Suletud
Max. 500 sõnumeid.
Dio ne ekzistas
kelle poolt cellus, 23. oktoober 2011
Postitused: 1577
Keel: Esperanto
ghibulo (Näita profiili) 17. juuni 2013 9:19.46
mihxil:[/quote]Se arturvaladares interesiĝas aŭ neinteresiĝas pri poentaroj, tio ne gravas. Sed pri vi estas konata, ke vi apogas siajn opiniojn unue (eble eĉ nur? ) pri poentaroj, do arturvaladares diskutas logike per tion, kion vi preferas.arturvaladares: Sennombraj scientistoj studis la spiritismajn fenomenojn en ĝia komenco kaj deduktis pri ĝia vereco, tamen ili estis mokitaj de tiuj, kiuj efektive ne volis scii la veron,Se vi interesiĝas pri poentaroj, bonvolu unue paroli pri ghibulo...
arturvaladares (Näita profiili) 17. juuni 2013 11:31.08
Paulinho:Kuraĝega Arturvaladares. Mi ne akceptas la ideon deBone, mia amiko! La fakto, ke ni malsame pensas pri la spirita dimensio, ne kontraŭas al ni, ke ni estu amikoj kaj ke ni amike interŝanĝu ideojn. Tiu ĉi estas la problemo pri multaj da religioj en la mondo dum multaj jarcentoj: ekskluzivismo.
reenkarniĝo kaj nek komunikado kun la "mortintoj". Sed mi mirigas viajn viglajn argumentojn. Mi vidas la materion travideblan kaj, tra ĝi, la spiritan dimension de la vivo.
Elkore,
Artur.
arturvaladares (Näita profiili) 17. juuni 2013 11:49.53
AlfRoland:Parolante pri anima transmigro - pritraktu jenan eksemplon: Tuj antaŭ juna viro estos patro mortas lia avo. Imagu ke la naskonta infano ricevos la animon de la ĵus mortinta avo. Ĉu tiu viro do estos patro de sia propra avo??Saluton, kara amiko! Ofte, la generacioj sin alternigi ene saman familion, sed tio ĉi ne estas leĝo. Tamen, la tempon inter unu enkarniĝo al la proksima tre diversas, dependante de la evolua ŝtato de la Spirito.
"La ligiloj de familio neniel estas detruataj de la reenkarniĝo, kiel pensas iuj personoj; male, ili estas
fortigataj kaj restreĉataj; la kontraŭa principo ilin ja detruas.
La Spiritoj formas en la spaco grupojn aŭ familiojn, interplektitajn per amo, simpatio kaj simileco de inklinoj. Tiuj Spiritoj, feliĉaj esti kune, serĉas unuj aliajn; la enkarniĝo nur momente apartigas ilin, ĉar, reenirinte en la vagantecon, ili denove renkontas unuj aliajn, kiel amikoj, revenintaj post vojaĝo. Ofte ili eĉ akompanas unuj aliajn en sia enkarniĝo, kaj ĉi tie ili kolektiĝas en unu sama familio, aŭ en unu sama rondo, por la celo kune labori por sia reciproka progresado. Se unuj enkarniĝis kaj aliaj ne, ĉiuj tamen estas kunigitaj per la penso; la liberaj zorgas pri la malliberaj; la pli progresintaj klopodas, por progresigi la aliajn. Post ĉiu ekzistado ili ĉiuj faris paŝon sur la vojo de la perfektiĝo;
ju malpli alligitaj ili estas al la materio, des pli granda ilia reciproka amo ĝuste tial, ke dank’ al ĝia pli granda subtileco tiun amon jam ne konfuzas egoismo nek la nuboj de la pasioj. Tiel ili povas do trapasi senliman nombron da enkorpaj ekzistadoj sen ia ajn rompo de ilia reciproka amo.
Estu bone komprenate, ke ni parolas tie ĉi pri la reala amo, de animo al animo, la sola, kiu postvivas la detruadon de la korpo, ĉar la estuloj, alligitaj sur la tero nur per la sentumoj, havas nenian motivon, por serĉi unu la alian en la mondo de la Spiritoj. Daŭraj estas nur la spiritaj inklinoj; la karnaj inklinoj estingiĝas kun la kaŭzo, kiu ilin naskas; nu, tia kaŭzo ne ekzistas en la mondo de la Spiritoj, sed la animo ekzistas ĉiam. Koncerne la personojn, kuniĝintajn nur por ia intereso, tiuj vere nenio estas unu por la alia; la morto ilin disigas sur la tero kaj en la ĉielo." (La Evangelio laŭ Spiritismo, Cap. IV par. 18 - Allan Kardec)
arturvaladares (Näita profiili) 17. juuni 2013 12:22.43
mihxil:Pardonu mian malklerecon, sed mi ne komprenis la vorton 'ghibulo'. =/arturvaladares: Sennombraj scientistoj studis la spiritismajn fenomenojn en ĝia komenco kaj deduktis pri ĝia vereco, tamen ili estis mokitaj de tiuj, kiuj efektive ne volis scii la veron,Se vi interesiĝas pri poentaroj, bonvolu unue paroli pri ghibulo. Due, estas malsincere spekulacii, des pli se tiom ĝenerale, pri la kialo de tiu mokado. Probable ne temas pri nevolo scii la veron, probable temas pri tio ke spritismo simple estas iom stulta kaj tial mokinda.
Mi pensas ke eĉ tio, kion ne ŝajnas vera al ni, meritas respektinda traktado. Same pri tiuj, kiuj tion studas. Malakordi estas tre malsama ol moki.
Krome, la antaŭjuĝoj kontraŭas la individuon vidi la veron en tio, kion li senpripense malakceptis.
mihxil:Estas multaj da montroj! =) Pri kiel kaj pri kia, vi povos trovi ĉe La Libro de la Mediumoj aŭ ĉe la libro, kiun mi antaŭe citis: Here and Hereafter - Léon Denis.arturvaladares:Ĉi tie, en Brazilo, aferoj kiel reenkarniĝo kaj komunikado kun la "mortinto" estas tre vulgara kaj la interkomunikiĝo kun la spirita mondo estas konstanta.Mi simple neniam vidis konvinkan montron ke tia komunikĝo evektive okazas. Des malpli mi legis ion pri kiel tio povus eĉ okazi, pri kia estus la mekanismo.
mihxil:Kion mi volis diri kun tio estas ke, se la individuo ne estas inklina por reale serĉi la veron, nenio aŭ neniu povos montri tion al ĝi, ĉar ĝi plivolas resti kun sia propra vero. Tamen, oni ne devu pensi, ke mi kondenas la solidarecon. Kontraŭe, mi pensas ke ni ĉiuj devu, humile, serĉu la veron kaj ankaŭ helpi tiujn, kiuj estas vere inklina al tiu ĉi serĉado.arturvaladares:Tamen, la serĉado pri la vero kaj pri la respondoj estas persona. Ke Jesuo konduku vin en sia serĉado kaj ke Dio benu vin.La serĉado pri la vero ne estas persona. La serĉado pri la funkcio de la universo estas afero de scienco kaj do laŭdifine ne persona. Se oni serĉas nur 'persone' oni lasus sin trompi de fantazioj kaj haluciniĝoj.
Elkore,
Artur.
palaman (Näita profiili) 17. juuni 2013 16:48.17
Eĉ urbojn harmonigas bel'.
La fakto pruvas Dian veron:
Nin vidas Iu el ĉiel'
http://youtu.be/wL_r5GWAOaY
mihxil (Näita profiili) 17. juuni 2013 17:43.53
arturvaladares:sed mi ne komprenis la vorton "ghibulo". =/Estas la nomo de ulo partopreninta en ĉi-fadeno.
arturvaladares:Estas multaj da montroj! =) Pri kiel kaj pri kia, vi povos trovi ĉe La Libro de la Mediumoj aŭ ĉe la libro, kiun mi antaŭe citis: Here and Hereafter - Léon Denis.Se estus efektivaj montroj, tiam ekzistus tuta fako pri esploro de ĝia mekanismo. Kie ĝi estas?
arturvaladares:Kion mi volis diri kun tio estas ke, se la individuo ne estas inklina por reale serĉi la veron, nenio aŭ neniu povos montri tion al ĝi, ĉar ĝi plivolas resti kun sia propra vero.Komplete sensence. Ĉu vi volas sugesti ke tuta scienco nur 'volas resti kun sia propra vero'? Tio eble povus veri por kelkaj individuaj sciencistoj sed tio sendube ne veras por scienco mem. Se ekzistus kaj montreblus reenkarniĝo aŭ aliaj animelkorpiĝoj tiam tio estus tre interesa, kaj eterna famo atendas al oni se oni iom povas montri kiel tio eblus. Nur argumenti ke kvazaŭ ĉiu sciencisto estas nur konservema kaj volas 'resti kun sia propra vero' estas en miaj okuloj paranoja pensado de viktimemulo, kiu rifuzas kompreni kial liaj fantaziaĵoj ne trovas pli da rekono. Se tio estus via sola arugmento kial scienco tute ne estas konvinkita pri reenkarniĝo kaj similaj aferoj tiam tiu 'teorio' (ne vera teorio, nur svaga ideo) ke ekzistus reenkarniĝo estas kaj restas mokinda.
mihxil (Näita profiili) 17. juuni 2013 18:26.08
ghibulo:Se arturvaladares interesiĝas aŭ neinteresiĝas pri poentaroj, tio ne gravas. Sed pri vi estas konata, ke vi apogas siajn opiniojn unue (eble eĉ nur? ) pri poentaroj, do arturvaladares diskutas logike per tion, kion vi preferas.Se ni vere decidu la aferon per poentaroj li kompreneble tute malvenkus. Citi kelkajn nomojn el pasintaj jarcentoj ne multe ŝanĝas pri tio. Do, mi simple ne komprenas lian 'taktikon'. Ĝi ne ŝajnas esti tre lerta. Tion mi celis rimarkigi. En tiu starpunkto estas pli bona ideo emfazi kiel vi ke oni ne decidu laŭ tio.
arturvaladares (Näita profiili) 19. juuni 2013 16:09.29
mihxil:Se estus efektivaj montroj, tiam ekzistus tuta fako pri esploro de ĝia mekanismo. Kie ĝi estas?Saluton, kara amiko. Se la libroj ne sufiĉas kaj se vi volas koni per si mem, vi povas renkontiĝi kun spiritistoj kaj mediumoj en Nederlando.
La 12-a Nacia Spiritisma Renkonto okazos la 25-an de aŭgusto en Hago. (info@nrsp.nl - http://allankardec.startpagina.nl/)
Pardonu min, sed mi konas nur tiun ĉi spiritistan societon en Nederlando:
Zaandammerplein 50 - Buurtcentrum Horizon - Amsterdam
Hembrugstraat 156 - 2o andar, 1013 XC - Amsterdam
DE WONNE – Noorderhagen 25 - Enschede
Nieuwe Dijk 28 - 1693 NX Wervershoof - Hoorn
Buurthuis Het Plein, Catharina Beersmansstraat 78, 3025 EJ - Rotterdam
mihxil:Komplete sensence. Ĉu vi volas sugesti ke tuta scienco nur 'volas resti kun sia propra vero'? Tio eble povus veri por kelkaj individuaj sciencistoj sed tio sendube ne veras por scienco mem. Se ekzistus kaj montreblus reenkarniĝo aŭ aliaj animelkorpiĝoj tiam tio estus tre interesa, kaj eterna famo atendas al oni se oni iom povas montri kiel tio eblus. Nur argumenti ke kvazaŭ ĉiu sciencisto estas nur konservema kaj volas 'resti kun sia propra vero' estas en miaj okuloj paranoja pensado de viktimemulo, kiu rifuzas kompreni kial liaj fantaziaĵoj ne trovas pli da rekono. Se tio estus via sola arugmento kial scienco tute ne estas konvinkita pri reenkarniĝo kaj similaj aferoj tiam tiu 'teorio' (ne vera teorio, nur svaga ideo) ke ekzistus reenkarniĝo estas kaj restas mokinda.Bone, sed laŭ mi la respektinda traktado ankoraŭ estas kristana devo. Mi daŭras pensante, ke malkordi ne estas moki. Efektive, la devo de la scienco estas ĉiam serĉi la veron, sed bedaŭrinde tio ne estas la devo de ĉiuj scientistoj. Denove, kelkfoje la antaŭjuĝoj estas tiel fortaj, ke ili eĉ malfruigas (ne kontraŭas) la progreson. Vidu la historion de civilizo.
Tamen, ni ne devu ekigi senfinan konversacion pri tio. La vero estas sole unu, kaj nenio aŭ neniu povas kontraŭi ĝian progreson. Por ĉio estas determinita tempo, kaj estas tempo por ĉiu afero sub la ĉielo.
Sed, memoru tiujn ĉi nomojn: Allan Kardec, Léon Denis, Sir William Crookes, Alfred Russel Wallace, Sir Oliver Joseph Lodge, Frederic Myers, kaj ceteraj. La agnosko povas malfruigi, sed iam ĝi venos. =)
Elkore,
Artur.
arturvaladares (Näita profiili) 19. juuni 2013 17:56.44
palaman:De supre belaspektas teroBelaj versoj, amiko! =)
Eĉ urbojn harmonigas bel'.
La fakto pruvas Dian veron:
Nin vidas Iu el ĉiel'
arturvaladares (Näita profiili) 19. juuni 2013 19:07.57
DIA GLORO
Amo estas la lumo de la mondo,
Kiel Suno la Forto de la Tero.
Estas Reĝo la Amo en la rondo
De kreitoj vivantaj en etero.
Por ĉenitaj al kota materio
Lumo taŭgas nur plej materiala;
Ne pli bonan konsentus Bona Dio
Luman fonton de Sia regn’ astrala.
Vi bezonas de l’ Suno la helecon
Kaj la varmon, por vivo malsupera;
Sed la Grandaj ja havas mem lumecon,
Kian homo ne havas, ĉar mizera.
Tamen, homo, al Patro la rigardon
Ĉiam levu, en danko kaj fervoro;
De la gloro de l’ tag’ prikantu ardon,
Ero estas ĝi mem de l’ Dia Gloro!
M. SOLOVJEV
1/4/1947
Mediumo: Porto Carreiro Neto
Verko: Mediuma Poemaro
------------------------------
LEĜO
Ĉu vi pensas, ke ĉio sen celo
En la mondo iradus? Eraro!
Sur la mar’ sen kompaso kaj stelo?
En mallum’ iu vaga homaro?
Ĉu nenie ekzistus do leĝo,
De la sunoj ĝis eta l’ atomo,
Ĝenerala por sklavo kaj reĝo,
Tutegale por vermo kaj homo?
Tiu Leĝo al leĝoj supera,
Leĝo, kiun obeas ja ĉio,
Estas Amo, la Forto Mistera,
De l’ Kreinto, de l’ Patro, de Dio!
JOZEFO WASNIEWSKI
18/11/1960
Mediumo: Porto Carreiro Neto
Verko: Mediuma Poemaro