Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

Dio ne ekzistas

od cellus, 23 października 2011

Wpisy: 1577

Język: Esperanto

Tempodivalse (Pokaż profil) 28 czerwca 2013, 19:51:55

x1004:Se la dio ekzistas, kial oni dubas pri lia ekzistado? Por mi tio estas evidentaĵo pri lia malekzistado. Pri la ekzistado de la Suno neniu dubas, ĉar ĝi simple ekzistas. Same devus esti pri la dio. Sed tiel ne estas, do la dio ne ekzistas.
Ekzistas multo, kies ekzistadon ni ne kapablos pruvi, sed kio ne estas ĝenerale dubata.

Ekzemple: mi divenus, ke la plejparto de homoj kredas ke ili havas, almenaŭ ĉe ioma grado, liberan volon. Mi decidas sidi antaŭ komputilo nun laŭŝajne ĉar mi intencas nun alsendi tiun ĉi mesaĝon reten. Sed oni povas racie argumenti, ke ĉiujn miajn dezirojn kaŭzas neŭrologiaj procesoj en mia cerbo kaj ties interago kun la ĉirkaŭa mondo. Sekve mi ne povas ion ajn ŝanĝi; mi nur ricevas iluzion de povo.

Kelkaj filozofiistoj eĉ konstas, ke la pozicio de molekuloj en la Praeksplodo de la universo determinis la finfinan faton de ĉiu materia ero (kune kun ni!). Tia ĉi opinio, nomita "determinismo", neniam estis refutita malgraŭ la kunnaskita homa sento, ke ni ĉiuj entenas liberan volon. Do, la fakto, ke oni ne vidas aŭ alie sentas ion, ne signifas, ke tio nepre ne povas ekzisti.

mihxil (Pokaż profil) 28 czerwca 2013, 20:08:16

arturvaladares:Sed, ĝi ekzistas, ĝi povas esti studita kaj eĉ estis multaj da grandaj scientistoj, kiuj ĝin studis kaj konkludis pri ĝia vereco.
Jen la resumo de vikipedio:
http://en.wikipedia.org/wiki/Mediumship:
Investigations during this period revealed widespread fraud—with some practitioners employing techniques used by stage magicians—and the practice started to lose credibility.[3][4] The practice still continues to this day, and high profile fraud has been uncovered as recently as the 2000s.[5]

In recent years, scientific research has been undertaken to ascertain the validity of claims of mediumship. In an experiment undertaken by the British Psychological Society, the conclusion was that the test subjects demonstrated no mediumistic ability. Other experiments which have seemingly found evidence of paranormal activity have been criticized for not establishing thorough test conditions.
Vi simple estas malprava. Mediumeco havas neniun ajn seriozan statuson en scienco. Oni kutime konkludas ke temas pri fraŭdo, aŭ se ne, tiam do la eksperimento mem estas dubinda.

arturvaladares:"Ni ne kredas je tio, do ni ne perdos nian tempon kun tio."
Tio estas sufiĉe paranoja. Scienco ne povas montri ke via ĉevaleto estas vera, do vi eksupozas ke sciencistoj simple ne volas montri. Dogmo je ĝia pinto.

Xristofo (Pokaż profil) 29 czerwca 2013, 03:42:28

Dio estas tute pli granda ol ekzistado, Dio ne nur ekzistas kiel objekto en la universo.

mihxil (Pokaż profil) 29 czerwca 2013, 06:39:22

Xristofo:Dio estas tute pli granda ol ekzistado, Dio ne nur ekzistas kiel objekto en la universo.
Kiel vi eksciis tion?

x1004 (Pokaż profil) 29 czerwca 2013, 08:39:02

Xristofo:Dio estas tute pli granda ol ekzistado, Dio ne nur ekzistas kiel objekto en la universo.
Do kie li diable ekzistas? Montru la lokon. Mi ankaŭ povas diri: Zeŭso la Dio ekzistas, ni nur ne scias kie. Pruvu ke mi eraras.

Dikredanto kaj sciencisto ambaŭ serĉas nigran katon en nigra ĉambro, kie entute la kato ne estas, sed la dikredanto ĝin tie trovas. Tio estas la diferenco inter dikredoj kaj la scienco.

Ĉiuj tiuj sanktaj libroj estas nur mensogoj kaj fabeloj por tiuj, kiuj ne volas aŭ jam ne povas memstare pensi.

Belmiro (Pokaż profil) 29 czerwca 2013, 15:07:46

x1004: Pri la ekzistado de la Suno neniu dubas, ĉar ĝi simple ekzistas. Same devus esti pri la dio. Sed tiel ne estas, do la dio ne ekzistas.
Vi pravas!

Ankaŭ neŭtrinoj ne ekzistas. Nur iuj kun specialaj kvalitoj tion asertas.

Fakte, oni ne bezonas kredi je tio kiun oni vidas sed bezonatas SCII kion oni vidas.

x1004 (Pokaż profil) 29 czerwca 2013, 16:16:51

Belmiro:
x1004: Pri la ekzistado de la Suno neniu dubas, ĉar ĝi simple ekzistas. Same devus esti pri la dio. Sed tiel ne estas, do la dio ne ekzistas.
Vi pravas!

Ankaŭ neŭtrinoj ne ekzistas. Nur iuj kun specialaj kvalitoj tion asertas.

Fakte, oni ne bezonas kredi je tio kiun oni vidas sed bezonatas SCII kion oni vidas.
Do donu al mi ilon per kiu mi povas spekti la dion, tiam mi diros, ke li ekzistas. Ĝis tiam li ne ekzistas. Kaj ĉu pri neŭtronoj oni komencis prediki jam en antikvaj tempoj? Kial la scienculuj serĉis ilin? Kial ili estis bezonaj? Respondu al tiuj ĉi demandoj. Kaj ne miksu fabelojn kaj antaŭjugojn kun la scienca scio de la homaro.

Paulinho (Pokaż profil) 29 czerwca 2013, 20:13:09

Al mi ĉiam ŝajnas kurioza la sinteno de tiuj kiuj opinias ke nur la eksperimentaj sciencoj produkti veron.
1) La aserto: "Nur eksperimenta scienco produktas veron” ne estas eksperimenta aŭ scienca, estas filozofia.
2) La eksperimenta scienco aperis nur en moderneco. Do kiuj elpensis ilin ne havis la ilon de la eksperimentaj sciencoj, por konstrui ilin. Tial, por ĉi por ĉi tiu rezonado ili estas ĉiuj falsaj.
3) Denove: La eksperimenta scienco aperis nur en eŭropaj moderneco. Ni vere povas diri ke la romanoj, grekoj, galoj, araboj, judoj, ĉinoj, japanoj, baratanoj, indiĝenoj, neniu sciis ion pri io?

Belmiro (Pokaż profil) 29 czerwca 2013, 21:15:16

x1004:
Belmiro:
x1004: Pri la ekzistado de la Suno neniu dubas, ĉar ĝi simple ekzistas. Same devus esti pri la dio. Sed tiel ne estas, do la dio ne ekzistas.
Vi pravas!

Ankaŭ neŭtrinoj ne ekzistas. Nur iuj kun specialaj kvalitoj tion asertas.

Fakte, oni ne bezonas kredi je tio kiun oni vidas sed bezonatas SCII kion oni vidas.
Do donu al mi ilon per kiu mi povas spekti la dion, tiam mi diros, ke li ekzistas. Ĝis tiam li ne ekzistas. Kaj ĉu pri neŭtronoj oni komencis prediki jam en antikvaj tempoj? Kial la scienculuj serĉis ilin? Kial ili estis bezonaj? Respondu al tiuj ĉi demandoj. Kaj ne miksu fabelojn kaj antaŭjugojn kun la scienca scio de la homaro.
Ilon, mi ne povas doni al vi! Tio estus tro facile, ĉu ne?

Pri neŭtrinoj… nu…, ili ekzistas ekde multe antaŭ oni komencis imagi ilin kaj poste serĉi ilin.

Ho! sed mi ne estas fakulo kaj pri scienco kaj pri religio. Bedaŭrinde!

x1004 (Pokaż profil) 30 czerwca 2013, 07:30:58

Paulinho:Al mi ĉiam ŝajnas kurioza la sinteno de tiuj kiuj opinias ke nur la eksperimentaj sciencoj produkti veron.
1) La aserto: "Nur eksperimenta scienco produktas veron” ne estas eksperimenta aŭ scienca, estas filozofia.
2) La eksperimenta scienco aperis nur en moderneco. Do kiuj elpensis ilin ne havis la ilon de la eksperimentaj sciencoj, por konstrui ilin. Tial, por ĉi por ĉi tiu rezonado ili estas ĉiuj falsaj.
3) Denove: La eksperimenta scienco aperis nur en eŭropaj moderneco. Ni vere povas diri ke la romanoj, grekoj, galoj, araboj, judoj, ĉinoj, japanoj, baratanoj, indiĝenoj, neniu sciis ion pri io?
Sensencaĵoj.

En scienco ne temas pri la vero, sed pri konformo al la realo. Neniu sciencisto diras, ke tiu aŭ alia teorio estas la sola kaj unika vero, nur ke ĝi kongruas kun la realeco kaj oni povas pruvi tion eksperimente. Tiel ĝi estas bona laŭ la ĝis nun posedata scio. Sed iam povas okazi, ke novaj faktoj ne konformas al la teorio. Tiam la scienculoj elpensas ion novan, pli taŭgan. Tiel nia scio pligrandiĝas. Kun religio tiu ĉi proceso ne estas ebla, ĉar la religio ne toleras novaĵojn kaj deflankiĝojn. Pensu pri la grandaj sciencistoj, kiuj estis mortigitaj aŭ persekutitaj pro ilia sciemo pri la naturo (Ĝiordano Bruno, Galileo, Koperniko).

Wróć do góry