前往目錄

Demandetoj (question tags)

貼文者: Hyperboreus, 2011年11月15日

訊息: 6

語言: Esperanto

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年11月15日下午2:04:03

Forigite

darkweasel (顯示個人資料) 2011年11月15日下午4:19:09

Mi dirus (aŭ) ĉu ja?.

Chainy (顯示個人資料) 2011年11月15日下午5:40:29

Hyperboreus:Kiel vi tradukus jenan frazon?

Bitte, Ihr werdet Karl doch nichts sagen, oder?
Please, you won't say a word to Charles, will you?[/b]?
Do, vi petas, ke iu ne diru ion ajn al Karlo, ĉu ne?

Kial ne diri tion tiel:

"Bonvolu ne diri ion [ajn] al Karlo, bone?"

Chainy (顯示個人資料) 2011年11月15日下午5:47:05

Sed, se vi nepre volas uzi formon similan al "...,oder?" aŭ "...,will you?" ktp, tiam estas interesa tio, kion skribas PAG ĉi-teme (p. 289):

Hyperboreus (顯示個人資料) 2011年11月15日下午5:56:20

Chainy:Sed, se vi nepre volas uzi formon similan al "...,oder?" aŭ "...,will you?" ktp, tiam estas interesa tio, kion skribas PAG ĉi-teme (p. 289):
Dankon por via referenco al la PAG.

Do, mi povus diri:

Mi petas, vi ne diros ion al Karlo, ĉu?

sudanglo (顯示個人資料) 2011年11月15日下午6:43:52

Mi petas, vi ne diros ion al Karlo, ĉu?
Jes, sed en Esperanto oni estas multe malpli limigita al fiksaj formuloj ol en la naciaj lingvoj.

Do vi povas diri ion ajn, kio portas la saman signifon.

En la angla frazo la 'will you' ne tiom funkcias por akiri la konsenton de la alparolato kiom emfazi la peton.

Eble mi tradukus la frazon en Esperanto per imperativo (ne indikativo). Nepre, ne menciu la aferon al Karlo, mi petas.

Sed se gravas la konsento, tiam eble - Vi ne diros ion pri tio al Karlo, promesite?

回到上端