前往目錄

Oni ne povas traduki dokumentojn.

貼文者: Niamondo, 2011年11月28日

訊息: 19

語言: Esperanto

Niamondo (顯示個人資料) 2011年11月28日下午4:49:25

Imagu ke mi volu traduki dokumentojn al la kastilia aŭ la kataluna ĉar ne ekzistu tradukoj en miaj lingvoj. Tiam, kion mi farus? Eniri ĉi tie: http://eo.lernu.net/pri_lernu/subteno/klarigoj_pdf... por elŝuti la ŝablonojn de la dokumentojn kiujn mi volu traduki.

Nu, mia problemo estas ke kiam mi klakas por eniri al la paĝo de la ŝablonoj Lernu diras: "Tiu paĝo ne ekzistas. Povas esti, ke vi malbone enskribis la adreson.".

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2011年11月28日下午5:26:09

Ĉu vi serĉas la jenan?

Klarigoj al tradukantoj

Niamondo (顯示個人資料) 2011年11月28日下午5:55:31

Fenris_kcf:Ĉu vi serĉas la jenan?

Klarigoj al tradukantoj
Mi ne povas eniri tie: mi enmetis mian kaŝonomon kaj pasvorto, tamen Lernu denove sendis al mi detalpeton.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年11月28日下午8:51:19

Niamondo:
Fenris_kcf:Ĉu vi serĉas la jenan?

Klarigoj al tradukantoj
Mi ne povas eniri tie: mi enmetis mian kaŝonomon kaj pasvorto, tamen Lernu denove sendis al mi detalpeton.
Do legu tion super la tekstujoj - la uzantnomo estas zamenhof kaj la pasvorto estas 1859.

Niamondo (顯示個人資料) 2011年11月28日下午9:35:25

darkweasel:Do legu tion super la tekstujoj - la uzantnomo estas zamenhof kaj la pasvorto estas 1859.
Certe! Mi ne rimarkis...

Dankon al la 2 rido.gif

novatago (顯示個人資料) 2011年11月29日上午8:57:50

Niamondo:Imagu ke mi volu traduki dokumentojn al la kastela
Kiu lingvo estas la kastela? Eble vi celas la kastilian aŭ preferinde en internacia forumo, la hispanan lingvon.

Ĝis, Novatago.

Niamondo (顯示個人資料) 2011年11月29日下午2:42:09

novatago:Kiu lingvo estas la kastela? Eble vi celas la kastilian
Mi kredis ke la lingvo "castellano" estis nomita "la kastela", kaj mi vidis skribita tiun vorton en iu vortaro... mi kredas memori.

Nu, mi nun serĉis en alia vortaro, kaj "la kastela" ne aperas!
http://helpo.esperanto.es/diccionario/fichapalab...

Do, ĉu mi devus diri "la kastilia"? Bedaŭrinde, la vorto "kastela" plaĉas min pli malgajo.gif

novatago:preferinde en internacia forumo, la hispanan lingvon.
Mi ne konsentas...

novatago (顯示個人資料) 2011年11月29日下午7:14:50

Niamondo:
novatago:preferinde en internacia forumo, la hispanan lingvon.
Mi ne konsentas...
Laŭ via bildo, vi ne konsentas pri Esperanto mem; do, kial diskuti?

Ĝis, Novatago.

Niamondo (顯示個人資料) 2011年11月29日下午8:24:03

novatago:Laŭ via bildo, vi ne konsentas pri Esperanto mem; do, kial diskuti?
Jes, pli bona ne debati en ĉi tiu fadeno. Tamen vi ne pravas; mi jam vidis antikvajn fadenojn kie vi skribis pri -iĉ-, kaj... pli bona ne opinii.

_______

Mi pensis... ĉu mi povus diri "la kastila"?

novatago (顯示個人資料) 2011年11月29日下午8:49:11

Niamondo:Tamen vi ne pravas;
Vi eble forgesis aldoni "laŭ mi" al tiu frazo. Eble ne estis fogeso; tamen ĝi estas fakto.

Niamondo:Mi pensis... ĉu mi povus diri "la kastila"?
Mi pensas ke ne.

Ĝis, Novatago.

回到上端