Więcej

Oni ne povas traduki dokumentojn.

od Niamondo, 28 listopada 2011

Wpisy: 19

Język: Esperanto

Niamondo (Pokaż profil) 29 listopada 2011, 20:58:04

novatago:Vi eble forgesis aldoni "laŭ mi" al tiu frazo.
Mi devis skribi tion.

novatago:Mi pensas ke ne.
Ĉu la radiko de "kastilia" ne estas "kastil"? Mi kredas tion ĉar: Hispanio, hispana, Francio, franca... Ĉu ne "Kastilio, kastila"?

Chainy (Pokaż profil) 29 listopada 2011, 21:18:50

novatago:Ĝis, Novatago.
Min interesis, kial vi ĉiam finas viajn komentojn per tiu memreklama frazeto. Do, mi iom rigardis vian retpaĝaron. Mi pensas, ke Miĥil kaj kelkaj aliaj en la fadeno pri Dio certe ekĝojos, ĉar laŭ viaj propraj vortoj:
Mi estas koboldeto, kiu vivas inter tiu ĉi mondo kaj la sonĝa mondo
(Fonto: Koboldeto)

Chainy (Pokaż profil) 29 listopada 2011, 21:30:05

Niamondo:Ĉu la radiko de "kastilia" ne estas "kastil"? Mi kredas tion ĉar: Hispanio, hispana, Francio, franca... Ĉu ne "Kastilio, kastila"?
"hispan/a" devenas de "hispan/o", kaj la lando estas "Hispan/uj/o" aŭ "Hispan/i/o". Sed vi bone donis novan argumenton favore al tiuj kiuj ne ŝatas la varianton 'Hispanio'!

Kastili/o
kastili/a
kastili/an/o

- sed mi ne vere komprenas, kial vi ne volas uzi la internacie pli konatan formon 'la hispana'.

Niamondo (Pokaż profil) 29 listopada 2011, 21:38:45

Mi pensis tion ankaŭ ĉar la vorto "kastila" aperas en la vortaro de Fernando de Diego:
http://helpo.esperanto.es/diccionario/fichapalab... (sed ĝi aperas kun steleto, kvankam mi ne scias kial).

Chainy:sed mi ne vere komprenas, kial vi ne volas uzi la internacie pli konatan formon 'la hispana'.
(ekz.ridulo.gif "Spain", "Spanish". Ne, en Hispanio ekzistas pli da lingvojn, ne nur la kastilian.

darkweasel (Pokaż profil) 29 listopada 2011, 21:43:29

Chainy:Sed vi bone donis novan argumenton favore al tiuj kiuj ne ŝatas la varianton 'Hispanio'!
Ĉu vere novan?

Chainy (Pokaż profil) 29 listopada 2011, 21:54:02

Niamondo:Mi pensis tion ankaŭ ĉar la vorto "kastila" aperas en la vortaro de Fernando de Diego:
http://helpo.esperanto.es/diccionario/fichapalab...
En la vortaroj NPIV2002, Kondratjev kaj Wells oni mencias nur 'Kastilio - kastilia - kastiliano'. Nenio pri 'kastilo' aŭ 'kastila'.

Chainy (Pokaż profil) 29 listopada 2011, 22:00:29

darkweasel:
Chainy:Sed vi bone donis novan argumenton favore al tiuj kiuj ne ŝatas la varianton 'Hispanio'!
Ĉu vere novan?
nu jes, la argumento estas jam tre malnova. Mi celis diri, ke la ĵusa miskompreno subtenas tiun argumenton.

darkweasel (Pokaż profil) 30 listopada 2011, 06:13:32

Chainy:
darkweasel:
Chainy:Sed vi bone donis novan argumenton favore al tiuj kiuj ne ŝatas la varianton 'Hispanio'!
Ĉu vere novan?
nu jes, la argumento estas jam tre malnova. Mi celis diri, ke la ĵusa miskompreno subtenas tiun argumenton.
Prave.

Niamondo (Pokaż profil) 6 grudnia 2011, 19:14:06

Pardonu min pro la malfruo.

Dankon pro la respondoj rideto.gif

Wróć do góry