Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-10 16:16:17

En antikva kaj en moderna epokoj, versence miraklo estas fenomeno, procedo, fariĝo, kiu efektive aŭ laŭŝajne malharmonias kun la leĝoj de la naturo. Mirakloj ludas gravan rolon en ĉiuj religio. Kiel oni povas klarigi ilin? Jen estas la senresponda demando!.

antoniomoya (Montri la profilon) 2016-julio-10 16:28:03

Dbob diris: Mallonge, por mi Dio (dio, dioj) estas mensa ideo bazita sur nekonstatebla ekzistaĵo.

Por mi Dio estas neevitebla serĉado kiam vi rigardas vin mem kaj ĉirkaŭ vi, kaj neniu serioze kaj konvinke respondas al vi pri kiu vi estas, kial vi estas tie, kion vi faras tie, kien vi iras poste, kaj finfine, kial ekzistas io anstataŭ ekzisti absolute nenio?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-10 18:50:12

En la Universo ĉiu kubikcentimetro da spaco enhavas meznobre unu atomon; la plej perfekta vakuo, kiun oni sur la Tero povas estigi, enhavas en unu kubikcentimetro 100 milionojn da atomoj. Kiu estas ni por aserti, ke io ekzistas aŭ ne ekzistas en la senfina Universo?

dbob (Montri la profilon) 2016-julio-10 21:20:37

antoniomoya:Dbob diris: Mallonge, por mi Dio (dio, dioj) estas mensa ideo bazita sur nekonstatebla ekzistaĵo.

Por mi Dio estas neevitebla serĉado kiam vi rigardas vin mem kaj ĉirkaŭ vi, kaj neniu serioze kaj konvinke respondas al vi pri kiu vi estas, kial vi estas tie, kion vi faras tie, kien vi iras poste, kaj finfine, kial ekzistas io anstataŭ ekzisti absolute nenio?
Eble tio signifas, ke vi ne estas religiulo, sed serĉanto. Religio ja donas precizajn respondojn al tiaj demandoj jene: vi estas kreaĵo de Dio kaj vivas sur la tero (centro de la universo) por obei kaj adori lin, tiel ke post kiam vi mortos vi daŭrigu obei kaj adori lin por eterne kaj finfine sciu tutcerte, ke ekzistas io anstataŭ nenio. Persone mi preferas esti serĉanto ol religia kredanto.

antoniomoya (Montri la profilon) 2016-julio-10 22:30:51

dbob:Eble tio signifas, ke vi ne estas religiulo, sed serĉanto. Religio ja donas precizajn respondojn al tiaj demandoj jene: vi estas kreaĵo de Dio kaj vivas sur la tero (centro de la universo) por obei kaj adori lin, tiel ke post kiam vi mortos vi daŭrigu obei kaj adori lin por eterne kaj finfine sciu tutcerte, ke ekzistas io anstataŭ nenio. Persone mi preferas esti serĉanto ol religia kredanto.
Jes, mi konas tiel bone kiel vi kiuj estas la religiaj respondoj al homaj demandoj.

Primitiva homo ne havis sciencon. Sed li havis menson pensantan kiel la via kaj la mia. Li faris al si pli-malpli la samajn demandojn kiel vi kaj mi. Kaj religio naskiĝis kiel la sola respondo al tiuj demandoj.

Inteligenta homo, izolita sur planedo, havante ĉirkaŭ si diversan medion kaj super sia kapo stelplenan ĉielon, sciante ke fine li devos morti kaj malaperi de ĉi-tie, ne povas ne demandi sin kio estas ĉio ĉi, kiu mi estas, kial mi estas tie, kial ekzistas ĉio ĉi, ktp, ktp.

Oni estas devigata serĉi la veron, kaj oni devas konstati kiom da vero enhavas sciencon, religion kaj filozofion, por fariĝi ideo kiel eble plej trafa pri la Realo.

hilex (Montri la profilon) 2016-julio-10 23:06:31

dbob:
hilex:
dbob:
hilex:tempo estas plene mensa konstruaĵo [...] Koncerne imagaĵojn rilate al dio, oni necesas kompreni definitive, ke iu dio ne estas ekzistaĵo
Ĉu vi diras do, ke la tempo, samkiel Dio, ne ekzistas, ĉar ambaŭ estas nur mensaj? Ĉu mi bone komprenas viajn vortojn?
Bonvolu klarigi vian komprenon pri dio. Se vi faros tion, mi tuj respondos.
Mallonge, por mi Dio (dio, dioj) estas mensa ideo bazita sur nekonstatebla ekzistaĵo.
Malbona difino. Ĉar, ekzemple, senkapa homo (vivanta kiel homoj kun kapoj) ankaŭ estas dio. Eĉ, se preni ĉiu fantastlibro, ĝi plenas je tiaj dioj. Tamen, se preni vian difinon, tempo kaj viaj dioj samkielas. Ili ĉiuj havas kiel bazon la realan fizikan mondon.

hilex (Montri la profilon) 2016-julio-10 23:11:47

dbob:
antoniomoya:Dbob diris: Mallonge, por mi Dio (dio, dioj) estas mensa ideo bazita sur nekonstatebla ekzistaĵo.

Por mi Dio estas neevitebla serĉado kiam vi rigardas vin mem kaj ĉirkaŭ vi, kaj neniu serioze kaj konvinke respondas al vi pri kiu vi estas, kial vi estas tie, kion vi faras tie, kien vi iras poste, kaj finfine, kial ekzistas io anstataŭ ekzisti absolute nenio?
Eble tio signifas, ke vi ne estas religiulo, sed serĉanto. Religio ja donas precizajn respondojn al tiaj demandoj jene: vi estas kreaĵo de Dio kaj vivas sur la tero (centro de la universo) por obei kaj adori lin, tiel ke post kiam vi mortos vi daŭrigu obei kaj adori lin por eterne kaj finfine sciu tutcerte, ke ekzistas io anstataŭ nenio. Persone mi preferas esti serĉanto ol religia kredanto.
Via kompreno de religio estas tro malvasta, kaj taŭgas nur por kelkaj religioj. Tamen estas la aliaj, kie estas nenio el la dirita de vi.

dbob (Montri la profilon) 2016-julio-11 09:09:45

antoniomoya: oni devas konstati kiom da vero enhavas sciencon, religion kaj filozofion, por fariĝi ideo kiel eble plej trafa pri la Realo.
Grava diferenco: la vero de scienco estas senfine pli reala ol la de religio, ĉar la unua estas konstatebla en la realo, la dua tute ne.

hilex:
dbob: Mallonge, por mi Dio (dio, dioj) estas mensa ideo bazita sur nekonstatebla ekzistaĵo.
Malbona difino. Ĉar, ekzemple, senkapa homo (vivanta kiel homoj kun kapoj) ankaŭ estas dio. Eĉ, se preni ĉiu fantastlibro, ĝi plenas je tiaj dioj. Tamen, se preni vian difinon, tempo kaj viaj dioj samkielas. Ili ĉiuj havas kiel bazon la realan fizikan mondon.
La ideo de tempo estas perceptebla kaj mezurebla en la realo. La ideo de dioj ne. Diri, ke ambaŭ havas kiel bazon la realan fizikan mondon estas same kiel diri, ke ambaŭ estas homaj ideoj. Tempo estas kaj mensa kaj perceptebla en la fizika realo. Dio estas mensa sed ne perceptebla en la fizika realo.

Luib (Montri la profilon) 2016-julio-11 09:51:00

Vinisus:En antikva kaj en moderna epokoj, versence miraklo estas fenomeno, procedo, fariĝo, kiu efektive aŭ laŭŝajne malharmonias kun la leĝoj de la naturo. Mirakloj ludas gravan rolon en ĉiuj religio. Kiel oni povas klarigi ilin? Jen estas la senresponda demando!.
Eble laŭ la moderna kompreno (signifo 1 laŭ PIV: eksterordinara fenomeno kontraŭa al la leĝoj de naturo).
Laŭ la antikva kompreno (almenaŭ en la Mediteranea regiono: antikvaj Grekujo kaj Romo, Biblia tradicio), miraklo estas simple miraĵo (signifo 2 laŭ PIV: mirindega faritaĵo). Latine, miraklo estas miraculum, etimologie io, pri kio oni miras (miri = mirari). En la Biblio nomiĝas mirakloj ĉiaj okazaĵoj kiuj sentigas la povon de Jahveo, mallaŭ kontraŭeco al naturaj leĝoj: miraklas sangiĝo de Nila akvo (kontraŭa al naturaj leĝoj), sed same invado de akridoj (ĉiom normala en tiuj regionoj).

Do eble mirakloj (signifo 1) ne gravas tiom.

hilex (Montri la profilon) 2016-julio-11 10:22:05

dbob:
La ideo de tempo estas perceptebla kaj mezurebla en la realo. La ideo de dioj ne. Diri, ke ambaŭ havas kiel bazon la realan fizikan mondon estas same kiel diri, ke ambaŭ estas homaj ideoj. Tempo estas kaj mensa kaj perceptebla en la fizika realo. Dio estas mensa sed ne perceptebla en la fizika realo.
Mi ne konsentas kun vi. Ĉar ajna ideo baziĝas sur realo. Eĉ ideo de la vivanta senkapa homo uzas du realaĵojn: vivantan ekzistaĵon kaj senkapan ekzistaĵon. La tuta problemo de ĉiuj ideoj pri dioj kuŝas en arbitra kombinado de realaj aferoj. La fonto de tiu arbitreco estas ĝuste menso. La ideo de la tempo apartenas al tiu ĉi kampo. Simple, la ideo de la tempo estas tre oportuna ĝeneraligo de multe pli komplikaj realaj procesoj en la fizika mondo. Tamen fizikan realecon havas ĝuste tiuj procesoj, kaj ne ilia ĝeneraligo sub aspekto de la ideo de la tempo.

Interalie, per kiu sento vi perceptas tempon?

Reen al la supro