Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2016-marto-28 02:32:29

Miland:
Alkanadi:Kial Dio ne helpas la infanojn?
Ĉu ne Li instigas bonfarantojn ekz. Medicins sans Frontieres?
Kompreneble, ĉar neniu homo povus per si mem ekidei ke tiu mizero bezonus iun kontraŭfaron. Bona ideo ŝovi la honoron por eĉ tio al la cetere plene iluziata kreinto de la universo, kio povintus facile tute solvi la problemon propramane, aŭ eĉ zorgi ke ĝi entute ne okazintu.
Jen unu el la malbonaj flankoj de religio: ĝi konsideras homojn ne pli ol rubo, ĉar ili povas kaj resti suferantaj, kaj la homoj kiuj provas fari ion kontraŭ tio ne ricevas plene la respekton kiun ili meritas, ĉar ilia laboro estas ja la instigo de Dio, kaj ne povus esti propra iniciato.

La malo de humanismo.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-marto-28 06:46:52

Miland:
Alkanadi:Kial Dio ne helpas la infanojn?
Ĉu ne Li instigas bonfarantojn ekz. Medicins sans Frontieres?
Ŝajnas, ke la homoj faras la laboron, kaj Dio dormas.

Dio skribis bonan libron similas al J. K. Rowling, sed ŝi dormas nuntempe.

hilex (Montri la profilon) 2016-marto-28 09:11:31

Miland:
Alkanadi:Kial Dio ne helpas la infanojn?
Ĉu ne Li instigas bonfarantojn ekz. Medicins sans Frontieres?
Dio ne havas sekson.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-marto-28 09:32:55

hilex:Dio ne havas sekson.
Do, kiel ŝi seksumas? Se ŝi ne seksumas, ŝi mankas la ĝojo.

hilex (Montri la profilon) 2016-marto-28 09:51:22

Alkanadi:
hilex:Dio ne havas sekson.
Do, kiel ŝi seksumas? Se ŝi ne seksumas, ŝi mankas la ĝojo.
Imagu, kun kiu povas seksumi ekzemple Beleco? Kiun sekson havas Beleco?
Kaj jes, mi komprenas ke vi diras bubaĉan stultaĵon sed malgraŭ tio provu respondi miajn demandojn. Se vi pli ŝatas alian vorton mi povas uzi anstataŭ 'sekso' 'genron'. Tio ŝanĝas nenion.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-marto-28 13:53:47

hilex:Kiun sekson havas Beleco?
Inon!!!

Miland (Montri la profilon) 2016-marto-28 17:21:15

Mi forgesis aldoni rakonton pri Patrino Teresa de Kolkata. Maljunulo diris al ŝi pri Dio: "Kiel Li povus ami min? Li eĉ ne konas min." Ŝi respondis, "Jes ja! Ĉu ne Li sendis Liajn Fratinojn al la kvartalaĉo de Motiĵil por vin kunporti ĉi tien?"

Teresa de Kolkata estos oficiale deklarita katolika sanktulino je 4-a Septembro ĉi-jare. Mi legis bonan biografion de Navin Chawla (haveblas en la angla, la franca, la hispana kaj la germana).

usonano78 (Montri la profilon) 2016-marto-28 17:38:56

Mi legis, ke Patrino Teresa ne vere kredis je Dio. Ŝi skribis leteron al Jesuo. Mi tradukas:

"Mi vokas...kaj estas neniu respondi...sola...Kie estas mia fido? Mia Dio...mi ne havas fidon...Mi ne kuraĝas eligi la vortojn...kaj faras min suferi agonion.

Kiam mi provas altigi miajn pensaĵojn ĉielen estas tiel malpleneco...Mi estas dirita, ke dio amas min, sed la realeco de mallumeco estas tiel granda, ke nenio tuŝas mian animon.
"
--Patrino Teresa

Miland (Montri la profilon) 2016-marto-28 17:52:31

usonano78:Mi legis, ke Patrino Teresa ne vere kredis je Dio..
La foresto de konscia sperto de la ĉe-esto de Dio ne pruvas ke oni ne kredas je Li. Jesuo mem kaj multaj sanktuloj havis tian sperton. Alia ekzemplo estas Skt-ino Teresa de Lisieux.

hilex (Montri la profilon) 2016-marto-28 22:00:33

Alkanadi:
hilex:Kiun sekson havas Beleco?
Inon!!!
Jen de tiu herezo devenas ĉiuj malfacilaĵoj pri Dio. Dio ne estas ekzistaĵo.

Reen al la supro