Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

Dio ne ekzistas

door cellus, 23 oktober 2011

Berichten: 1577

Taal: Esperanto

hilex (Profiel tonen) 27 september 2016 23:20:40

Vestitor:Mi ne scias pri kion vi babilas. Mi ne komprenas sensencaĵon. Mi bedaŭras pri tio.
Mi bedaŭras, ke mi devis paroli kun mensdebila ulo. Pardonu min. Se vi antaŭsciigus min pri via difekto, mi estus pli favorkora al vi.

dbob (Profiel tonen) 28 september 2016 13:53:00

hilex:Mi nur diras, ke scienco esploras tion, kion prahomoj nomis dioj. Jes, mi diris tion kiel scienco esploras diojn. Tamen vi, kaŭze de via distorda percepto de la kerno de miaj pensoj, imagis, ke laŭ mi scienco esploras deliraĵojn (misinterpretaĵojn), sed ne aliajn naturajn fenomenojn.
Eta konsileto: se vi volas diri, ke "scienco esploras tion, kion prahomoj nomis dioj", do simple kaj rekte diru tion, anstataŭ diri, ke "scienco esploras diojn". Videble, vi kapablas esprimi vin klare se necese. Kial do vi elektas ĵongli kaj ludi per la vortoj aŭ eĉ redifini ilin? Se vi vere volas, ke viaj diraĵoj estu tute kompreneblaj, vi esprimu ilin klare, sen kontraŭdiroj kaj sen doni al vortoj kapricajn signifojn. Ne ludu kun la vortoj, mi petas.

Via kapablo renversi la diskuton favore al vi per via ĉiama plendo pri miskompreno estas nekredebla. Vi ĉiam plendas al ĉiuj pri miskompreno, ekde la unua momento. Dume, sub tiu preteksto vi ne bezonas kontesti ajnan argumenton aŭ klarigon, kaj eĉ plendas ke mi parolas sola, kiam mi kontestas ĉiun el viaj diraĵoj unu post alia. Urĝas do, ke vi esprimu vin klare, sen metaforoj, sen redifinoj de vortoj, sen duobla senco.

Rilate al la Vedoj, estas vi kiu unue uzis ilin kiel ekzemplon de viaj diraĵoj. Vi eĉ diris iam en la fadeno ke vi lasos la temon pri la Vedoj, sed vi revenas al ĝi ree kaj ree. Kaj vi riproĉas ke mi tro koncentriĝas en viaj Vedoj, serioze?! Nu, jen la solvo: ne skribu pri la Vedoj, precipe kvazaŭ ili estus scienco. Mi ne konas iun seriozan scienciston, kiu traktas ajnan sanktan libron kiel sciencon.

Vestitor (Profiel tonen) 28 september 2016 19:21:16

Se mi estus vi, mi ne volus malŝpari plu tempon sur ĉi tiu malsaĝulo.

hilex (Profiel tonen) 28 september 2016 22:38:17

dbob:
Mi bonege sentas min sen viaj konsiletoj. Tio, kion vi prenis kiel miajn plendojn, estas nur faktoj, ke vi miskomprenis min, malgraŭ ke mi klare diris, ke prahomoj uzis terminon dioj, kiel metaforigo de naturaj fenomenoj. Scienco esploras la naturajn fenomenojn, sekve kiam mi diras, ke scienco esploras diojn, tio signifas nur, ke ĝi esploras la naturajn fenomenojn. Se vi preterpasis iujn punktojn en miaj rezonoj, tio ne estas mia kulpo, sed via. Do, kontraŭdiroj aperiĝas nur dum via neperfekta percepto de miaj vortoj.

Pri la Vedoj... denove. Mi ne diras, ke la Vedoj estas moderna scienco. Se mi diris pri la Vedoj en kunteksto de scienco, tio signifis nur, ke la Vedoj rolis same en antikvaj tempoj.

Kaj ankoraŭ unu rimarko: por mi ne estas grave ĉu vi komprenas min plene aŭ ne. Mi nenion perdas pro via miskompreno aŭ nekompreno. Mi ne havas celon alvoki vin pensi kiel mi pensas.

hilex (Profiel tonen) 28 september 2016 22:46:24

Vestitor:Se mi estus vi, mi ne volus malŝpari plu tempon sur ĉi tiu malsaĝulo.
Ĉesu persisti en tiu ĉi temo. Estu konsekvenca. Viaj vortoj estas bona ekzemplo de onia strebado gregiĝi por ekhavi al si pli grandan gravecon, se oni mankas la propran.

Vestitor (Profiel tonen) 28 september 2016 22:53:10

Estas neniu temo alparoli. Mi parolas pri via manko de kapablo, scio, honesteco aŭ teno de realeco.

hilex (Profiel tonen) 28 september 2016 22:59:55

Vestitor:Estas neniu temo alparoli. Mi parolas pri via manko de kapablo, scio, honesteco aŭ teno de realeco.
Via mondo de rozkoloraj poneoj min ankaŭ ne interesas. Tamen tiu ĉi temo ne estas pri mi kaj imagataj de vi miaj kvalitoj. Se vi tiel forte volas paroli pri tio, kreu apartan temon.

Vestitor (Profiel tonen) 28 september 2016 23:53:44

"Rozkoloraj poneoj"? Kial vi provas implici ke mi estas la religiulo? Tiu estas vi. Vi montris tiun en ĉiuj mesaĝoj, religio pozanta kiel 'psikologio'. Rezignu ĝin ĉarlatano.

hilex (Profiel tonen) 29 september 2016 00:04:08

Vestitor:"Rozkoloraj poneoj"? Kial vi provas implici ke mi estas la religiulo? Tiu estas vi. Vi montris tiun en ĉiuj mesaĝoj, religio pozanta kiel 'psikologio'. Rezignu ĝin ĉarlatano.
Vi estas religiulo, ĉar vi kredas je neekzistantaj aferoj.
Se vi bezonas mian simbolon de nekredo, mi komence volus scii je kia dio vi opinias mi kredas? Por mi vorto 'dio' estas nur simbolo por enhavi en si iu natura fenomeno. Jes, mi kredas je x-oj kaj y-oj kaj aliaj literoj por simboli fizikajn kvantojn. Kaj vi?

Vestitor (Profiel tonen) 29 september 2016 00:20:38

La koncepton 'dio' estis provo klarigi naturajn fenomenojn en periodo kiam klariganta naturaj fenomenoj estis preskaŭ neebla.

Ĉe tiu ĉi punkto ne ekzistas bezono eĉ uzi ĝin dum rilatado al naturaj fenomenoj. La koncepto de 'dio' vastigis preter tiu komenco kaj atingis stagnado kaj senpoveco rilate klopodi klarigi ion ajn sed obstina rifuzo pensi racie.

Kiel moderno koncepto ĝi estas lokokupilo por kiam homoj ne povas esti ĝenita pensi.

Terug naar boven