volon kompreni la aliulon. Mi opinias ke al vi (Paul) mankas tiu volo rilate al miaj afiŝoj.
Al pliaj ĝenprovoj de vi mi certe ne respondos.
codesito (Показать профиль) 12 августа 2013 г., 6:19:03
pdenisowski (Показать профиль) 12 августа 2013 г., 6:27:46
Sunjo:@Paul: se vi volas vortludi vi malfermu fadenon en la subforumo "pri ĉio cetera", se vi volas diskuti pri signifoj de vortoj vi malfermu fadenon en la subforumo "konsultejo" kaj se vi volas scii ĉu religianoj laŭ la lernu-uzantoj rajtas nomi ion "peko" vi malfermu novan fadenon pri tiu temo.Tiel ordoni aliajn Lernuanojn estas aroganta kaj degna. Mi neniam diris aŭ dirus kie aŭ kiumaniere vi rajtas afiŝi viajn opiniojn.
Sunjo:Viaj afiŝoj pri tio ne nur kontribuis nenion sed eĉ ĝenis. Tio estas ege malĝentila, sed ankaŭ tion vi sendube scias.Kial tiaj koleraj, personaj kaj senbazaj atakoj?
Sunjo:Por kompreni unu la alian oni ne nur bezonas komunan lingvon sed ankaŭ la volon kompreni la aliulon. Mi opinias ke al vi (Paul) mankas tiu volo rilate al miaj afiŝoj.Kontraŭe - mi honeste interesiĝas pri la tiurilata uzo de la vorto "peko" kaj tiucele mi unue prezentis mian koncepton de tiu vorto. Tio ne estas "vortludo", sed klopodo "kompreni la aliulon." Se vi ne interesiĝas pri diskutado de la signifo de tiu vorto, sufiĉus simple ignori mian demandon.
Sunjo:Al pliaj ĝenprovoj de vi mi certe ne respondos.Mi ege bedaŭras ke vi tiel miskomprenis min kaj ke vi ne povas aŭ ne volas distingi inter honestaj demandoj kaj "ĝenprovoj" -- aŭ eble veras ke la homo vidas siajn proprajn mankojn en siaj kunhomoj.
Amike kaj respekteme,
Paul
mihxil (Показать профиль) 12 августа 2013 г., 6:45:01
pdenisowski:Kaj kie restas la pardonpetoj pri tio ke vi simple miskomprenis ke ŝi reagis al Miland?
Amike kaj respekteme,
Mi komplete kun ŝi samopinias ke vi estas - kvankam eble nekonscie - tre malĝentila, kaj vi trafas min kiel tre - eble ankaŭ nekonscie - malsincera.
pdenisowski (Показать профиль) 12 августа 2013 г., 6:45:23
codesito:Paulo, mi kredas memori pro iu el viaj mesaĝoj ke vi estas katolikisto aŭ se ne almenaŭ kristano, kaj ni scias pli aŭ malpli kion katolikistoj pensas pri peko, kaj kio la biblio diras pri peko.Kial nur scii "pli aŭ malpli"? Se vi volas informiĝi pri la katolika difino de "peko", tio troveblas ĉi tie (angle).
Miaopinie tiu difino estas bona deirpunkto por diskuti kio estas "peko", sed ne ĉiuj kristanoj (aŭ eĉ katolikoj) tute samopinias pri tiu temo.
codesito:Ĉu vi volas krei novan kristanan doktrinon? Eble vi estas nova mesio, ĉu?Tia malhelpa kaj malhonesta komento ne meritas respondon.
Amike,
Paul