Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Dio ne ekzistas
de cellus, 2011-oktobro-23
Mesaĝoj: 1577
Lingvo: Esperanto
Paulinho (Montri la profilon) 2011-novembro-06 20:32:24
Kaj do? La kvadrata radiko de du kaj la temperaturo de mia kafo ankaŭ ne estas 'materiaj'. Temas pri abstrakta koncepto kaj elapera eco. Kiel tio rilatas al io ajn?Permeson komenti. 1. La temperaturo de la kafo estas materia (nivelo de energio).
2. La kvadrata radiko de kia ajn cifero estas vere nemateria. (Mi dirus: dua grado de abstrakteco, sed tio nun ne gravas.) Mi nur kuriozas: kial povus tute materia realaĵo konstrui ion nematerian?
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-06 20:49:13
Paulinho:Miĥil skribis:Ĝi tamen ne estas eco de la partikoloj mem, sed de granda kolekto de partikoloj. Rilatas al averaĝa rapido. Unu materiero, unu partikolo, ne havas temperaturon. Alivorte, ĝi estas 'elapera'. Do, ĝi fakte estas simila, kvankam multe pli simpla, al via ekzemplo 'dankemo'. 'Dankemo' ankaŭ estas eco kiu simple elaperas al niaj cerboj, kiuj mem estas 'elaperaj' strukturoj el molekuloj ktp.Kaj do? La kvadrata radiko de du kaj la temperaturo de mia kafo ankaŭ ne estas 'materiaj'. Temas pri abstrakta koncepto kaj elapera eco. Kiel tio rilatas al io ajn?Permeson komenti. 1. La temperaturo de la kafo estas materia (nivelo de energio).
Paulinho:Mi nur kuriozas: kial povus tute materia realaĵo konstrui ion nematerian?Precize tiel kiel ankaŭ temperaturo estas konstruita. Temas pri 'elapereco'.
Lubava (Montri la profilon) 2011-novembro-07 04:53:11
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-novembro-07 07:49:59
Lubava:Dio ne ekzistas, ĉar Dio estas absurdo... Absurdo bezonas kredon, ĉar nur kredulojn agnoskas Dion.Kial vi estas tiel CERTA ke Dio ne ekzistas?
Ĉu vi povas havigi PRUVON de lia neekzistado?
Ĉu via aserto ne estas ankaŭ, simpla KREDO?
Amike.
hebda999 (Montri la profilon) 2011-novembro-07 10:06:00
Lubava:Dio ne ekzistas, ĉar Dio estas absurdo. Ĉiuj vivuloj fariĝas el similajn sin vivulojn, ĉiuj vivuloj naskas similajn sin vivulojn. Principe malebla la ekzistado de unua vivulo. Absurdo bezonas kredon, ĉar nur kredulojn agnoskas Dion.Certe ke Dio nepre ekzistas. Se Li ne egzistus, vi ne povus diri, ke Li ne ekzistas, ĉar vi mem ne ekzistus. El nenio ne povas fariĝi io sen la Dio.
utku (Montri la profilon) 2011-novembro-07 14:53:43
Hundies19 (Montri la profilon) 2011-novembro-07 15:32:18
"Tio plej tedita de la ateistoj estas ke ili ne haltas paroli pri Dio."
Se vi nepovas diri pri lia molekula argumento do via efero pri tiom Behe parolas pri Dio estas negrava.
Vi estas konfesinta ke oni estas nekonscia pri alia eble dimensioj. Estsa pli bona konfesi kiam oni nescias ion.
eurimaco (Montri la profilon) 2011-novembro-07 17:33:58
miĥil:Kara amiko,cellus: La religiaj dokumentoj diras tre diversaj aferoj pri Dio. Unu el ili estas tre interesa. Dio estas tiel granda, ke ni etaj hmoj ne povas kompreni lian grandecon, kaj ni ne povas kompreni liajn planojn. OK.Estas klare ke tiuj 'religiaj dokumentoj' estis skribitaj de homoj. Do, eĉ tia 'tro-granda-por-kompreni'-a Dio ne estas pli ol fantazio. Io tia ja imageblus, sed certe neniel rilatus al ekz. la Dio(j) el la Biblio.
Mi pensas ke Dio ekzistas, Li devas ĉiam havi niajn konsiderojn.
Nun, ĉiu havas siajn pensojn, kaj ni estas leberaj akcepti aŭ ne akcepti la ekzistadon je Dio.
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-07 17:34:10
utku:kelkaj tutmondaj enketoj ke, krom malmultaj esceptuloj, ateismo jam ne troviĝas sur la tero, kaj plimulto de ateistoj almenaŭ agnostikigis en lastaj jaroj.Bonvolu pruvi tiun ekz. per citi URL-on al la rezultoj de tiuj 'tutmondaj enketoj. Ĉar vere tio ĉi sonas al mi nevera. Plejmulto de la ateistoj ja estas iel agnostikaj. Mi estas ekz. pli malpli tiom agnostika pri la Dio de la kristanoj aŭ islamanoj kiom mi ankaŭ estas agnostika pri la ekzistoj de koboldoj. Praktike tamen mi simple senhezite asertus ke ili ne ekzistas.
mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-07 17:38:21
hebda999:El nenio ne povas fariĝi io sen la Dio.Tia ĉi argumento jam estis farita. Kaj jam plurajn fojojn eĉ en tiu ĉi fadeno kontraŭdirita. Ĝi estas neniel senchava. Mi resumas:
1. La aserto ne estas vera. El nenio ja povas fariĝi aferoj. Ekz. laŭ kvantummekaniko oni povas 'pruntepreni' energion de la vakuo kaj per tio povas kreiĝi partikoloj.
2. La aserto estas memkontraŭdira, ĉar se ne povas fariĝi io el nenio, do de kio venis Dio. Ĉu Dio mem ne estas io?
Sed bonvolu komplezi almenaŭ pli malpli legi la fadenon antaŭ ol kontribui ion tiom ege simpluman.