Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

Dio ne ekzistas

cellus :lta, 23. lokakuuta 2011

Viestejä: 1577

Kieli: Esperanto

Paulinho (Näytä profiilli) 6. marraskuuta 2011 20.32.24

Miĥil skribis:
Kaj do? La kvadrata radiko de du kaj la temperaturo de mia kafo ankaŭ ne estas 'materiaj'. Temas pri abstrakta koncepto kaj elapera eco. Kiel tio rilatas al io ajn?
Permeson komenti. 1. La temperaturo de la kafo estas materia (nivelo de energio).

2. La kvadrata radiko de kia ajn cifero estas vere nemateria. (Mi dirus: dua grado de abstrakteco, sed tio nun ne gravas.) Mi nur kuriozas: kial povus tute materia realaĵo konstrui ion nematerian?

mihxil (Näytä profiilli) 6. marraskuuta 2011 20.49.13

Paulinho:Miĥil skribis:
Kaj do? La kvadrata radiko de du kaj la temperaturo de mia kafo ankaŭ ne estas 'materiaj'. Temas pri abstrakta koncepto kaj elapera eco. Kiel tio rilatas al io ajn?
Permeson komenti. 1. La temperaturo de la kafo estas materia (nivelo de energio).
Ĝi tamen ne estas eco de la partikoloj mem, sed de granda kolekto de partikoloj. Rilatas al averaĝa rapido. Unu materiero, unu partikolo, ne havas temperaturon. Alivorte, ĝi estas 'elapera'. Do, ĝi fakte estas simila, kvankam multe pli simpla, al via ekzemplo 'dankemo'. 'Dankemo' ankaŭ estas eco kiu simple elaperas al niaj cerboj, kiuj mem estas 'elaperaj' strukturoj el molekuloj ktp.

Paulinho:Mi nur kuriozas: kial povus tute materia realaĵo konstrui ion nematerian?
Precize tiel kiel ankaŭ temperaturo estas konstruita. Temas pri 'elapereco'.

Lubava (Näytä profiilli) 7. marraskuuta 2011 4.53.11

Dio ne ekzistas, ĉar Dio estas absurdo. Ĉiuj vivuloj fariĝas el similajn sin vivulojn, ĉiuj vivuloj naskas similajn sin vivulojn. Principe malebla la ekzistado de unua vivulo. Absurdo bezonas kredon, ĉar nur kredulojn agnoskas Dion.

antoniomoya (Näytä profiilli) 7. marraskuuta 2011 7.49.59

Lubava:Dio ne ekzistas, ĉar Dio estas absurdo... Absurdo bezonas kredon, ĉar nur kredulojn agnoskas Dion.
Kial vi estas tiel CERTA ke Dio ne ekzistas?
Ĉu vi povas havigi PRUVON de lia neekzistado?
Ĉu via aserto ne estas ankaŭ, simpla KREDO?

Amike.

hebda999 (Näytä profiilli) 7. marraskuuta 2011 10.06.00

Lubava:Dio ne ekzistas, ĉar Dio estas absurdo. Ĉiuj vivuloj fariĝas el similajn sin vivulojn, ĉiuj vivuloj naskas similajn sin vivulojn. Principe malebla la ekzistado de unua vivulo. Absurdo bezonas kredon, ĉar nur kredulojn agnoskas Dion.
Certe ke Dio nepre ekzistas. Se Li ne egzistus, vi ne povus diri, ke Li ne ekzistas, ĉar vi mem ne ekzistus. El nenio ne povas fariĝi io sen la Dio.

utku (Näytä profiilli) 7. marraskuuta 2011 14.53.43

Strange, antaŭ ol vidi tiun ĉi fadenon, mi pensis rigardante kelkaj tutmondaj enketoj ke, krom malmultaj esceptuloj, ateismo jam ne troviĝas sur la tero, kaj plimulto de ateistoj almenaŭ agnostikigis en lastaj jaroj. Homoj direkte kredas ekziston de Dio, aŭ ekzisto de iu superpotenca povo aŭ iu supera menso aŭ iu fonto (havanta konscion aŭ ne) de ĉiuj ekzistaĵoj (substancoj, energioj ktp.). Tiuj ne estas malsamaj ol la vortaraj difinoj de la vorto "dio".

Hundies19 (Näytä profiilli) 7. marraskuuta 2011 15.32.18

Ne nur estas la teoro de darvina evouluado metematike neebla sed ĝia ejo de teoro nestas bazita en leĝo. La "teoro" de gravito estas ankaŭ leĝo. Darvina evuluado estas neplena.

"Tio plej tedita de la ateistoj estas ke ili ne haltas paroli pri Dio."

Se vi nepovas diri pri lia molekula argumento do via efero pri tiom Behe parolas pri Dio estas negrava.

Vi estas konfesinta ke oni estas nekonscia pri alia eble dimensioj. Estsa pli bona konfesi kiam oni nescias ion.

eurimaco (Näytä profiilli) 7. marraskuuta 2011 17.33.58

miĥil:
cellus: La religiaj dokumentoj diras tre diversaj aferoj pri Dio. Unu el ili estas tre interesa. Dio estas tiel granda, ke ni etaj hmoj ne povas kompreni lian grandecon, kaj ni ne povas kompreni liajn planojn. OK.
Estas klare ke tiuj 'religiaj dokumentoj' estis skribitaj de homoj. Do, eĉ tia 'tro-granda-por-kompreni'-a Dio ne estas pli ol fantazio. Io tia ja imageblus, sed certe neniel rilatus al ekz. la Dio(j) el la Biblio.
Kara amiko,

Mi pensas ke Dio ekzistas, Li devas ĉiam havi niajn konsiderojn.
Nun, ĉiu havas siajn pensojn, kaj ni estas leberaj akcepti aŭ ne akcepti la ekzistadon je Dio.

mihxil (Näytä profiilli) 7. marraskuuta 2011 17.34.10

utku:kelkaj tutmondaj enketoj ke, krom malmultaj esceptuloj, ateismo jam ne troviĝas sur la tero, kaj plimulto de ateistoj almenaŭ agnostikigis en lastaj jaroj.
Bonvolu pruvi tiun ekz. per citi URL-on al la rezultoj de tiuj 'tutmondaj enketoj. Ĉar vere tio ĉi sonas al mi nevera. Plejmulto de la ateistoj ja estas iel agnostikaj. Mi estas ekz. pli malpli tiom agnostika pri la Dio de la kristanoj aŭ islamanoj kiom mi ankaŭ estas agnostika pri la ekzistoj de koboldoj. Praktike tamen mi simple senhezite asertus ke ili ne ekzistas.

mihxil (Näytä profiilli) 7. marraskuuta 2011 17.38.21

hebda999:El nenio ne povas fariĝi io sen la Dio.
Tia ĉi argumento jam estis farita. Kaj jam plurajn fojojn eĉ en tiu ĉi fadeno kontraŭdirita. Ĝi estas neniel senchava. Mi resumas:
1. La aserto ne estas vera. El nenio ja povas fariĝi aferoj. Ekz. laŭ kvantummekaniko oni povas 'pruntepreni' energion de la vakuo kaj per tio povas kreiĝi partikoloj.
2. La aserto estas memkontraŭdira, ĉar se ne povas fariĝi io el nenio, do de kio venis Dio. Ĉu Dio mem ne estas io?

Sed bonvolu komplezi almenaŭ pli malpli legi la fadenon antaŭ ol kontribui ion tiom ege simpluman.

Takaisin ylös