Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

Dio ne ekzistas

od uživatele cellus ze dne 23. října 2011

Příspěvky: 1577

Jazyk: Esperanto

mihxil (Ukázat profil) 28. března 2016 2:32:29

Miland:
Alkanadi:Kial Dio ne helpas la infanojn?
Ĉu ne Li instigas bonfarantojn ekz. Medicins sans Frontieres?
Kompreneble, ĉar neniu homo povus per si mem ekidei ke tiu mizero bezonus iun kontraŭfaron. Bona ideo ŝovi la honoron por eĉ tio al la cetere plene iluziata kreinto de la universo, kio povintus facile tute solvi la problemon propramane, aŭ eĉ zorgi ke ĝi entute ne okazintu.
Jen unu el la malbonaj flankoj de religio: ĝi konsideras homojn ne pli ol rubo, ĉar ili povas kaj resti suferantaj, kaj la homoj kiuj provas fari ion kontraŭ tio ne ricevas plene la respekton kiun ili meritas, ĉar ilia laboro estas ja la instigo de Dio, kaj ne povus esti propra iniciato.

La malo de humanismo.

Alkanadi (Ukázat profil) 28. března 2016 6:46:52

Miland:
Alkanadi:Kial Dio ne helpas la infanojn?
Ĉu ne Li instigas bonfarantojn ekz. Medicins sans Frontieres?
Ŝajnas, ke la homoj faras la laboron, kaj Dio dormas.

Dio skribis bonan libron similas al J. K. Rowling, sed ŝi dormas nuntempe.

hilex (Ukázat profil) 28. března 2016 9:11:31

Miland:
Alkanadi:Kial Dio ne helpas la infanojn?
Ĉu ne Li instigas bonfarantojn ekz. Medicins sans Frontieres?
Dio ne havas sekson.

Alkanadi (Ukázat profil) 28. března 2016 9:32:55

hilex:Dio ne havas sekson.
Do, kiel ŝi seksumas? Se ŝi ne seksumas, ŝi mankas la ĝojo.

hilex (Ukázat profil) 28. března 2016 9:51:22

Alkanadi:
hilex:Dio ne havas sekson.
Do, kiel ŝi seksumas? Se ŝi ne seksumas, ŝi mankas la ĝojo.
Imagu, kun kiu povas seksumi ekzemple Beleco? Kiun sekson havas Beleco?
Kaj jes, mi komprenas ke vi diras bubaĉan stultaĵon sed malgraŭ tio provu respondi miajn demandojn. Se vi pli ŝatas alian vorton mi povas uzi anstataŭ 'sekso' 'genron'. Tio ŝanĝas nenion.

Alkanadi (Ukázat profil) 28. března 2016 13:53:47

hilex:Kiun sekson havas Beleco?
Inon!!!

Miland (Ukázat profil) 28. března 2016 17:21:15

Mi forgesis aldoni rakonton pri Patrino Teresa de Kolkata. Maljunulo diris al ŝi pri Dio: "Kiel Li povus ami min? Li eĉ ne konas min." Ŝi respondis, "Jes ja! Ĉu ne Li sendis Liajn Fratinojn al la kvartalaĉo de Motiĵil por vin kunporti ĉi tien?"

Teresa de Kolkata estos oficiale deklarita katolika sanktulino je 4-a Septembro ĉi-jare. Mi legis bonan biografion de Navin Chawla (haveblas en la angla, la franca, la hispana kaj la germana).

usonano78 (Ukázat profil) 28. března 2016 17:38:56

Mi legis, ke Patrino Teresa ne vere kredis je Dio. Ŝi skribis leteron al Jesuo. Mi tradukas:

"Mi vokas...kaj estas neniu respondi...sola...Kie estas mia fido? Mia Dio...mi ne havas fidon...Mi ne kuraĝas eligi la vortojn...kaj faras min suferi agonion.

Kiam mi provas altigi miajn pensaĵojn ĉielen estas tiel malpleneco...Mi estas dirita, ke dio amas min, sed la realeco de mallumeco estas tiel granda, ke nenio tuŝas mian animon.
"
--Patrino Teresa

Miland (Ukázat profil) 28. března 2016 17:52:31

usonano78:Mi legis, ke Patrino Teresa ne vere kredis je Dio..
La foresto de konscia sperto de la ĉe-esto de Dio ne pruvas ke oni ne kredas je Li. Jesuo mem kaj multaj sanktuloj havis tian sperton. Alia ekzemplo estas Skt-ino Teresa de Lisieux.

hilex (Ukázat profil) 28. března 2016 22:00:33

Alkanadi:
hilex:Kiun sekson havas Beleco?
Inon!!!
Jen de tiu herezo devenas ĉiuj malfacilaĵoj pri Dio. Dio ne estas ekzistaĵo.

Zpět na začátek