Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Dio ne ekzistas

от cellus, 23 октомври 2011

Съобщения: 1577

Език: Esperanto

Vinisus (Покажи профила) 04 юли 2016, 00:09:05

Kiel formiko povus aserti, ĉu nigra truo ekzistas aŭ ne? Antaŭ la senfina universo, kio ni estas? jen estas la demando, kiu scias la ĝustan respondon? Ĉu mi ekzistas tamen ĝis kiam? Ĉu Dio ekzistas? La respondo mia amiko estas samkiel blovi al la vento... tiel diras la muziko.

usonano78 (Покажи профила) 04 юли 2016, 03:50:19

Dio estas freneza vojaĝo por stultuloj.

vejktoro (Покажи профила) 04 юли 2016, 04:11:57

Vinisus:Kiel formiko povus aserti, ĉu nigra truo ekzistas aŭ ne? Antaŭ la senfina universo, kio ni estas? jen estas la demando, kiu scias la ĝustan respondon? Ĉu mi ekzistas tamen ĝis kiam? Ĉu Dio ekzistas? La respondo mia amiko estas samkiel blovi al la vento... tiel diras la muziko.
Ĝi ne preter blovas. La Dio de la Biblio ne ekzistas. Javeo estas rolanto en malnova rakonto uzita por kontroli popolo. La aliaj ideoj.. dio estas kio estas, dio estas matematiko, dio estas amo, dio estas la nekonata, dio estas... kvazaŭ oni uzas la vorton por priskribi grandajn ideojn - oni atribuas la vorton 'dio' el io ajn mirinda aspekto de la konata universo.

La elekto de kiu metaforo ŝajnus tre persona.

hilex (Покажи профила) 04 юли 2016, 09:27:20

usonano78:Dio estas freneza vojaĝo por stultuloj.
Ĉiu havas sian dion. Por vi dio estas tiu en via frazo. Por mi dio estas senlima spaco stelplena, amo neprofitcela.

Miland (Покажи профила) 04 юли 2016, 10:03:39

"Freneza vojaĝo por stultuloj" eble bone priskribas kelkajn sektojn. Tamen mi kredas ke Dio estas saĝa kaj bona, kvankam ne tute komprenebla al ni.

antoniomoya (Покажи профила) 04 юли 2016, 10:51:48

Dio ne ekzistas, estas la aserto de ĉi-tiu fadeno.

Kial ekzistas io, anstataŭ ekzisti nenio?
Se iam ajn estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio, nenio povus ekzisti nun. Sed io ekzistas nun. Sekve, neniam estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio –alimaniere dirite, ĉiam ekzistis io.
Estus absurde diri ke estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio. Tiuokaze, neniam povus komenci ekzisti io. Ne ekzistus iaspecaj estaĵoj: ili ne povus esti kreitaj de Aliulo (ĉar ni supozis ke, komence, ekistis absolute nenio), nek ankaŭ ili povis kreiĝi mem, ĉar estus absurde diri ke iu aĵo kiu ne ekzistas, povu fari ion.
Nenio povas esti kaŭzo de si mem, ĉar por kaŭzi necesas ekzisti. Do, se iam ajn nenio ekzistis, nenio ekzistus nun, ĉar la unua estaĵo ne havis manieron komenci ekzisti.
Se en iu difinita momento estas nenio, nenio ekzistos dum la tuta eterneco. Laŭ la diroj de franca filozofo: “Se en iu difinita momento ekzistas nenio, nenio ekzistos eterne. Absoluta nenieco povas produkti neniun estaĵon”. Se estis nenio, neniam povus komenci ekzisti io. Se nuntempe ekzistas estaĵoj, necesas ke ekde ĉiam ekzistu io.

Ni havas multan komunan saĝon por la ordinaraj aferoj de nia vivo. Sed, se la scienco diras ke “io povas aperi el nenio”, ni tuj perdas nian komunan saĝon kaj kredas laŭlitere tiun sensencaĵon, ni, kiuj estas tiel prudentaj. Nu, pardonu, sed mi neniam kapablis eltiri el mia poŝo, naztukon kiun mi ne havas.

Samkiel ateistoj diras pri Dio, mi kredus tiun sciencan aserton se mi propraokule vidus ĝin.

Amike.

thyrolf (Покажи профила) 04 юли 2016, 11:52:19

Do vi profundiĝu en la teorioj pri la tempo, kiu hipotezas ekz. ke tempo estas eco de nia universo, kaj antaŭ kiam ekekzistis nia universo, ne ekzistis nia tempo. Homo fakte ne povas imagi statojn sen tempo. Sed pro kio vi estas certa, ke tempo estas nemalekzistipova fenomeno. Kun nia logiko, aparte se temas pri antaŭe - poste - logiko, oni ne povas esplori ĉiujn karaktererojn de nia kosmo. Oni devas adapti la logikon, kiun la cerbo povas akcepti en "normalaj" cirkonstancoj, kaj por la teorio pri kvantoj, kaj por la hipotezoj pri fenomenoj ekster nia universo. Ili ankoraŭ ne estas sufiĉe esplorata flanke de la sciencoj, kaj eble eĉ ne povas esti esplorataj.

Sed eĉ ene de via argumentado mankas partoj: "Io ekzistas eterne, pro tio oni ne rajtas ekz. amori sen geedziĝo"?. En ĉiuj tiuj diskutoj mi ĉiam serĉas, kiujn konsekvencojn por la vivo de nekredantoj vi volas dedukti. La reston kredu ĉiu laŭ sia plaĉo.

hilex (Покажи профила) 04 юли 2016, 11:58:08

antoniomoya:
Se iam ajn estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio, nenio povus ekzisti nun. Sed io ekzistas nun. Sekve, neniam estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio –alimaniere dirite, ĉiam ekzistis io.
Nenio ĉiam simple estas. Tamen iufoje Nenio ekzistas. Kaj kaŭzo de Nenio estas Nenio mem. Nenio estas senkaŭza kaŭzo por ĉio. ridulo.gif

hilex (Покажи профила) 04 юли 2016, 12:08:33

thyrolf:Do vi profundiĝu en la teorioj pri la tempo, kiu hipotezas ekz. ke tempo estas eco de nia universo, kaj antaŭ kiam ekekzistis nia universo, ne ekzistis nia tempo. Homo fakte ne povas imagi statojn sen tempo.
Tempo estas ne pli ol eco de nia konscio. La spaco reale estas, tamen tempo estas fiktiva, helpa kvanto. Ĝi aperas por ni, kiam ni komparas du aŭ pli ciklajn movadojn. Ĝenerale, en la mondo estas nenio krom spaco, materio kaj movado de la materio en la spaco.

vejktoro (Покажи профила) 05 юли 2016, 05:40:09

hilex:
thyrolf:Do vi profundiĝu en la teorioj pri la tempo, kiu hipotezas ekz. ke tempo estas eco de nia universo, kaj antaŭ kiam ekekzistis nia universo, ne ekzistis nia tempo. Homo fakte ne povas imagi statojn sen tempo.
Tempo estas ne pli ol eco de nia konscio. La spaco reale estas, tamen tempo estas fiktiva, helpa kvanto. Ĝi aperas por ni, kiam ni komparas du aŭ pli ciklajn movadojn. Ĝenerale, en la mondo estas nenio krom spaco, materio kaj movado de la materio en la spaco.
Ne, tempo ekzistas.

Обратно нагоре