Al la enhavo

Oni ne povas traduki dokumentojn.

de Niamondo, 2011-novembro-28

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Niamondo (Montri la profilon) 2011-novembro-28 16:49:25

Imagu ke mi volu traduki dokumentojn al la kastilia aŭ la kataluna ĉar ne ekzistu tradukoj en miaj lingvoj. Tiam, kion mi farus? Eniri ĉi tie: http://eo.lernu.net/pri_lernu/subteno/klarigoj_pdf... por elŝuti la ŝablonojn de la dokumentojn kiujn mi volu traduki.

Nu, mia problemo estas ke kiam mi klakas por eniri al la paĝo de la ŝablonoj Lernu diras: "Tiu paĝo ne ekzistas. Povas esti, ke vi malbone enskribis la adreson.".

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2011-novembro-28 17:26:09

Ĉu vi serĉas la jenan?

Klarigoj al tradukantoj

Niamondo (Montri la profilon) 2011-novembro-28 17:55:31

Fenris_kcf:Ĉu vi serĉas la jenan?

Klarigoj al tradukantoj
Mi ne povas eniri tie: mi enmetis mian kaŝonomon kaj pasvorto, tamen Lernu denove sendis al mi detalpeton.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-novembro-28 20:51:19

Niamondo:
Fenris_kcf:Ĉu vi serĉas la jenan?

Klarigoj al tradukantoj
Mi ne povas eniri tie: mi enmetis mian kaŝonomon kaj pasvorto, tamen Lernu denove sendis al mi detalpeton.
Do legu tion super la tekstujoj - la uzantnomo estas zamenhof kaj la pasvorto estas 1859.

Niamondo (Montri la profilon) 2011-novembro-28 21:35:25

darkweasel:Do legu tion super la tekstujoj - la uzantnomo estas zamenhof kaj la pasvorto estas 1859.
Certe! Mi ne rimarkis...

Dankon al la 2 rido.gif

novatago (Montri la profilon) 2011-novembro-29 08:57:50

Niamondo:Imagu ke mi volu traduki dokumentojn al la kastela
Kiu lingvo estas la kastela? Eble vi celas la kastilian aŭ preferinde en internacia forumo, la hispanan lingvon.

Ĝis, Novatago.

Niamondo (Montri la profilon) 2011-novembro-29 14:42:09

novatago:Kiu lingvo estas la kastela? Eble vi celas la kastilian
Mi kredis ke la lingvo "castellano" estis nomita "la kastela", kaj mi vidis skribita tiun vorton en iu vortaro... mi kredas memori.

Nu, mi nun serĉis en alia vortaro, kaj "la kastela" ne aperas!
http://helpo.esperanto.es/diccionario/fichapalab...

Do, ĉu mi devus diri "la kastilia"? Bedaŭrinde, la vorto "kastela" plaĉas min pli malgajo.gif

novatago:preferinde en internacia forumo, la hispanan lingvon.
Mi ne konsentas...

novatago (Montri la profilon) 2011-novembro-29 19:14:50

Niamondo:
novatago:preferinde en internacia forumo, la hispanan lingvon.
Mi ne konsentas...
Laŭ via bildo, vi ne konsentas pri Esperanto mem; do, kial diskuti?

Ĝis, Novatago.

Niamondo (Montri la profilon) 2011-novembro-29 20:24:03

novatago:Laŭ via bildo, vi ne konsentas pri Esperanto mem; do, kial diskuti?
Jes, pli bona ne debati en ĉi tiu fadeno. Tamen vi ne pravas; mi jam vidis antikvajn fadenojn kie vi skribis pri -iĉ-, kaj... pli bona ne opinii.

_______

Mi pensis... ĉu mi povus diri "la kastila"?

novatago (Montri la profilon) 2011-novembro-29 20:49:11

Niamondo:Tamen vi ne pravas;
Vi eble forgesis aldoni "laŭ mi" al tiu frazo. Eble ne estis fogeso; tamen ĝi estas fakto.

Niamondo:Mi pensis... ĉu mi povus diri "la kastila"?
Mi pensas ke ne.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro