Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Dio ne ekzistas

de cellus, 2011-oktobro-23

Mesaĝoj: 1577

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-16 19:55:42

Miland:
miĥil:Mi petis defendi la argumenton de unua kaŭzo..
Mi dubas ke tio helpus vin. Ĉiuokaze, miaopinie, mi faris ĉion, kion mi povas aŭ rajtas fari por vi
Ke vi ne povas, tio klaras. Tion pri 'rajto' mi ne komprenas.

Cetere estas malĝentile paroli pri 'fari por vi', 'helpi vin'. Mi ne petis helpon, mi petis klarigon pri starpunkto.

kaha (Montri la profilon) 2011-novembro-16 20:27:46

dio(j) simple ne ekzistas. tio tamen simplas ridulo.gif
neniu trovis en la kosmo iu bonkora maljuna barbulo kun magia bastono!

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-novembro-16 21:28:20

vidas vandenis:Ekzistas,ekzistas! Ateistoj kaj nekredantoj
tre ofte vokas Lin, kiam alvenas horo de
adiaŭo.
Mi supozas ke vi pensas pri Alaho!?

Ban_Ako (Montri la profilon) 2011-novembro-16 22:06:27

DIO ESTAS HOMA INVENTAĴO!
(estas vere simpla, ĉu ne?)

mihxil (Montri la profilon) 2011-novembro-17 07:05:03

vidas vandenis:Ekzistas,ekzistas! Ateistoj kaj nekredantoj
tre ofte vokas Lin, kiam alvenas horo de
adiaŭo.
Jen alia pruvo ke religiuloj ŝatas nekontroleblajn 'faktojn'. Kiam ja kontroleblas, ofte simple evidentiĝas ke estas mensogoj (ekz. pri Darwin).

kaha (Montri la profilon) 2011-novembro-18 12:23:12

nu, se dio ekzistas, mi malŝatas lin/ŝin/ĝin.
sed dio ne ekzistas, do mi tute prifajfas la aferon.

dio ne devus ekzisti en bona mondo. ĝi nur estas afero por malkuraĝuloj akcepti ke ili estas malfortaj homoj.

dobri (Montri la profilon) 2011-novembro-18 14:31:58

kaha:
dio ne devus ekzisti en bona mondo. ĝi nur estas afero por malkuraĝuloj akcepti ke ili estas malfortaj homoj.
Plene konsentite! Racia homo faras siajn decidojn mem kaj li poste plene respondecas pri ili. Aserti pri malsukceso, ke tio estis Dia volo, estas simpla elturniĝo.

kaha (Montri la profilon) 2011-novembro-18 22:42:02

Ekzake! Kial oni devus sekvi ordonojn de iu nevidebla blankbarbulo kiu loĝas en la kosmo?
Dio estas bona anstataŭigilo al nekono kaj stulteco. Tio estas ĝia nura uzo!

Chainy (Montri la profilon) 2011-novembro-18 23:04:31

kaha:Ekzake! Kial oni devus sekvi ordonojn de iu nevidebla blankbarbulo kiu loĝas en la kosmo?
Eble vi ne rimarkis, sed oni diskutas en ĉi tiu fadeno pri Dio, kaj ne pri iu barbulo en la kosmo.

kaha:Dio estas bona anstataŭigilo al nekono kaj stulteco. Tio estas ĝia nura uzo!
Mi pensas, ke vi tro simpligas la aferon. Kaj vi ankaŭ insultas. Oni povus demandi sin, kiu fakte suferas pri nekono kaj stulteco?

horsto (Montri la profilon) 2011-novembro-19 00:29:55

Chainy:
kaha:Dio estas bona anstataŭigilo al nekono kaj stulteco. Tio estas ĝia nura uzo!
Mi pensas, ke vi tro simpligas la aferon. Kaj vi ankaŭ insultas. Oni povus demandi sin, kiu fakte suferas pri nekono kaj stulteco?
Vi ne estas malpli ofenda ol li.

Pensi, ke homoj kredas je dio pro nekono aŭ stulteco vere estas senbaza ideo. Multaj inteligentegaj homoj kredas je dio.

Reen al la supro