Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

Dio ne ekzistas

von cellus, 23. Oktober 2011

Beiträge: 1577

Sprache: Esperanto

mihxil (Profil anzeigen) 16. November 2011 19:55:42

Miland:
miĥil:Mi petis defendi la argumenton de unua kaŭzo..
Mi dubas ke tio helpus vin. Ĉiuokaze, miaopinie, mi faris ĉion, kion mi povas aŭ rajtas fari por vi
Ke vi ne povas, tio klaras. Tion pri 'rajto' mi ne komprenas.

Cetere estas malĝentile paroli pri 'fari por vi', 'helpi vin'. Mi ne petis helpon, mi petis klarigon pri starpunkto.

kaha (Profil anzeigen) 16. November 2011 20:27:46

dio(j) simple ne ekzistas. tio tamen simplas ridulo.gif
neniu trovis en la kosmo iu bonkora maljuna barbulo kun magia bastono!

AlfRoland (Profil anzeigen) 16. November 2011 21:28:20

vidas vandenis:Ekzistas,ekzistas! Ateistoj kaj nekredantoj
tre ofte vokas Lin, kiam alvenas horo de
adiaŭo.
Mi supozas ke vi pensas pri Alaho!?

Ban_Ako (Profil anzeigen) 16. November 2011 22:06:27

DIO ESTAS HOMA INVENTAĴO!
(estas vere simpla, ĉu ne?)

mihxil (Profil anzeigen) 17. November 2011 07:05:03

vidas vandenis:Ekzistas,ekzistas! Ateistoj kaj nekredantoj
tre ofte vokas Lin, kiam alvenas horo de
adiaŭo.
Jen alia pruvo ke religiuloj ŝatas nekontroleblajn 'faktojn'. Kiam ja kontroleblas, ofte simple evidentiĝas ke estas mensogoj (ekz. pri Darwin).

kaha (Profil anzeigen) 18. November 2011 12:23:12

nu, se dio ekzistas, mi malŝatas lin/ŝin/ĝin.
sed dio ne ekzistas, do mi tute prifajfas la aferon.

dio ne devus ekzisti en bona mondo. ĝi nur estas afero por malkuraĝuloj akcepti ke ili estas malfortaj homoj.

dobri (Profil anzeigen) 18. November 2011 14:31:58

kaha:
dio ne devus ekzisti en bona mondo. ĝi nur estas afero por malkuraĝuloj akcepti ke ili estas malfortaj homoj.
Plene konsentite! Racia homo faras siajn decidojn mem kaj li poste plene respondecas pri ili. Aserti pri malsukceso, ke tio estis Dia volo, estas simpla elturniĝo.

kaha (Profil anzeigen) 18. November 2011 22:42:02

Ekzake! Kial oni devus sekvi ordonojn de iu nevidebla blankbarbulo kiu loĝas en la kosmo?
Dio estas bona anstataŭigilo al nekono kaj stulteco. Tio estas ĝia nura uzo!

Chainy (Profil anzeigen) 18. November 2011 23:04:31

kaha:Ekzake! Kial oni devus sekvi ordonojn de iu nevidebla blankbarbulo kiu loĝas en la kosmo?
Eble vi ne rimarkis, sed oni diskutas en ĉi tiu fadeno pri Dio, kaj ne pri iu barbulo en la kosmo.

kaha:Dio estas bona anstataŭigilo al nekono kaj stulteco. Tio estas ĝia nura uzo!
Mi pensas, ke vi tro simpligas la aferon. Kaj vi ankaŭ insultas. Oni povus demandi sin, kiu fakte suferas pri nekono kaj stulteco?

horsto (Profil anzeigen) 19. November 2011 00:29:55

Chainy:
kaha:Dio estas bona anstataŭigilo al nekono kaj stulteco. Tio estas ĝia nura uzo!
Mi pensas, ke vi tro simpligas la aferon. Kaj vi ankaŭ insultas. Oni povus demandi sin, kiu fakte suferas pri nekono kaj stulteco?
Vi ne estas malpli ofenda ol li.

Pensi, ke homoj kredas je dio pro nekono aŭ stulteco vere estas senbaza ideo. Multaj inteligentegaj homoj kredas je dio.

Zurück nach oben