Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.
Dio ne ekzistas
von cellus, 23. Oktober 2011
Beiträge: 1577
Sprache: Esperanto
dbob (Profil anzeigen) 6. Oktober 2016 14:50:59
hilex:Mi preferas ne uzi proverbojn. Anstataŭ tio mi preferas pensi memstare. Uzado de proverboj en siaj argumentoj estas signo de malforteco de propra pensado sen helpo de sugestiloj (proverboj).La proverboj estas trezoro de la homaro. Tia uzado, kiun vi priskribas, nur montras vian propran emocian reagon, kaj ne rilatas al mia ununura uzo de tiu proverbo.
hilex:Tio ŝajnas, ke nur ĉe vi aperas tia penso. Aliaj homoj, apud mi, ne plendas pri kvalito de mia klaresprimo.Mi celas al tiuj, kies reagoj ĉi-fadene sugestas ian neklarecon ĉe viaj diroj, eĉ se ne aperas penso pri ia neklareco.
hilex:Se vi vidas kontraŭdiron en tiuj du frazoj, tiam mi kompatas vin. Ili nur faras siajn sencojn pli plena. Eĉ estas ridinde, se mi devus ekspliki tiun simplan fakton pri klara senco de la frazoj. Tamen mi ne ekskludas, ke vi nur volas vidi en ili iun kontraŭdiron. Vi rajtas certe. Nur ĉesu plendadon pri mia neklareco de esprimo. Kaj anstataŭe plendu pri via neklareco de kompreno.Se vi pensas, ke la unua frazo estas interpretebla nur unumaniere, do mi opinias, ke via scio pri homoj kaj pri komunikado eble ne estas tiel bona, kiel al vi ŝajnas. Kaj vi tute pravas, ke ambaŭ frazoj kune donas pli plenan sencon. Mi nur rimarkas, ke sen la dua frazo, la kerno de via skribaĵo malfermiĝas al evitindaj interpretoj.
Ĉu mi miskomprenis? Jes. Ĉu vi povas esprimi vin pli klare? Eĉ vi mem jam agnoskis tion, kaj tio honorigas vin:
hilex:Tamen en tio povas esti kulpa mi, se mi ne sufiĉe klare esprimis miajn pensojn.Mi komprenas, se al vi estas malfacile skribi alimaniere, ol kiel vi kutimas fari.
hilex (Profil anzeigen) 6. Oktober 2016 23:17:08
dbob:Ni resumu. Vi ne kapablas kompreni min ĉe unu fojo. Vi rifuzas konfesi, ke kialo de tio povas esti en vi mem kaj transmetas la tutan kulpon de via nekomprenado sur min.
Mi opinias, ke vi povus fari pli saĝe, se vi provus klarigi por vi mem la esencon de la problemo demandante min anstataŭ via malakcepto de miaj vortoj ĉe via miskompreno. Do, mi konkludas, ke vin gvidis ne deziro klarigi por vi mem la esencon de miaj vortoj, sed ia alia sento. Se vi volis dekomence ne klaron kaj ĉasis aliajn celojn, sekve vi ricevis ne klarajn respondojn. Tamen, mi rimarku, klareco dependas ne nur de sendilo, sed ankaŭ de ricevilo. Via manko de agordo ne permesis kompreni min klare. Se ni interkomunikiĝus vid-a-vide, mi agordus vin por pli bona percepto de miaj vortoj.
dbob (Profil anzeigen) 7. Oktober 2016 21:06:35
Ĉiu povus ĉiam fari pli saĝe, ankaŭ mi.
hilex (Profil anzeigen) 8. Oktober 2016 12:56:07
dbob:Viaj diroj, aŭ mia interpreto de ili, sonorigis ĉe mi tro multajn alarmojn, ol ke mi kapablis regi. Vi tre supozas pri miaj deziro kaj celo, sed tio estas komprenebla. Rilate vian rimarkon pri sendilo kaj ricevilo ĉe komunikado, mi jam atentigis pri tio, ke klareco dependas kaj de la leganto kaj de la skribanto. Mi aldonos, ke ĉe skriba komunikado mankas gravaj nuanciloj de la parola komunikado, do mi konsentas kun vi pri tio."Komprenebla fariĝas tiu parto de bildiga informo, kiu okazas esti inkludita en strukturon de infointeragado pere de tezaŭro de la sistemo." El unu saĝa libro pri koncepta projektado.
Ĉiu povus ĉiam fari pli saĝe, ankaŭ mi.
alimales (Profil anzeigen) 23. Oktober 2016 20:11:34
Vinisus (Profil anzeigen) 26. Oktober 2016 14:32:47
robinast (Profil anzeigen) 26. Oktober 2016 18:38:46
Vinisus:La eksistado de Dio dependas de nia kredo...Ĉu vere? Kiamanere?
Miaopinie, la ekzistado aŭ maleksistado de Dio ja estas objektiva fakto: nenia malkredo ne farus Dion malaperi se ĝi ekzistus kaj nenia kredo certege ne faras Dion aperi.
Vinisus:La feliĉo, riĉeco kaj trankvileco de multaj homoj certe mortus sen la dia kredo.Ĉi tie vi eble pravas - aŭ eble ne pravas... Sendube, perdi propran fidon povas fari iun malfeliĉa aŭ eĉ malsana. Sed kreski senfide ne igas homojn nek malfeliĉa nek malsana. Mi eĉ pensas ke kreskado sen dia kredo ĝenerale donas eĉ pli bonan ŝancon vivi feliĉe!
Vinisus:Ankaŭ la Diablo perdus sian valoron pro manko de timo de la kredantoj, estus vera katastrofo.Ĉi tie mi tute ne komprenas. Estus vera katastrofo se Diablo perdus sian valoron?? Mi, vere, ne kredas nek je Dio nek je Diablo - sed malgraŭ tio...