Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa
Dio ne ekzistas
viết bởi cellus, Ngày 23 tháng 10 năm 2011
Tin nhắn: 1577
Nội dung: Esperanto
arturvaladares (Xem thông tin cá nhân) 13:27:02 Ngày 30 tháng 6 năm 2013
mihxil:Jen la resumo de vikipedio:Efektive, se vi, kiel serĉanto de la vero, sin limigas nur al tiaj fontoj kiel bazo por studi, do kompreneble vi nenion trovos.
mihxil:Vi simple estas malprava. Mediumeco havas neniun ajn seriozan statuson en scienco. Oni kutime konkludas ke temas pri fraŭdo, aŭ se ne, tiam do la eksperimento mem estas dubinda.Tiel ekzistas fraŭdojn je la scienco, kiel ankaŭ ekzistas je la mediumeco. Tio ĉi estas sekvo el la malesto de moralaj valoroj de iuj homoj. Kompreneble, juĝi la tuton per la parto ne estas saĝe. La prudenta homo povas ĉiam disigi la tritikon disde la lolo.
mihxil:Tio estas sufiĉe paranoja. Scienco ne povas montri ke via ĉevaleto estas vera, do vi eksupozas ke sciencistoj simple ne volas montri. Dogmo je ĝia pinto.Ne estas paranoja, sole konstatado. Mi ankaŭ estas scientisto, enigita ĉe la scienca medio. Vi akuzas min pri dogmo, sed mi, malsame multaj da senvalorigantoj de la mediumeco, studas kaj la sciencon kaj la mediumecon, ne sole unun flankon. Mi ne juĝas ion, se mi ne tion konas. Mi ne juĝas ion, per la opinioj de aliaj. Mi ne juĝas ion, konsiderante sole unun vidpunkton. Ĉe kiu flanko estas la dogmo?
Kiel ni jam multe vidis dum la historio de la civilizacio, la plejmulto el la militantoj kontraŭ novaj ideoj nur valorigas kaj ripetas la opinion de tiuj, kiuj konsentas kun iliaj antaŭformitaj pensoj, sen eĉ propre studi la ideojn. Einstein mem, intense atakis kaj rifuzis la kvantuman fizikon en ĝia komenco, tamen nuntempe tie estas ĝi, pli kaj pli disvolviĝante. Estas raraj tiuj, kiuj estas vere pretaj kaj malfermitaj por ŝanĝi siajn proprajn konceptojn, valorigante, antaŭ ĉio, la veron. Feliĉe, ekzistas tiajn scientistojn kaj pensulojn.
Kiam William Crookes defendis la verecon de la mediumaj fenomenoj, la unua sinteno de la scienca komunumo, pro ĝiaj antaŭformitaj konceptoj pri la Spiritismo, estis proponi la nuligon de lia membreco al la Reĝa Socio.
Iam diris Ian Stevenson: "Se la herezuloj povus esti dumvive brulitaj en la nunaj tagoj, la scientistoj - posteuloj de la teologoj, kiuj brulis iun ajn, kiu negis la ekzistadon de la animoj en la XVI jarcento - nuntempe brulus tiujn, kiuj asertas, ke ili ekzistas." Bedaŭrinde, tiu estas la bildo de la sciencia medio ĉe granda parto de la mondo.
Paco estu kun vi.
Elkore, Artur.
codesito (Xem thông tin cá nhân) 13:49:40 Ngày 30 tháng 6 năm 2013
arturvaladares (Xem thông tin cá nhân) 13:59:16 Ngày 30 tháng 6 năm 2013
codesito:Religiaj fanatikuloj estas grava danĝero por la mondo, ni vidas nun kiel la fanatikaj religiaj registaroj de saudi arabio, turkio, egiptio, israelo kaj okcidentaj landoj estas detruantaj ĉiujn islamajn landojn kiuj ne fanatikas religie: irakon, sirion, libion, libanon,ktp. ili ŝajne reduktos tiujn kaj aliajn landojn al cendroj por kontentigi sian sangosojfan dion.Efektive, ĉiuj ajn specoj de fanatismo estas danĝera.
Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 00:11:43 Ngày 01 tháng 7 năm 2013
x1004: En scienco ne temas pri la vero, sed pri konformo al la realo.Bone! Tomaso de Aquino jam diris en la XIII jarcento:
"Veritas esta quaedam adaequatio rei et intellectus".
Tradukite
Vero estas ia KONFORMO de la inteligento al la realo.
Tio ankoraŭ estas filozofio. Si oni trovas tian konformon nur en scienco tiam tio estus malvera aserto.
Pri persekutaĵo oni ne dikutas. Giordano Bruno rajtis paroli kaj lian rajton ne estis respektita.
Galileo kaj Koperniko estas alia historio. Ambaŭ estis ankaŭ katolikoluloj. (Koperniko inkluzive estis kononiko). Tio estis ena batalo.....
XianM (Xem thông tin cá nhân) 01:42:23 Ngày 01 tháng 7 năm 2013
Sed oni povas kredi kion ajn li aŭ ŝi volas kredi,
Krom se la kredo lezas iun.
Stefano888 (Xem thông tin cá nhân) 01:56:17 Ngày 01 tháng 7 năm 2013
oxymor:Mi tute ne kredas je Dio.Kompreneble, ni danku al suno por la tero, sur kiu ni loĝas kaj ni danku al tero por produkti vivantajn plantojn, bestojn, kaj homojn. Ni ne bezonas kompletan fosilian kronikon scii ke ni estas la produkto de biologia evolucio. Simioj naskas homidojn ĉiutage. Iru al bestĝardeno kaj vi vidos. Terpomplantoj ankaŭ produktas rozojn. Iru al terpomfarmo kaj vi vidos. Portu mikroskopon en karbminejon kaj vi vidos ke organika materio evoluas de neorganika materio. Tio ĉi okazas ĉiutage. Virusoj kaj bakterioj produktiĝis de la karbo, kiel ĝi interagas kun la aero kaj la subtera akvo. Vivantaĵoj venas de nevivantaĵoj sen la helpo de dio. Personoj bezonas vidi la veron!
Mi povas tamen respondi kion mi pensus, se mi erarus, se iu Dio ekzistus. Mi pensas ke se iu Dio ekzistus, kaj devigus la homojn preĝi al li. Se li kreis homojn laŭ sia maniero kaj poste sendadas kelkaj el ili al infero pro malbona agado. Se la homoj devas nepre, ĉiam, fari tion, kion li decidas, tiam ni homoj tute ne plu estas liberaj, do mi ankaŭ tute ne komprenas kial ni taksu lin bona...por mi li estus pli danĝera ol la plej pova diktatoro.
Feliĉe, mi pensas kaj mi ĝojas ke ni ne sekvas aliajn leĝojn ol tiujn de la naturo...kaj mem respondecas pri niaj agadoj
Vorto pri la Biblio nun. Se vi neniam legas tiun libron de mitoj kaj neniam studas detale ĝin por lerni ĝian mesaĝon, vi neniam scias kial ĝi estas tiel grava. Ĝi ne estas libro pri scienco. Ĝi estas sankta (religia) literaturo. Ĝi devas interpretiĝi tiel por prave kompreni ĝin.
x1004 (Xem thông tin cá nhân) 06:22:43 Ngày 01 tháng 7 năm 2013
Paulinho:Estas nur unu problemo: ĉu ni homoj povas atingi la universalan veron? La religiuloj kredas, ke la vero estas tio, kion ili legas en sanktaj libroj, kion predikas al ili la profetoj aŭ kion rivelas al ili ilia dio. Nenio alia povas ekzisti, ĉar la sankta vero estas finfina, ververa kaj tute neŝanĝebla. Ili havas dogmojn. Scienculoj agas alimaniere. Ili alproksimiĝas al tiu ĉi universala vero per teorioj kaj eksperimentado. Neniu teorio estas konsiderata kiel finfina vero - nur kiel provizora modelo de la realo. De tempo al tempo okazas turnopunktoj en la scienco, kiuj entute ne estas eblaj en religioj. Oni jam havis la Ptolemean sistemon, la Neŭtonan sistemon. Nun oni havas la Ejnŝtejnan teorion de relativeco. Ĉu la lasta estas la universala vero? Neniu scias. Ĝi bone priskribas la realon, sed ne ĉio povas esti klarigata de ĝi. Ekzistas multaj malkonformaĵoj kaj nekonatoj. Tial la scienculoj eksperimentas kaj eksperimentas - la religiuloj nur preĝas kaj preĝas. La du sistemoj entute ne estas la samaj.x1004: En scienco ne temas pri la vero, sed pri konformo al la realo.Bone! Tomaso de Aquino jam diris en la XIII jarcento:
"Veritas esta quaedam adaequatio rei et intellectus".
Tradukite
Vero estas ia KONFORMO de la inteligento al la realo.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 07:18:49 Ngày 01 tháng 7 năm 2013
arturvaladares: Efektive, se vi, kiel serĉanto de la vero, sin limigas nur al tiaj fontoj kiel bazo por studi, do kompreneble vi nenion trovos.Vikipedio ne mem estas fonto, ĝi estas resumo pri tio kion diras fontoj. Sed vi do dubas la kvaliton de vikipedio? Paranojo, kiel mi diris.
arturvaladares: Tiel ekzistas fraŭdojn je la scienco, kiel ankaŭ ekzistas je la mediumeco.Tio estas insulto al scienco. Sendube ekzistas foje fraŭdo en scienco sed tio estas skale neniel ajn komparebla kun la mediumeco, kiu estas komplete plenŝtopita de fraŭdo.
arturvaladares:Mi ankaŭ estas scientisto, enigita ĉe la scienca medio.Do, kiujn paŝojn vi faris por malkovri la mekanismon de mediumeco?
arturvaladares:la plejmulto el la militantoj kontraŭ novaj ideojKiel precize estas mediumeco 'nova ideo'? Vi citas nur librojn kaj personojn el praaj epokoj.
Novaj ideoj en scienco kiuj trovis multan reziston kiel ekzemple kelkaj interpretoj de kvantummekaniko, kiel la teorio de kontinenta drivo, trovis pli rapide rekonon. Ne estas tiel kun mediumeco. Ĝi ŝajne eĉ malpli kaj malpli da rekono renkontas en scienco, konsiderante la fakton ke vi nur sukcesas nomi sciencistojn el la 19a jarcento.
Stefano888 (Xem thông tin cá nhân) 23:57:39 Ngày 01 tháng 7 năm 2013
x1004:Religio estas pri la kialo(j), por kiu(j) ni estas ĉi tie. Religio ne estas scienco. Scienco provas klarigi kiel ni ekekzistis. Scienco ne provas klarigi kial ni ekzistas. Religio diras al ni kiel ni devus vivi. Scienco ne faras tion. Ĝi efektive ne gravas al mi ĉu la unuaj du ĉapitroj de la Biblio estas historie veraj. Mi studis literaturon ĉe universitato. Tio estas kial mi diras tion. La mesaĝo, kiun tiuj du ĉapitroj instruas, estas tio, kio estas plej grava, miaopinie.Paulinho:Estas nur unu problemo: ĉu ni homoj povas atingi la universalan veron? La religiuloj kredas, ke la vero estas tio, kion ili legas en sanktaj libroj, kion predikas al ili la profetoj aŭ kion rivelas al ili ilia dio. Nenio alia povas ekzisti, ĉar la sankta vero estas finfina, ververa kaj tute neŝanĝebla. Ili havas dogmojn. Scienculoj agas alimaniere. Ili alproksimiĝas al tiu ĉi universala vero per teorioj kaj eksperimentado. Neniu teorio estas konsiderata kiel finfina vero - nur kiel provizora modelo de la realo. De tempo al tempo okazas turnopunktoj en la scienco, kiuj entute ne estas eblaj en religioj. Oni jam havis la Ptolemean sistemon, la Neŭtonan sistemon. Nun oni havas la Ejnŝtejnan teorion de relativeco. Ĉu la lasta estas la universala vero? Neniu scias. Ĝi bone priskribas la realon, sed ne ĉio povas esti klarigata de ĝi. Ekzistas multaj malkonformaĵoj kaj nekonatoj. Tial la scienculoj eksperimentas kaj eksperimentas - la religiuloj nur preĝas kaj preĝas. La du sistemoj entute ne estas la samaj.x1004: En scienco ne temas pri la vero, sed pri konformo al la realo.Bone! Tomaso de Aquino jam diris en la XIII jarcento:
"Veritas esta quaedam adaequatio rei et intellectus".
Tradukite
Vero estas ia KONFORMO de la inteligento al la realo.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 05:45:37 Ngày 02 tháng 7 năm 2013
Stefano888:Religio diras al ni kiel ni devus vivi. Scienco ne faras tion. Ĝi efektive ne gravas al mi ĉu la unuaj du ĉapitroj de la Biblio estas historie veraj. Mi studis literaturon ĉe universitato. Tio estas kial mi diras tion. La mesaĝo, kiun tiuj du ĉapitroj instruas, estas tio, kio estas plej grava, miaopinie.Ŝajnas al mi ke la mesaĝo de la unuaj du ĉapitroj de la biblio tute ne estas tiom inda kaj moralplena. Eterna puno ankaŭ de posteuloj pro manĝo de pomo (kio estas justa pri tio?). Iom rasisma ekzisto de 'elektita' popolo. Facilanima amasmurdo de la tuta mondo, inkluzive de ĉiuj bestoj. Preteco oferi sian propran filon ĉar iu haluciniiĝo petis (se okazus nuntempe, la ulo estus prave deklarita freneza kaj netaŭga eduki infanojn). Ktp. Oni povus diri ke la libroj estas literature interesaj, sed ĉu la enhavo estas interesa aŭ iel helpus nin kompreni kial ni vivas, tion mi forte dubas. Almenaŭ ja okulfrapas la ekstrema krueleco.