ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

Dio ne ekzistas

از cellus, 23 اکتبر 2011

پست‌ها: 1577

زبان: Esperanto

rayeshman (نمایش مشخصات) 14 مارس 2016،‏ 17:51:30

bryku:Dio ekzistas aŭ ne, ĉiu eblas legi:

La Sanktan Libron

Amike
Grzesiek
Korano aŭ Avesto aŭ...

externalImage.png

Серёга (نمایش مشخصات) 14 مارس 2016،‏ 18:51:01

Se iu pensas ke Li ne ekzistas tiam iu ĉi por Li eksistas kiamaniere? Mi ne scias, mi nur demandis saĝajn homojn ĉar "ekzistas" tia ĉi temo. ridulo.gif
Mi ne kredis je Dio sed nun mi tre volas ke mi kredus.

Vestitor (نمایش مشخصات) 14 مارس 2016،‏ 19:38:54

Miland:Kelkaj raportas, ke li spertis Dion. Aliaj raportas, ke li ne spertis Dion. Se ambaŭ raportas honeste, ĉu ni ne konkludu, ke Dio malkaŝas sin al kelkaj, sed ne al aliaj?
Tio estas malfacila scii, ĉar por multaj homoj kredo influas iliajn konkludojn. Se iu volas kredi ke certa sperto signifas ke ili povas komuniki kun Dio, la opinio estas dubinda.

mihxil (نمایش مشخصات) 14 مارس 2016،‏ 20:05:38

Miland:Kelkaj raportas, ke li spertis Dion. Aliaj raportas, ke li ne spertis Dion. Se ambaŭ raportas honeste, ĉu ni ne konkludu, ke Dio malkaŝas sin al kelkaj, sed ne al aliaj?
Unue oni montru ke 'sperto' pruvus ion ajn. La faktoj cetere montras alidirekten. Estas facile por homoj sperti aferojn kiuj tute ne estas veraj.

Vestitor (نمایش مشخصات) 14 مارس 2016،‏ 22:17:51

mihxil:
Miland:Kelkaj raportas, ke li spertis Dion. Aliaj raportas, ke li ne spertis Dion. Se ambaŭ raportas honeste, ĉu ni ne konkludu, ke Dio malkaŝas sin al kelkaj, sed ne al aliaj?
Unue oni montru ke 'sperto' pruvus ion ajn. La faktoj cetere montras alidirekten. Estas facile por homoj sperti aferojn kiujn tute ne estas veraj.
Jes... Tiu estas kio mi diris.

bryku (نمایش مشخصات) 15 مارس 2016،‏ 6:15:58

Mi ne intencis instigi la senfinan diskutadon pri la ekzisto aŭ neekzisto de Dio. Mi nur liveris ligilon por tiuj, kiuj volas legi la Sanktan Biblion. Se iu ne volas ĝin legi, tiam li/ŝi ne legu. Fino.

mihxil (نمایش مشخصات) 15 مارس 2016،‏ 7:46:13

bryku:Mi ne intencis instigi la senfinan diskutadon pri la ekzisto aŭ neekzisto de Dio. Mi nur liveris ligilon por tiuj, kiuj volas legi la Sanktan Biblion. Se iu ne volas ĝin legi, tiam li/ŝi ne legu. Fino.
Supozeble vi pensas ke la biblio iel rilatas la demandon ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Kial vi pensas ke libro evidente de homoj skribitaj iel helpas pri decidi ĉu io veras aŭ ne?
Aldone mi emus demandi ĉu vi mem legis ĝin. Mi iam faris kaj mia impreso estis ke la dio de la kristanaoj estis terura kruela amasmurdanta despoto. Eble estŭs pli bana ideo ne instigi homojn legi ĝin, se vi volus varbi por via relegio.

bryku (نمایش مشخصات) 15 مارس 2016،‏ 8:00:12

Ne ataku min. Legu kun kompreno (laŭ via opinio, ĉiu leganta helenan mitologion nepre devas kredi je helenaj dioj - stultaĵo). Mi varbas aŭ volas varbi neniun. Mi ne volas duskutadi kun vi. Fino.

Miland (نمایش مشخصات) 15 مارس 2016،‏ 11:44:26

Vestitor:
mihxil:.. oni montru ke 'sperto' pruvus ion ajn. La faktoj cetere montras alidirekten. Estas facile por homoj sperti aferojn kiujn tute ne estas veraj.
Jes... Tiu estas kio mi diris.
Certe eblas homoj erari. Kelkaj raportoj eble ŝajnos frenezaj, aliaj eble eraraj. Eble tamen kelkaj ŝajnos kredeblaj. Precize, ne povas vere scii ke aliulo spertis ion, kion ni ne spertis (pro tio ke ne estas analogo en nia sperto por plene kompreni lian raporton). Tamen miaopinie eblas kredi ke li spertis ion realan. La risko kaj respondeco fari tion apartenas al ni. Tamen, miaopinie la kapablo fari tion almenaŭ foje (estas nia decido ĉu aŭ kiam) estas pli bona ol tuta skeptikemo.

cromañon (نمایش مشخصات) 15 مارس 2016،‏ 11:48:40

bryku:
mihxil:
bryku:Mi ne intencis instigi la senfinan diskutadon pri la ekzisto aŭ neekzisto de Dio. Mi nur liveris ligilon por tiuj, kiuj volas legi la Sanktan Biblion. Se iu ne volas ĝin legi, tiam li/ŝi ne legu. Fino.
Supozeble vi pensas ke la biblio iel rilatas la demandon ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Kial vi pensas ke libro evidente de homoj skribitaj iel helpas pri decidi ĉu io veras aŭ ne?
Aldone mi emus demandi ĉu vi mem legis ĝin. Mi iam faris kaj mia impreso estis ke la dio de la kristanaoj estis terura kruela amasmurdanta despoto. Eble estŭs pli bana ideo ne instigi homojn legi ĝin, se vi volus varbi por via relegio.
Ne ataku min. Legu kun kompreno (laŭ via opinio, ĉiu leganta helenan mitologion nepre devas kredi je helenaj dioj - stultaĵo). Mi varbas aŭ volas varbi neniun. Mi ne volas duskutadi kun vi. Fino.
religiuloj ĉiam ripetas la samon: ne ataku nin, vi volas malaperigi dion, ne kritiku nin bonvolu, respektu nin, ktp. sed estas la religiuloj kiuj neniam respektas la aliajn, la religiuloj kondamnas, torturas, ŝtonumas, bombardas, senkapigas... atakas ĉiujn kiuj ne pensas kiel ili. nur kiam ili perdas povon ili volas aperi kompatindaj kaj viktimiĝas kaj ploras.

sed jen la vera vizaĝo de la religiuloj. jen kiel ili agas/is kiam ili havas povon.

http://www.syriahr.com/en/?p=45063

بازگشت به بالا