Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.
Dio ne ekzistas
von cellus, 23. Oktober 2011
Beiträge: 1577
Sprache: Esperanto
mihxil (Profil anzeigen) 23. Juni 2013 19:40:03
arturvaladares:Léon Denis prezentis al vi la respondon. La Spirito estas ĉio, la korpo estas nur instrumento.La korpo ne estas 'instrumento', ĝi estas rezulto de evoluado. Tion komprenu, tio simple estas nerifutebla fakto. Kaj reenkarniĝo, eĉ se ĝi ekzistus ne vere povus havi 'celon', ĉar se ĝi ekzistus, ĝi ankaŭ estu rezulto de evoluado. Kaj ne inverse.
Vi, kaj via spiritismo, nur prezentas rakonton, kaj parolas pri kiel bone estu. Tio ĉio diras nenion pri kio efektive estas. Vi parolas pri moralo, pri plibonigo, pri progresoj kaj tiaj aferoj. Ĉiuj tiuj tute ne koncernas al tio ĉu io estas efektive vera. Nenio diras ke tiuj aferoj entute ekzistu. La mondo ja povus malpliboniĝi, malprogresi kaj senmorali. Mi ne diras ke tiel estas, sed ja estus ebla. Ke io estus malprogreso tute ne estas argumento pri tio ĉu estas vera aŭ ne.
Kaj la efektivaj evidentaĵoj pri reenkarniĝo kiel ekzemple la laboro de Stevenson ne estas tre konsiderindaj. Multaj sciencistoj kritikis lian laboron kaj proponis aliajn klarigojn pri liaj 'trovoj'. Kial ni eksupozu tute novan fizikon kun novaj leĝoj ktp, ĉiuj de ni nekonataj, kiam tre banalaj klarigoj ankaŭ sufiĉus (kiel 'ŝanco', 'konfirmada biaso', 'trompo', ktp).
Notxor (Profil anzeigen) 23. Juni 2013 19:51:18
arturvaladares (Profil anzeigen) 27. Juni 2013 00:14:14
mihxil:La korpo ne estas 'instrumento', ĝi estas rezulto de evoluado. Tion komprenu, tio simple estas nerifutebla fakto. Kaj reenkarniĝo, eĉ se ĝi ekzistus ne vere povus havi 'celon', ĉar se ĝi ekzistus, ĝi ankaŭ estu rezulto de evoluado. Kaj ne inverse.Saluton, kara kunulo!
Vi, kaj via spiritismo, nur prezentas rakonton, kaj parolas pri kiel bone estu. Tio ĉio diras nenion pri kio efektive estas. Vi parolas pri moralo, pri plibonigo, pri progresoj kaj tiaj aferoj. Ĉiuj tiuj tute ne koncernas al tio ĉu io estas efektive vera. Nenio diras ke tiuj aferoj entute ekzistu. La mondo ja povus malpliboniĝi, malprogresi kaj senmorali. Mi ne diras ke tiel estas, sed ja estus ebla. Ke io estus malprogreso tute ne estas argumento pri tio ĉu estas vera aŭ ne.
Kaj la efektivaj evidentaĵoj pri reenkarniĝo kiel ekzemple la laboro de Stevenson ne estas tre konsiderindaj. Multaj sciencistoj kritikis lian laboron kaj proponis aliajn klarigojn pri liaj 'trovoj'. Kial ni eksupozu tute novan fizikon kun novaj leĝoj ktp, ĉiuj de ni nekonataj, kiam tre banalaj klarigoj ankaŭ sufiĉus (kiel 'ŝanco', 'konfirmada biaso', 'trompo', ktp).
Pardonu min pro la malfruo. Mi ne havis tempon por respondi dum lastaj tagoj.
La mediumeco estas ĉie, kaj ĉiuj povas konstati per si mem. Sed, se vi ne kredas je nenio el tio, nek volas konstati per si mem, mi tute respektas vin. Kiel mi antaŭe diris, mi venas nur giŝ tie. Nur la tempo povas doni al vi la respondojn, kiujn vi serĉas.
La vivo havas celon. La bono estas la vojo: "Amu vian proksimulon kiel vin mem".
Elkore, Artur.
arturvaladares (Profil anzeigen) 27. Juni 2013 00:38:41
Notxor:La spirito estas penso kaj sento, neŭrono kaj glando. La spirito estas nenio sen korpo, ne ekzistas kiel Dio.Ho!, mia kara kunulo! Ni estas multe pli ol simpla karno.
DUOPOJ
En tombo korpon vermoj forkonsumas,
Dum la spirito jam de ĝi libera;
Destinon sian ĉiu nun plenumas:
La unu – cindro, dua – bird’ aera.
Jen venas al l’ animo rememoroj
Pri tempo en lulil’ ĝis ĉerko fina:
Ĉirkaŭe de l’ unua ridis floroj,
Sur dua perlis larm’ el brust’ patrina.
Ekiras hom’ ankoraŭ unu fojon,
Trans ŝtipojn kaj trans ŝtonojn li batalas;
La korpo plendas: “Falos mi sur vojon!”,
Sed vera “mi” rediras: “Mi ne falas”.
Ho kiel amis li la vivon! Flamo
Al li la koron nutris plej interna;
Lin trafis ofte pikoj de malamo,
Sed li repagis ĝin per l’ Am’ eterna.
Lulil’ kaj tombo, karno kaj Spirito,
Duopoj, kiuj super Tero reĝas:
La polv’ al polvo, kaj en Infinito
Anim’ humila antaŭ Dio preĝas.
20/7/1961
A. DOMBROWSKI
Mediumo: Porto Carreiro Neto
Verko: Mediuma Poemaro
Elkore, Artur.
mihxil (Profil anzeigen) 27. Juni 2013 05:00:52
arturvaladares:La mediumeco estas ĉie, kaj ĉiuj povas konstati per si mem.Tute ne. Mi neniam ajn vidis ion kio kredinde estas 'mediumeca'.
arturvaladares:Sed, se vi ne kredas je nenio el tio, nek volas konstati per si mem,Ne temas pri malvolo, temas pri skeptiko sole. Ja mi volas ke mia mondobildo estu kohera, do mi ne facilanime akceptus ĉion.
arturvaladares:Nur la tempo povas doni al vi la respondojn, kiujn vi serĉas.Mi ne serĉas specifajn respondojn, kaj tempo donas nenion. Tio kio povas informi estas faktoj. Tempo ne koncernas.
Vi ĝis nun ne sukcesis iel kredindigi vian kredon, nur iom kalumnias ke mi ne bone rigardas, nur citas (malnovajn) librojn, kaj nur prezentas rakontojn, sen ajna indiko kial tiuj estu kredindaj, kaj kiuj do probable estas tute fantaziitaj.
arturvaladares (Profil anzeigen) 28. Juni 2013 15:50:56
mihxil:Vi ĝis nun ne sukcesis iel kredindigi vian kredon, nur iom kalumnias ke mi ne bone rigardas, nur citas (malnovajn) librojn, kaj nur prezentas rakontojn, sen ajna indiko kial tiuj estu kredindaj, kaj kiuj do probable estas tute fantaziitaj.Saluton, kara kunulo!
Mi neniel volis kalumnii vin. Se iu el miaj mesaĝoj iel ŝajnis tion, bonvolu pardoni min.
Kiel mi antaŭe diris, mi tute respektas vian opinion.
Elkore, Artur.
Tempodivalse (Profil anzeigen) 28. Juni 2013 17:38:35
Religio kaj spiriteco estu aferoj personaj, privataj. Oni esploru ilin por si mem kaj atingu onian propran veron. Eble aliulo trovos la saman konkludon; eble ne. Ne kritiku tiun, kiu ne konsentas al vi rilate ateismon aŭ religion, ĉar vi ne scias, kiaj estas liaj scio kaj travivaĵoj.
Ĉi tial ankaŭ ne indas klopodi konvinki aliulojn pri la vereco de oniaj propraj kredoj - aŭ manko da kredoj - ĉar ĉies mondrigardo kaj vivsperto estas fundamente malsimilaj. Tio ĉi ofte garantias, ke du malkonsentantaj personoj neniam pripensos serioze la vidpunktojn de l' alia.
Sunjo (Profil anzeigen) 28. Juni 2013 17:58:12
Tempodivalse:...Kion laŭ vi faru gepatroj? Ĉu ili rajtu instrui al siaj infanoj la propran kredon? Ĉu ili rajtu decidi ke iliaj infanoj devas travivi religiajn ritojn jam antaŭ tiuj infanoj kapablas mem decidi (precipe se temas pri neriparebla operacio)?
Religio kaj spiriteco estu aferoj personaj, privataj. Oni esploru ilin por si mem kaj atingu onian propran veron. Eble aliulo trovos la saman konkludon; eble ne. ...
Ĉi tial ankaŭ ne indas klopodi konvinki aliulojn pri la vereco de oniaj propraj kredoj - aŭ manko da kredoj -...
arturvaladares (Profil anzeigen) 28. Juni 2013 19:02:38
Tempodivalse:La ekzisto de Dio ne povas esti pruvata objektive (se objektiveco ja ekzistas entute - tion mi dubas). Se oni serĉas sciencan respondon al la demando, oni ĝin ne trovos, ĉar scienco ne taŭgas por multo: ekz., etikaj demandoj, aŭ la signifo de vivo, ktp. Estas tiel sensence diri ke Dio nepre ne ekzistas pro manko da scienca atesto, kiel diri ke moraloj ne ekzistas pro manko da tia atesto.Saluton, kara kunulo!
Religio kaj spiriteco estu aferoj personaj, privataj. Oni esploru ilin por si mem kaj atingu onian propran veron. Eble aliulo trovos la saman konkludon; eble ne. Ne kritiku tiu, kiu ne konsentas al vi rilate ateismon aŭ religion, ĉar vi ne scias, kiaj estas liaj scio kaj travivaĵoj.
Ĉi tial ankaŭ ne indas klopodi konvinki aliulojn pri la vereco de oniaj propraj kredoj - aŭ manko da kredoj - ĉar ĉies mondrigardo kaj vivsperto estas fundamente malsimilaj. Tio ĉi ofte garantias, ke du malkonsentantaj personoj neniam pripensos serioze la vidpunktojn de l' alia.
Se ne ekzistus mediumecon, efketive ni ne povus aserti nenion pri la spirita vivo. Sed, ĝi ekzistas, ĝi povas esti studita kaj eĉ estis multaj da grandaj scientistoj, kiuj ĝin studis kaj konkludis pri ĝia vereco. Efektive, kiel povus sciencon, kiu ne agnoskas nenion ekster la materio, studi pri tio, kio estas trans la materio? Se la scienco konsideras, ke nenio ekzistas krom la materio kiel fundamenta premiso, ĉio tio, kio proponas ion krom la materio estos senpripense forpuŝita. "Ni ne kredas je tio, do ni ne perdos nian tempon kun tio." La mediumeco estas la ŝlosilo, sed ĝi ankoraŭ estas forpuŝita de multaj pro la antaŭjuĝoj. Kiam ni spiritistoj parolas pri tiuj aferoj, ne estas por konverti neniun al la Spiritismo, nek estas afero pri religio. Do, kial ni spiritistoj parolas pri tiuj aferoj? Mi respondas kun demando. Ĉu tiuj, kiuj ne kredas je nenio el tio, jam pripensis pri ĉiujn la konsekvencojn por la homaro, se tiuj aferoj estas ja vera?
Elkore kaj tutrespekte, Artur.
x1004 (Profil anzeigen) 28. Juni 2013 19:03:23