Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

Dio ne ekzistas

von cellus, 23. Oktober 2011

Beiträge: 1577

Sprache: Esperanto

hilex (Profil anzeigen) 5. Juli 2016 06:01:56

vejktoro:
hilex:
thyrolf:Do vi profundiĝu en la teorioj pri la tempo, kiu hipotezas ekz. ke tempo estas eco de nia universo, kaj antaŭ kiam ekekzistis nia universo, ne ekzistis nia tempo. Homo fakte ne povas imagi statojn sen tempo.
Tempo estas ne pli ol eco de nia konscio. La spaco reale estas, tamen tempo estas fiktiva, helpa kvanto. Ĝi aperas por ni, kiam ni komparas du aŭ pli ciklajn movadojn. Ĝenerale, en la mondo estas nenio krom spaco, materio kaj movado de la materio en la spaco.
Ne, tempo ekzistas.
Estas diversaj specoj de ekzistado. Tempo ne povas aperi sen ciklaj movadoj de materio. Tamen eĉ ili ne estas sufiĉaj por ekapero de tempo. Necesas esti tiu, kiu povas kompari tiujn ciklajn movadojn unu kun la alia, t.e. konscio. Sen konscio ekzistas nur ciklaj movadoj. Se ekzistas konscio, sekve ekzistas tempo, tamen kiel fenomeno de la konscio.

vejktoro (Profil anzeigen) 5. Juli 2016 06:03:53

antoniomoya:Dio ne ekzistas, estas la aserto de ĉi-tiu fadeno.

Kial ekzistas io, anstataŭ ekzisti nenio?
Se iam ajn estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio, nenio povus ekzisti nun. Sed io ekzistas nun. Sekve, neniam estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio –alimaniere dirite, ĉiam ekzistis io.
Estus absurde diri ke estis tempo dum kiu ekzistis absolute nenio. Tiuokaze, neniam povus komenci ekzisti io. Ne ekzistus iaspecaj estaĵoj: ili ne povus esti kreitaj de Aliulo (ĉar ni supozis ke, komence, ekistis absolute nenio), nek ankaŭ ili povis kreiĝi mem, ĉar estus absurde diri ke iu aĵo kiu ne ekzistas, povu fari ion.
Nenio povas esti kaŭzo de si mem, ĉar por kaŭzi necesas ekzisti. Do, se iam ajn nenio ekzistis, nenio ekzistus nun, ĉar la unua estaĵo ne havis manieron komenci ekzisti.
Se en iu difinita momento estas nenio, nenio ekzistos dum la tuta eterneco. Laŭ la diroj de franca filozofo: “Se en iu difinita momento ekzistas nenio, nenio ekzistos eterne. Absoluta nenieco povas produkti neniun estaĵon”. Se estis nenio, neniam povus komenci ekzisti io. Se nuntempe ekzistas estaĵoj, necesas ke ekde ĉiam ekzistu io.

Ni havas multan komunan saĝon por la ordinaraj aferoj de nia vivo. Sed, se la scienco diras ke “io povas aperi el nenio”, ni tuj perdas nian komunan saĝon kaj kredas laŭlitere tiun sensencaĵon, ni, kiuj estas tiel prudentaj. Nu, pardonu, sed mi neniam kapablis eltiri el mia poŝo, naztukon kiun mi ne havas.

Samkiel ateistoj diras pri Dio, mi kredus tiun sciencan aserton se mi propraokule vidus ĝin.

Amike.
Kiel oni scias ĉu io povas sekvi nenion? Tiu ne estas evidenta, sed malfacileco ne egalas neebleco.

Eble estas nur nenio nun! Eble la universo estas kiel ondo kiu movis supren kaj malsupren en siaj ampleksoj; la pozitivo egalas la negativo (ambaŭ energie kaj substance) kaj la rezulto de la ekvacio estus ekzakte nenio!

Eble nuntempe ni ekzistas ĝuste je unu koto da nenio. Ĉio venas el nenion. Ĉio iras al nenion. Ĉio ŝuldas ĉion al nenio.

vejktoro (Profil anzeigen) 5. Juli 2016 06:30:05

hilex: Tempo ne povas aperi sen ciklaj movadoj de materio.
?? De kie venas tiun aserton?

hilex:Necesas esti tiu, kiu povas kompari tiujn ciklajn movadojn unu kun la alia, t.e. konscio. Sen konscio ekzistas nur ciklaj movadoj.
Io ne povas ekzisti se ĝi ne estas observata??? Ĉu?

Tempo estas dimensio/fenomeno de la universo same kiel spaco. Ni ne jam povas plene kompreni nek la tempa dimensio nek la spacaj..

Probable estas pli ol tri spacaj dimensioj kaj eĉ aliaj tempaj dimensioj. Nia konscio ne ludas rolon.

hilex (Profil anzeigen) 5. Juli 2016 06:41:52

vejktoro:
hilex: Tempo ne povas aperi sen ciklaj movadoj de materio.
?? De kie venas tiun aserton?
Ĉu vi lernis fizikon en lernejo? Ĉu vi memoras, kiel oni difinas tempon? Pere de cikla movado.

vejktoro:
hilex:Necesas esti tiu, kiu povas kompari tiujn ciklajn movadojn unu kun la alia, t.e. konscio. Sen konscio ekzistas nur ciklaj movadoj.
Io ne povas ekzisti se ĝi ne estas observata??? Ĉu?

Tempo estas dimensio/fenomeno de la universo same kiel spaco. Ni ne jam povas plene kompreni nek la tempa dimensio nek la spacaj..

Probable estas pli ol tri spacaj dimensioj kaj eĉ aliaj tempaj dimensioj. Nia konscio ne ludas rolon.
Tempo ne povas esti observata kaŭze de ĝia esenca malesto. Ĝi konstruiĝas por ĉiu konscio. Tamen tiaj aferoj, kiel materio, spaco kaj movado de la materio en la spaco ekzistas sendepende de iu konscio.

bryku (Profil anzeigen) 5. Juli 2016 07:31:19

hilex:... Tamen tiaj aferoj, kiel materio, spaco kaj movado de la materio en la spaco ekzistas sendepende de iu konscio.
Vere? Kion vi dirus pri la kato de Schrödinger?

hilex (Profil anzeigen) 5. Juli 2016 07:58:31

bryku:
hilex:... Tamen tiaj aferoj, kiel materio, spaco kaj movado de la materio en la spaco ekzistas sendepende de iu konscio.
Vere? Kion vi dirus pri la kato de Schrödinger?
La kato estas formo de la materio. Sekve, kiel materio, ĝi ekzistas, negrave en kiu formo, morta aŭ malmorta. Tio estas nur ni, kiuj nomas tiun formon de materio la kato. Por la naturo ĝi estas nur materio.
Ekzemplo kun la kato de Schrödinger diras pri la tute alia afero. Ĝi diras pri la stato de la materia objekto.

bryku (Profil anzeigen) 5. Juli 2016 10:03:21

Kaj kiamaniere vi povas konstati la ekziston de la materio? Pruvu, ke la materio nepre ekzistas. Eble tio nur ŝajnas al vi.

hilex (Profil anzeigen) 5. Juli 2016 10:52:57

Mi ne estas solipsismulo. Tamen eĉ tio, kio ŝajnas estas materio. Ĉar tio estas nuro, kio ekzistas reale. Ni scias pri ĝia ekzistado pere de ĝia movado, kiu estas la kaŭzo de ĉiuj fenomenoj.

Eĉ pli, mi opinias, ke la spaco, la materio kaj ĝia movado entute estas la fundamento de la konscio. Al mi plaĉas, ke kelkaj scientistoj alvenas al kompreno de tiu fakto. Ekzemple, Michio Kaku.

Sekve, la konscio estas atesto de la ekzistado de la materio.

Miland (Profil anzeigen) 5. Juli 2016 12:07:46

Miaopinie ne necesas pruvi ke materio ekzistas, ĉar ĉiu kredas tion, kaj vivas laŭe!

hilex (Profil anzeigen) 5. Juli 2016 12:17:03

Miland:Miaopinie ne necesas pruvi ke materio ekzistas, ĉar ĉiu kredas tion, kaj vivas laŭe!
Mi opinias, ke ĉe oni ne estas elekteblo ĉu kredi tion aŭ ne. ridulo.gif

Zurück nach oben