დახურულია
Max. 500 messages.
Dio ne ekzistas
cellus-ისა და 23 ოქტომბერი, 2011-ის მიერ
შეტყობინებები: 1577
ენა: Esperanto
mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 28 მარტი, 2016 02:32:29
Miland:Kompreneble, ĉar neniu homo povus per si mem ekidei ke tiu mizero bezonus iun kontraŭfaron. Bona ideo ŝovi la honoron por eĉ tio al la cetere plene iluziata kreinto de la universo, kio povintus facile tute solvi la problemon propramane, aŭ eĉ zorgi ke ĝi entute ne okazintu.Alkanadi:Kial Dio ne helpas la infanojn?Ĉu ne Li instigas bonfarantojn ekz. Medicins sans Frontieres?
Jen unu el la malbonaj flankoj de religio: ĝi konsideras homojn ne pli ol rubo, ĉar ili povas kaj resti suferantaj, kaj la homoj kiuj provas fari ion kontraŭ tio ne ricevas plene la respekton kiun ili meritas, ĉar ilia laboro estas ja la instigo de Dio, kaj ne povus esti propra iniciato.
La malo de humanismo.
Alkanadi (მომხმარებლის პროფილი) 28 მარტი, 2016 06:46:52
Miland:Ŝajnas, ke la homoj faras la laboron, kaj Dio dormas.Alkanadi:Kial Dio ne helpas la infanojn?Ĉu ne Li instigas bonfarantojn ekz. Medicins sans Frontieres?
Dio skribis bonan libron similas al J. K. Rowling, sed ŝi dormas nuntempe.
hilex (მომხმარებლის პროფილი) 28 მარტი, 2016 09:11:31
Miland:Dio ne havas sekson.Alkanadi:Kial Dio ne helpas la infanojn?Ĉu ne Li instigas bonfarantojn ekz. Medicins sans Frontieres?
Alkanadi (მომხმარებლის პროფილი) 28 მარტი, 2016 09:32:55
hilex:Dio ne havas sekson.Do, kiel ŝi seksumas? Se ŝi ne seksumas, ŝi mankas la ĝojo.
hilex (მომხმარებლის პროფილი) 28 მარტი, 2016 09:51:22
Alkanadi:Imagu, kun kiu povas seksumi ekzemple Beleco? Kiun sekson havas Beleco?hilex:Dio ne havas sekson.Do, kiel ŝi seksumas? Se ŝi ne seksumas, ŝi mankas la ĝojo.
Kaj jes, mi komprenas ke vi diras bubaĉan stultaĵon sed malgraŭ tio provu respondi miajn demandojn. Se vi pli ŝatas alian vorton mi povas uzi anstataŭ 'sekso' 'genron'. Tio ŝanĝas nenion.
Alkanadi (მომხმარებლის პროფილი) 28 მარტი, 2016 13:53:47
hilex:Kiun sekson havas Beleco?Inon!!!
Miland (მომხმარებლის პროფილი) 28 მარტი, 2016 17:21:15
Teresa de Kolkata estos oficiale deklarita katolika sanktulino je 4-a Septembro ĉi-jare. Mi legis bonan biografion de Navin Chawla (haveblas en la angla, la franca, la hispana kaj la germana).
usonano78 (მომხმარებლის პროფილი) 28 მარტი, 2016 17:38:56
"Mi vokas...kaj estas neniu respondi...sola...Kie estas mia fido? Mia Dio...mi ne havas fidon...Mi ne kuraĝas eligi la vortojn...kaj faras min suferi agonion.
Kiam mi provas altigi miajn pensaĵojn ĉielen estas tiel malpleneco...Mi estas dirita, ke dio amas min, sed la realeco de mallumeco estas tiel granda, ke nenio tuŝas mian animon."
--Patrino Teresa
Miland (მომხმარებლის პროფილი) 28 მარტი, 2016 17:52:31
usonano78:Mi legis, ke Patrino Teresa ne vere kredis je Dio..La foresto de konscia sperto de la ĉe-esto de Dio ne pruvas ke oni ne kredas je Li. Jesuo mem kaj multaj sanktuloj havis tian sperton. Alia ekzemplo estas Skt-ino Teresa de Lisieux.
hilex (მომხმარებლის პროფილი) 28 მარტი, 2016 22:00:33
Alkanadi:Jen de tiu herezo devenas ĉiuj malfacilaĵoj pri Dio. Dio ne estas ekzistaĵo.hilex:Kiun sekson havas Beleco?Inon!!!