Suletud
Max. 500 sõnumeid.
Dio ne ekzistas
kelle poolt cellus, 23. oktoober 2011
Postitused: 1577
Keel: Esperanto
Vinisus (Näita profiili) 4. juuli 2016 0:09.05
usonano78 (Näita profiili) 4. juuli 2016 3:50.19
vejktoro (Näita profiili) 4. juuli 2016 4:11.57
Vinisus:Kiel formiko povus aserti, ĉu nigra truo ekzistas aŭ ne? Antaŭ la senfina universo, kio ni estas? jen estas la demando, kiu scias la ĝustan respondon? Ĉu mi ekzistas tamen ĝis kiam? Ĉu Dio ekzistas? La respondo mia amiko estas samkiel blovi al la vento... tiel diras la muziko.Ĝi ne preter blovas. La Dio de la Biblio ne ekzistas. Javeo estas rolanto en malnova rakonto uzita por kontroli popolo. La aliaj ideoj.. dio estas kio estas, dio estas matematiko, dio estas amo, dio estas la nekonata, dio estas... kvazaŭ oni uzas la vorton por priskribi grandajn ideojn - oni atribuas la vorton 'dio' el io ajn mirinda aspekto de la konata universo.
La elekto de kiu metaforo ŝajnus tre persona.
hilex (Näita profiili) 4. juuli 2016 9:27.20
usonano78:Dio estas freneza vojaĝo por stultuloj.Ĉiu havas sian dion. Por vi dio estas tiu en via frazo. Por mi dio estas senlima spaco stelplena, amo neprofitcela.
Miland (Näita profiili) 4. juuli 2016 10:03.39
antoniomoya (Näita profiili) 4. juuli 2016 10:51.48
Kial ekzistas io, anstataŭ ekzisti nenio?
Se iam ajn estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio, nenio povus ekzisti nun. Sed io ekzistas nun. Sekve, neniam estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio –alimaniere dirite, ĉiam ekzistis io.
Estus absurde diri ke estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio. Tiuokaze, neniam povus komenci ekzisti io. Ne ekzistus iaspecaj estaĵoj: ili ne povus esti kreitaj de Aliulo (ĉar ni supozis ke, komence, ekistis absolute nenio), nek ankaŭ ili povis kreiĝi mem, ĉar estus absurde diri ke iu aĵo kiu ne ekzistas, povu fari ion.
Nenio povas esti kaŭzo de si mem, ĉar por kaŭzi necesas ekzisti. Do, se iam ajn nenio ekzistis, nenio ekzistus nun, ĉar la unua estaĵo ne havis manieron komenci ekzisti.
Se en iu difinita momento estas nenio, nenio ekzistos dum la tuta eterneco. Laŭ la diroj de franca filozofo: “Se en iu difinita momento ekzistas nenio, nenio ekzistos eterne. Absoluta nenieco povas produkti neniun estaĵon”. Se estis nenio, neniam povus komenci ekzisti io. Se nuntempe ekzistas estaĵoj, necesas ke ekde ĉiam ekzistu io.
Ni havas multan komunan saĝon por la ordinaraj aferoj de nia vivo. Sed, se la scienco diras ke “io povas aperi el nenio”, ni tuj perdas nian komunan saĝon kaj kredas laŭlitere tiun sensencaĵon, ni, kiuj estas tiel prudentaj. Nu, pardonu, sed mi neniam kapablis eltiri el mia poŝo, naztukon kiun mi ne havas.
Samkiel ateistoj diras pri Dio, mi kredus tiun sciencan aserton se mi propraokule vidus ĝin.
Amike.
thyrolf (Näita profiili) 4. juuli 2016 11:52.19
Sed eĉ ene de via argumentado mankas partoj: "Io ekzistas eterne, pro tio oni ne rajtas ekz. amori sen geedziĝo"?. En ĉiuj tiuj diskutoj mi ĉiam serĉas, kiujn konsekvencojn por la vivo de nekredantoj vi volas dedukti. La reston kredu ĉiu laŭ sia plaĉo.
hilex (Näita profiili) 4. juuli 2016 11:58.08
antoniomoya:Nenio ĉiam simple estas. Tamen iufoje Nenio ekzistas. Kaj kaŭzo de Nenio estas Nenio mem. Nenio estas senkaŭza kaŭzo por ĉio.
Se iam ajn estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio, nenio povus ekzisti nun. Sed io ekzistas nun. Sekve, neniam estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio –alimaniere dirite, ĉiam ekzistis io.
hilex (Näita profiili) 4. juuli 2016 12:08.33
thyrolf:Do vi profundiĝu en la teorioj pri la tempo, kiu hipotezas ekz. ke tempo estas eco de nia universo, kaj antaŭ kiam ekekzistis nia universo, ne ekzistis nia tempo. Homo fakte ne povas imagi statojn sen tempo.Tempo estas ne pli ol eco de nia konscio. La spaco reale estas, tamen tempo estas fiktiva, helpa kvanto. Ĝi aperas por ni, kiam ni komparas du aŭ pli ciklajn movadojn. Ĝenerale, en la mondo estas nenio krom spaco, materio kaj movado de la materio en la spaco.
vejktoro (Näita profiili) 5. juuli 2016 5:40.09
hilex:Ne, tempo ekzistas.thyrolf:Do vi profundiĝu en la teorioj pri la tempo, kiu hipotezas ekz. ke tempo estas eco de nia universo, kaj antaŭ kiam ekekzistis nia universo, ne ekzistis nia tempo. Homo fakte ne povas imagi statojn sen tempo.Tempo estas ne pli ol eco de nia konscio. La spaco reale estas, tamen tempo estas fiktiva, helpa kvanto. Ĝi aperas por ni, kiam ni komparas du aŭ pli ciklajn movadojn. Ĝenerale, en la mondo estas nenio krom spaco, materio kaj movado de la materio en la spaco.