Stängd
Max. 500 messages.
Dio ne ekzistas
av cellus, 23 oktober 2011
Meddelanden: 1577
Språk: Esperanto
Zato (Visa profilen) 19 januari 2014 14:04:51
vidas vandenis:Ekzistas tamen persono, kiu nomiĝas sin "Zato" kaj kiu skribas ĉi tie. Kaj ĉiuj forumanoj povas legi ĉi tiun skribadon. Do, Zato ekzistas.
Eble iu ulo Zato ankaŭ ne ekzistas. Verŝajne neniu el forumanoj lin (ĝin?) ne vidis.
Lakiro (Visa profilen) 19 januari 2014 14:37:17
Verŝajne tiu specialisto facile klarigos aperon de la paska fajro dum la resurekta tempo por ĉiuj kredantoj. Kial kaj kiel ĝi aperas en necesa horo ĉiujare?
Zato (Visa profilen) 19 januari 2014 14:56:24
Lakiro:Min tre miras, kiam iuj forumanoj kategorie asertas, ke ili ĉion scias, sed aliaj nur mensogas.Ankaŭ mi mirus tion. Bonvolu citi ilin.
Lakiro (Visa profilen) 19 januari 2014 15:06:48
Zato:Facile. Neeblas ekzisti viro sen virino de sia specio. Se ne ekzistas Diino, do ne ekzistas Dio.Zato, bv klarigi la aperon de la paska fajro.
eblas, ke homoj, kiuj skribis la biblion, simple mensogis por sia profito.
willem44 (Visa profilen) 19 januari 2014 15:22:09
Zato:Laŭ la Kristanismo, samtempe kun Dio ankaŭ ekzistas diablo, eĉ eble ne sola diablo sed multaj diabloj. Se ili povas ekzisti, kial aliaj dioj ne povas?)))willem44:Tio estas leĝo por homaro kaj por bestoj, sed ne por dioj.))Leĝo por dioj? Interese. Sed se ekzistas dioj, Dio ne ekzistas, cxar tio estas alternativo.
Zato (Visa profilen) 19 januari 2014 15:23:03
Lakiro:Zato, bv klarigi la aperon de la paska fajro.Klarigu vian aserton "Min tre miras, kiam iuj forumanoj kategorie asertas, ke ili ĉion scias, sed aliaj nur mensogas." Mi postulas citaĵon.
Zato (Visa profilen) 19 januari 2014 15:25:32
willem44:Laŭ la Kristanismo, samtempe kun Dio ankaŭ ekzistas diablo, eĉ eble ne sola diablo sed multaj diabloj. Se ili povas ekzisti, kial aliaj dioj ne povas?)))Ĉiuj povas. Aŭ ĉiuj ne povas.
Paulinho (Visa profilen) 19 januari 2014 18:02:25
willem 44 domandis: Laŭ la Kristanismo, samtempe kun Dio ankaŭ ekzistas diablo, eĉ eble ne sola diablo sed multaj diabloj.Laŭ la kristana fido la diabloj estas anĝeloj (t. e. kreitaĵoj kiuj na havas korpojn, sed estas pure spiritoj) kiuj ribelis kontraŭ dio. Do diabloj estas kreitaj per dio kiel ĝiaj senditoj. Ili estas esence bonaj, sed morale malbonaj por la ribleaĵoj.
La vorto "anĝelo" en la greka signifas sendito.
leporinjo (Visa profilen) 19 januari 2014 18:33:16
Clarence666:Por mi, tiu problemo ekzistas. Mi sentas min virina sed havas viran korpon. Kial diable Dio farus tion? La respondo devas esti ke tia estaĵo ne ekzistas.
2. Problemo "ne havi la ĝustan sekson" ne ekzistas
sed, bedaŭrinde, ekzistas cisseksuloj kiu nenial (pro motivoj seksistaj) hatas aliaj personojNi estas konsiderataj kiel malnormuloj, kaj oni ne komprenas kial ni ekzistas. Se Dio ekzistus, nia problemo estus ties (ĉu Dies?) kulpo, kaj ni rajtus koleri al Dio. Ĉar Dio ne ekzistas, la problemo estas la cisseksistoj, ĉu religiemaj ĉu aliaj, kiuj nomas nin malbonaj kaj perversaj malgraŭ ke nia ekzisteco, samkiel la ilia, estas pro sciencaj kialoj.
Vere se mi povus iel tute malekzistantigi mian transgenrecon, mi tuj farus tion. Mi devas agnoski ke la tuta mondo kaj universo estas absurdaĵoj sen ia kialo, sen ia celo, sen ia espero. Sed bedaŭrinde ni ĉiuj vivas en la sama mondaĉo, do ni helpu unu la alian plej bone laŭeble.
antoniomoya (Visa profilen) 19 januari 2014 19:17:58
Sed, vi konsentos ke tiu deklaro estas nur simpla opinio, tiel valida kiel la tute kontraŭa.
Dio ne estas evidenteco. Se oni volas scii ĉu li ekzistas aŭ ne, oni devas laboregi kaj serĉi lin. Pro tio ke oni ne povas trovi ion kion oni ne serĉas, kiel oni povus trovi Dion, se oni ne serĉas lin?
Sendiulo estas nur homo kiu NENIAM SERIOZE kaj sincere serĉis Dion.
Se oni estas vere serioza homo, diri (sen fari ŝercon) ke Dio ne ekzistas, tia deklaro devus veni fine de la esplorado, ne komence.
Homo, sen Dio, estas tute malorientiĝita: li ne scias de kie li venas, kion li faras ĉi tie, nek kien li iras.
Amike.