目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Dio ne ekzistas

cellus,2011年10月23日の

メッセージ: 1577

言語: Esperanto

pdenisowski (プロフィールを表示) 2013年5月24日 22:16:49

Vilinilo:Personoj havas problemon por agnoski hazardon, nur edukitaj personoj lernas kiel venki siajn antaŭjuĝojn por pensi pli racie, kvankam eĉ multaj inteligentuloj rifuzas lerni tion.
"Vidu kiel inteligenta kaj edukita mi estas -- mi ne kredas je Dio!"

codesito (プロフィールを表示) 2013年5月24日 22:23:51

pdenisowski:
Vilinilo:Personoj havas problemon por agnoski hazardon, nur edukitaj personoj lernas kiel venki siajn antaŭjuĝojn por pensi pli racie, kvankam eĉ multaj inteligentuloj rifuzas lerni tion.
"Vidu kiel inteligenta kaj edukita mi estas -- mi ne kredas je Dio!"
Finfine vi rezignis! aleluyo! Bonvenon! Dankon al la ĉielo!

pdenisowski (プロフィールを表示) 2013年5月24日 22:34:49

Vilinilo:Mi scias ke homo havas denaskan menstendencon de trovi intencon eĉ tie, kie intenco ne ekzistas.
Kiel vi "scias" tion? Kie vi doktoriĝis? De kiu sciencaj esploradoj vi "scias" tion?

Estus pli ĝuste diri ke vi "kredas" tion, ĉu?

codesito (プロフィールを表示) 2013年5月24日 22:53:32

Mi pensas ke la teamo de la ne kredandoj en lernu estas tre respektemaj, la plendo pro iliaj atakoj estas viktimisma kaj senfundamenta.
Eble, la ne kredantoj, kaj speciale miĥil, estas pli religiaj ol la kredantoj, ĉar ili estas veramaj homoj, kiuj nur volas kompreni la realon, dum multaj kredantoj estas homoj kiuj blinde akceptis ne veraĵojn kiujn ili volas altrudi al la mondo.
Por la kristanoj la dubo estas peko, laŭ mi la dubo estas la esenco de religia homo.

mihxil (プロフィールを表示) 2013年5月24日 23:00:15

pdenisowski:
Vilinilo:Mi scias ke homo havas denaskan menstendencon de trovi intencon eĉ tie, kie intenco ne ekzistas.
Estus pli ĝuste diri ke vi "kredas" tion, ĉu?
Tio estas almenaŭ ĉe infanoj sufiĉe konata fenomeno. Serĉu ekz. je google scholar. Estas montrite ke infanoj emas vidi intencon preskaŭ ĉie, ankaŭ tie kie plenkreskuloj kutime ne vidas tion. Ekz. infano emus diri ke la celo de lago estas ke ĝi servu por la anasoj, ke tiuj ie povu flosi.

Estas do ne senbaze kredi ke io simila ankaŭ okazas ĉe religiaj plenkreskuloj, ili vidas intencon ankaŭ tie kie tiu verdire mankas.

mihxil (プロフィールを表示) 2013年5月24日 23:03:56

codesito:Eble, la ne kredantoj, kaj speciale miĥil, estas pli religiaj ol la kredantoj, ĉar ili estas veramaj homoj, kiuj nur volas kompreni la realon, dum multaj kredantoj estas homoj kiuj blinde akceptis ne veraĵojn kiujn ili volas altrudi al la mondo.
Por la kristanoj la dubo estas peko, laŭ mi la dubo estas la esenco de religia homo.
Vi parolus kvazaŭ 'religia' estus io bona. Mi ne vidus la vorton tiel. Esti religia estas la malo de esti verama, esti religia estas la malo de akcepti dubon kaj agnoski nescion.

codesito (プロフィールを表示) 2013年5月24日 23:38:38

mihxil:

Dependas kion ni komprenas kiel religia. Religio por mi estas kompreni kaj ami la naturon, ami la veron, la realon, dubi pri ĉio... kompreni la leĝojn de la universo, tiel ke ni povas kompreni nin mem.

mihxil (プロフィールを表示) 2013年5月25日 6:32:13

codesito:Dependas kion ni komprenas kiel religia.
Tion mi diris

codesito:Religio por mi estas kompreni kaj ami la naturon, ami la veron, la realon, dubi pri ĉio... kompreni la leĝojn de la universo, tiel ke ni povas kompreni nin mem.
Ĉiu povas kaj rajtas redifini vortojn laŭ propra plaĉo. Tio eĉ ŝajnas esti kutima afero en ĉi tiaj diskutoj. Mi tamen restas opinii ke tio malhelpas interkomprenon. Laŭ Revo 'religio' signifas:
ReVo: Ideologio kaj praktiko de rilatoj inter la homo kaj la transmondo, supernaturaj estuloj, vivo kaj morto, la bazaj valoroj kaj moroj:
Mi apenaŭ vidas rilaton kun via difino. Ne temas pri vertrovado, kaj la difino mem jam parolas pri 'transmondo' kaj 'supernaturaj estuloj'; aferoj pli malpli laŭdifine ne ekzistantaj (se ili trovus evidenton ili ja ne plu estus 'transmonda' aŭ 'supernaturaj' ), do estas preskaŭ la malo de veramo.

Mi rekomendas antaŭvidi miskomprenadon kiam oni uzas vorton laŭ ĝia signifo 'por si'.

lagtendisto (プロフィールを表示) 2013年5月25日 9:26:21

mihxil:Mi rekomendas antaŭvidi miskomprenadon kiam oni uzas vorton laŭ ĝia signifo 'por si'.
Ne grande gravas antaŭvidi miskomprenado. Plue taŭgas akzepti: Miskomprenado iam povas ekzisti. Pri tion. Plue gravas delikatsensa komunikadkulturo. Interkulture, vortoj tute ne reprezentas 'encementigaj, veraj signifoj'.

Sunjo (プロフィールを表示) 2013年5月25日 12:07:11

pdenisowski:
Kial nekredantoj tiel atakas kredantojn (aŭ religion mem)? Ĉu ne sufiĉas ne kredi, aŭ ĉu nekredantoj volas "nekredantigi" la homaron? Kiucele?
Religioj estas kontraŭbatalendaj kiam ili havas malbonan influon al la homaro (kaj al la kredantoj kaj al la nekredantoj).
Ekzemple en la okazo en kiu dungitoj de malsanulejo rifuzis helpon al ŝtuprita virino pro religiaj kialoj: http://europacivitano.wordpress.com/2013/01/27/kat.... Alia ekzemplo: ĉu malpermeso de diskriminacio povas esti diskriminacio? Se religianoj opinias ke jes, tiam mi opinias ke jam pro tio ilia religio estas malbona kaj fia http://www.intoleranceagainstchristians.eu/case/ov...

Ekzemploj pri malbona agado de religianoj en la nomo de la eklezio aŭ en la nomo de dio(j) abundas. Kaj ni ankaŭ ne forgesu la malbonan agadon de la eklezioj mem pri kio en la fadeno "la plej granda peko" ekzistas jam tre bona ekzemplo.

Al mi ne tre gravas ĉu iu kredas je Dio aŭ ne. Al mi gravas la konsekvencoj.

先頭にもどる