Al la enhavo

Demandetoj (question tags)

de Hyperboreus, 2011-novembro-15

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-15 14:04:03

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-15 16:19:09

Mi dirus (aŭ) ĉu ja?.

Chainy (Montri la profilon) 2011-novembro-15 17:40:29

Hyperboreus:Kiel vi tradukus jenan frazon?

Bitte, Ihr werdet Karl doch nichts sagen, oder?
Please, you won't say a word to Charles, will you?[/b]?
Do, vi petas, ke iu ne diru ion ajn al Karlo, ĉu ne?

Kial ne diri tion tiel:

"Bonvolu ne diri ion [ajn] al Karlo, bone?"

Chainy (Montri la profilon) 2011-novembro-15 17:47:05

Sed, se vi nepre volas uzi formon similan al "...,oder?" aŭ "...,will you?" ktp, tiam estas interesa tio, kion skribas PAG ĉi-teme (p. 289):

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-15 17:56:20

Chainy:Sed, se vi nepre volas uzi formon similan al "...,oder?" aŭ "...,will you?" ktp, tiam estas interesa tio, kion skribas PAG ĉi-teme (p. 289):
Dankon por via referenco al la PAG.

Do, mi povus diri:

Mi petas, vi ne diros ion al Karlo, ĉu?

sudanglo (Montri la profilon) 2011-novembro-15 18:43:52

Mi petas, vi ne diros ion al Karlo, ĉu?
Jes, sed en Esperanto oni estas multe malpli limigita al fiksaj formuloj ol en la naciaj lingvoj.

Do vi povas diri ion ajn, kio portas la saman signifon.

En la angla frazo la 'will you' ne tiom funkcias por akiri la konsenton de la alparolato kiom emfazi la peton.

Eble mi tradukus la frazon en Esperanto per imperativo (ne indikativo). Nepre, ne menciu la aferon al Karlo, mi petas.

Sed se gravas la konsento, tiam eble - Vi ne diros ion pri tio al Karlo, promesite?

Reen al la supro