Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

Dio ne ekzistas

kelle poolt cellus, 23. oktoober 2011

Postitused: 1577

Keel: Esperanto

Chainy (Näita profiili) 19. november 2011 0:43.38

horsto:Vi ne estas malpli ofenda ol li.
demando.gif!! Stranga komento.
horsto:
Pensi, ke homoj kredas je dio pro nekono aŭ stulteco vere estas senbaza ideo.
Nu, mi ĝojas ke vi almenaŭ samopinias kun mi pri tio.

Redakto: Eble en iuj kazoj homoj ja kredas je 'Dio' pro stulteco kaj nekono, sed estas maljuste aserti, kvazaŭ estas ĉiam tiel. Kiel vi horsto diris, ofte tre inteligentaj homoj kredas.

horsto (Näita profiili) 19. november 2011 1:04.26

Chainy:
horsto:Vi ne estas malpli ofenda ol li.
demando.gif!? Stranga komento.
Eble vi ne rimarkas tion, sed vi diris al kaha:
Chainy:Oni povus demandi sin, kiu fakte suferas pri nekono kaj stulteco
[/quote]Laŭ mia kompreno vi diras, ke li estas tia.

Chainy (Näita profiili) 19. november 2011 1:24.51

----

Hundies19 (Näita profiili) 19. november 2011 6:34.32

Mi ŝatus certiĝi. Mi estas etendita kredi ke grandevoluado kiu nepovas krei malsimplan vivon (Per nur ĝi mem). Mi penses 'ne'. Ĉeloj estas tro malsimpaj kaj iliaj organoj tro interdependa por hazarde estiĝi. Ankaŭ estas multaj ecoj kies pli fruaj formoj neestus doni ulton.

Dio aperas al kiu li elektas. La ideo ke Dio nebonas, estas bazita sur la fuŝpensado pri homnaturo. Homoj estas "bonaj" kiam aferoj okazas laŭ ilia bono. Tamen la agoj de homoj dum plejparte de historio montri ke homnaturo estas malbona. Se homnaturo estas 'krevaĵa' do niaj vidpunktoj pri bon' kaj malbon' estas ankaŭ krevaĵa.

La afero estas simple tio. La ideo ke ĉio kio ekzistas povas per scienco pruvita esti, estas ĝi mem nepruvenbla. Se estas spirita regno, ĝi neestus devoligita aperi al vi.

Teruraj morboj neestas forigita kaj la plej potenca civilizacio kreskita per nenio. Oni nepovas malkredi pri Dio kaj ankaŭ postulas ke aliaj personoj fari simile.

Jakovo (Näita profiili) 19. november 2011 7:22.35

Paulinho:Nun koncerne respondi al Jakovo:
Iu viro kaluminiis najbaron, kaj post pentis. Li petas konsilon de iu saĝo. Kiel ripari mian fiadon? La saĝo respondis. Unue vi devas trejni: Faru dek mil paperpecojn kaj dissemu en la urbo en ventega tago. Post vi devos ilin denove kolekti. ….
Neeble? Sed tio estas grandege pli facile ol ripari kalumnion...
Nu, mi vere ŝatus al vi doni eĉ pliajn argumentojn pri kial mi pensas ke patrijo teresa ne tiel estis bone kiel oni kutime pensas, eĉ kontraŭe ege malbona persono, sed ŝajnas al mi ke vi ne volas respondi pri argumentoj. Mi nur diru ke eĉ iama redaktoro de Lancet (famega medicina ĵurnalo) diris ke kion patrino teresa faras ne estas hospico sed ajna fuŝo.

Mi ja ne dubas ke patrino teresa ankaŭ faris bonon, sed pripensu la nunan seksumadskandalon de la eklezio: ankaŭ tiuj verŝajne iam faris bonajn agojn.

Mi eĉ volas kompari patrinon teresa kun tiuj mistraktintoj: Ja ŝi mistraktis la mortontojn ne sekse sed per doloro kiam ŝi rifuzis kontraŭdoloran medicinon por ke ili suferu kiel jesuo aŭ kiam ŝi eĉ forĵetis novajn matracojn samkiale aŭ banigis la suferantojn en malvarma akvo aŭ neniel hejtis la domon.

Estis ne sufiĉe da kuracisto (se eĉ unu?) do iuj misiistaj fratinoj sen medicina scioj devis pritrakti la malsanuloj el kiuj pro tio verŝajne multaj ne ricevis la necesajn kuracilojn aŭ eĉ ne estis sendintaj malsanulejen kvankam ili nur havis etan kuraceblan malsanon.

Kie ĉi tie vi povas vidi gefratan amon? Kial patrino teresa ekspansiis siajn agojn al la tuta mondo kiam ĉe la unua loko ankoraŭ mankis ĉio, kvankam ŝi rucevis tiom da donacita mono? Kial ŝi senskrupule akceptis monon de diktatoroj kiuj havis tiun monon nur pro mistrakto de iliaj popoloj? Mi pensas ke ŝi neniam vere celis helpi: Ŝi nur celis misii.

Nu, via lasta respondo estis nur ke ĉio ĉi estus "kalumnio" kaj longa metaforo pritrakto pri la malboneco de kalumniado. Laŭ mi, se vi diras ke mi kalumnius vi implicas ke mi mensogis. Vi do mem kalumniis min, ĉar mi neniam mensogis! Ankaŭ mi pensas ke la vero pri patrino teresa estas pli valora ol iluzio pri heroino, sed eble ankaŭ pri tio vi ne kunsentos.

antoniomoya (Näita profiili) 19. november 2011 7:35.25

Ni parolas kaj paroladas pri io, pri kio ni scias nenion.

Tiom kredantoj kiom ateistoj nur manifestas siajn proprajn personajn ideojn aŭ kredojn, sed faktefakte, ili scias nenion pri la vera Vero. Ĉiuj parolas pri supozoj, sed neniu el du grupoj povas alporti eĉ unu sola pruvo pri la ekzisto aŭ neekzisto de Dio.

Ni nur povas paroli ekde la materia vidpunkto, sed kion ni VERE scias pri aliaj eblaj nevideblaj realaĵoj? -Nenion. Do, tiu diskutado havas, miaopinie, nenian sencon.

Ateistoj, ĉi tie, nur parolas pri la Dio kiu ili havas siamense laŭ homaj konataj religioj. Sed neniam ili kapablis imagi alian neĉirkaŭpreneblan Senfinulon, kies ekzisto povus super-egi ilian plej granda imago.

Ni ĉiuj devus esti sinceraj, kaj rekoni ke ni diskutas nur pro la plezuro diskuti, sed ke fakte pri Dio ni povas serioze diri malmultege, preskaŭ nenion senca.

Niaj materiaj limoj malhelpas nin paroli sence kaj saĝe pri io kio super-egas nin.

Amike.

Jakovo (Näita profiili) 19. november 2011 7:55.31

Kara hundies! Miĥil kaj mi jam sufiĉe ofte rebatis tiun argumenton de "neredukebla amplekseco" (irreducable complexity) en ĉi tiu fadeno.

Tamen mi volas doni al vi ligilon al angla youtube video http://www.youtube.com/watch?nomobile=1&v=K_HV...
kiu bonege pritraktas la "bakterian flagelon".

La supozo de la hipotezo de neredukebla amplekseco ja diras ke la eroj el kiuj ampleksa bakteria maŝino kiel flagelo konsistas ne povus evoluiĝi ĉar ili ne havas funkcion. Kontraŭe la sciencistoj ja pruvis ke ĉiu ero ja havas funkcion en si mem! Pripensu ke tio estas la centrala argumento de kreismo.

Jakovo (Näita profiili) 19. november 2011 8:13.01

Kara antoniomoya!

Estas bezonata dikuti tion laŭlonge tiaj kredoj influas la publikan vivon. Kiu kredas je iu fantaziaĵo devas aŭ ĝin pruvi aŭ ĝin fari nur hejme aŭ ĝin ĉesi.

Mi kredas je la Fluganta-Spagetoj-Monstro (FSM) kaj pro tio mi deziras ke ĉiuj infanoj manĝu spagetojn ĉiutage en lernejo por ke ilin benu la FSM! okulumo.gif

Rigardu anglan videon pri la FSM:
http://www.youtube.com/watch?nomobile=1&v=g1jJ...

mihxil (Näita profiili) 19. november 2011 9:09.36

antoniomoya: Ĉiuj parolas pri supozoj, sed neniu el du grupoj povas alporti eĉ unu sola pruvo pri la ekzisto aŭ neekzisto de Dio.
Do bone, vi konfesas ke ekzistas neniu pruvo por la ekzisto de Dio. Do kial vi kredas pri li? Estas ne senchave, ĉar ĉiu eco de 'li' estas do pura spekulacio, ĉar ja ekzistas neniu pruvo. Temas do pri kompleta fantazio. Temas pri la kerno de la tuta diskuto. Ne necesas pruvoj por la neekzisto de Dio, samkiel ke ne necesas pruvoj por la neekzisto de la tekruĉo, la drako, koboldoj, unikornoj, aŭ la spagetomonstro. La defaŭlta, la 'nul'-hipotezo ĉiam estas ke aferoj, ke efikoj, ne ekzistas, kaj sen pruvoj pri la malo, tion ni akceptas. Tio estas ne pli ol ĉiutaga prudento, kaj la malakcepto de tiu principo, kion vi proponas, malfermus skatolon de Pandoro de aferoj kiujn ni ankaŭ povus akcepti.

antoniomoya: Sed neniam ili kapablis imagi alian neĉirkaŭpreneblan Senfinulon, kies ekzisto povus super-egi ilian plej granda imago.
Eĉ ne gravas. Supozu ke estas tiel, supozu ke vi povas imagi ion pli grandan ol ni povas. Tio ankoraŭ neniel pruvas ĝin.

antoniomoya:Ni ĉiuj devus esti sinceraj, kaj rekoni ke ni diskutas nur pro la plezuro diskuti, sed ke fakte pri Dio ni povas serioze diri malmultege, preskaŭ nenion senca.
Do, kial vi eĉ asertas ke li ekzistas? Evidente eĉ ne klaras pri kio entute temas. Ĉu vi pensas ke Dio kreis la unverson? Ĉu vi pensas ke li sendis sian filon, eh pardonu, sin mem, al ni por transpreni niajn pekojn? Se ne, kial vi nomas vin kristano, kaj se jes: ankaŭ pri dio pri kio ni supozu nure tiujn ĉi agojn ekzistas neniu ajn pruvo kaj ni simple falas al nia nul-hipotezo ke li ne ekzistas.

antoniomoya:Niaj materiaj limoj malhelpas nin paroli sence kaj saĝe pri io kio super-egas nin.
Kaj kio pensigas vin ke eĉ ekzistas 'materiaj limoj'? Kial ni supozu ke ekzistas aferoj pri kio ekzistas neniuj ajn indikoj.

mihxil (Näita profiili) 19. november 2011 10:42.23

Hundies19:Mi estas etendita kredi ke grandevoluado kiu nepovas krei malsimplan vivon (Per nur ĝi mem). Mi penses 'ne'.
Ke vi pensas tion ne estas grave. Mi pli fidas al homoj kiuj vere scias ion pri tio, kiuj vere studis la aferon. Mi celas do al biologiistoj.

Hundies19:La afero estas simple tio. La ideo ke ĉio kio ekzistas povas per scienco pruvita esti, estas ĝi mem nepruvenbla.
La afero ne estas simple tio, ĉar neniu ajn asertis tion.

Tagasi üles