إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Dio ne ekzistas

من cellus, 23 أكتوبر، 2011

المشاركات: 1577

لغة: Esperanto

Zato (عرض الملف الشخصي) 19 يناير، 2014 2:04:51 م

vidas vandenis:
Eble iu ulo Zato ankaŭ ne ekzistas. Verŝajne neniu el forumanoj lin (ĝin?) ne vidis.
Ekzistas tamen persono, kiu nomiĝas sin "Zato" kaj kiu skribas ĉi tie. Kaj ĉiuj forumanoj povas legi ĉi tiun skribadon. Do, Zato ekzistas. ridulo.gif

Lakiro (عرض الملف الشخصي) 19 يناير، 2014 2:37:17 م

Min tre miras, kiam iuj forumanoj kategorie asertas, ke ili ĉion scias, sed aliaj nur mensogas. Volus mi rigardi je la okuloj de tiu "specialisto" kaj demandi kie li eksciis ĉion, kaj kial fariĝis atestanto de procezoj en la galaksio.
Verŝajne tiu specialisto facile klarigos aperon de la paska fajro dum la resurekta tempo por ĉiuj kredantoj. Kial kaj kiel ĝi aperas en necesa horo ĉiujare?

Zato (عرض الملف الشخصي) 19 يناير، 2014 2:56:24 م

Lakiro:Min tre miras, kiam iuj forumanoj kategorie asertas, ke ili ĉion scias, sed aliaj nur mensogas.
Ankaŭ mi mirus tion. Bonvolu citi ilin.

Lakiro (عرض الملف الشخصي) 19 يناير، 2014 3:06:48 م

Zato:Facile. Neeblas ekzisti viro sen virino de sia specio. Se ne ekzistas Diino, do ne ekzistas Dio.

eblas, ke homoj, kiuj skribis la biblion, simple mensogis por sia profito.
Zato, bv klarigi la aperon de la paska fajro.

willem44 (عرض الملف الشخصي) 19 يناير، 2014 3:22:09 م

Zato:
willem44:Tio estas leĝo por homaro kaj por bestoj, sed ne por dioj.))
Leĝo por dioj? Interese. Sed se ekzistas dioj, Dio ne ekzistas, cxar tio estas alternativo.
Laŭ la Kristanismo, samtempe kun Dio ankaŭ ekzistas diablo, eĉ eble ne sola diablo sed multaj diabloj. Se ili povas ekzisti, kial aliaj dioj ne povas?)))

Zato (عرض الملف الشخصي) 19 يناير، 2014 3:23:03 م

Lakiro:Zato, bv klarigi la aperon de la paska fajro.
Klarigu vian aserton "Min tre miras, kiam iuj forumanoj kategorie asertas, ke ili ĉion scias, sed aliaj nur mensogas." Mi postulas citaĵon.

Zato (عرض الملف الشخصي) 19 يناير، 2014 3:25:32 م

willem44:Laŭ la Kristanismo, samtempe kun Dio ankaŭ ekzistas diablo, eĉ eble ne sola diablo sed multaj diabloj. Se ili povas ekzisti, kial aliaj dioj ne povas?)))
Ĉiuj povas. ridulo.gif Aŭ ĉiuj ne povas.

Paulinho (عرض الملف الشخصي) 19 يناير، 2014 6:02:25 م

willem 44 domandis: Laŭ la Kristanismo, samtempe kun Dio ankaŭ ekzistas diablo, eĉ eble ne sola diablo sed multaj diabloj.
Laŭ la kristana fido la diabloj estas anĝeloj (t. e. kreitaĵoj kiuj na havas korpojn, sed estas pure spiritoj) kiuj ribelis kontraŭ dio. Do diabloj estas kreitaj per dio kiel ĝiaj senditoj. Ili estas esence bonaj, sed morale malbonaj por la ribleaĵoj.

La vorto "anĝelo" en la greka signifas sendito.

leporinjo (عرض الملف الشخصي) 19 يناير، 2014 6:33:16 م

Clarence666:
2. Problemo "ne havi la ĝustan sekson" ne ekzistas
Por mi, tiu problemo ekzistas. Mi sentas min virina sed havas viran korpon. Kial diable Dio farus tion? La respondo devas esti ke tia estaĵo ne ekzistas.
sed, bedaŭrinde, ekzistas cisseksuloj kiu nenial (pro motivoj seksistaj) hatas aliaj personoj malgajo.gif
Ni estas konsiderataj kiel malnormuloj, kaj oni ne komprenas kial ni ekzistas. Se Dio ekzistus, nia problemo estus ties (ĉu Dies?) kulpo, kaj ni rajtus koleri al Dio. Ĉar Dio ne ekzistas, la problemo estas la cisseksistoj, ĉu religiemaj ĉu aliaj, kiuj nomas nin malbonaj kaj perversaj malgraŭ ke nia ekzisteco, samkiel la ilia, estas pro sciencaj kialoj.

Vere se mi povus iel tute malekzistantigi mian transgenrecon, mi tuj farus tion. Mi devas agnoski ke la tuta mondo kaj universo estas absurdaĵoj sen ia kialo, sen ia celo, sen ia espero. Sed bedaŭrinde ni ĉiuj vivas en la sama mondaĉo, do ni helpu unu la alian plej bone laŭeble.

antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 19 يناير، 2014 7:17:58 م

Estas ege facile gaje aserti ke Dio ne ekzistas. Tio kostas absolute nenion.

Sed, vi konsentos ke tiu deklaro estas nur simpla opinio, tiel valida kiel la tute kontraŭa.

Dio ne estas evidenteco. Se oni volas scii ĉu li ekzistas aŭ ne, oni devas laboregi kaj serĉi lin. Pro tio ke oni ne povas trovi ion kion oni ne serĉas, kiel oni povus trovi Dion, se oni ne serĉas lin?

Sendiulo estas nur homo kiu NENIAM SERIOZE kaj sincere serĉis Dion.

Se oni estas vere serioza homo, diri (sen fari ŝercon) ke Dio ne ekzistas, tia deklaro devus veni fine de la esplorado, ne komence.

Homo, sen Dio, estas tute malorientiĝita: li ne scias de kie li venas, kion li faras ĉi tie, nek kien li iras.

Amike.

عودة للاعلى