前往目錄

La ĝusta senco de "aro"

貼文者: Ilmen, 2011年11月29日

訊息: 16

語言: Esperanto

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月2日下午7:57:44

La sufikso "ar" ĉiam estas multaj ekzempleroj de la vortradiko.

arb ar o

Ilmen (顯示個人資料) 2012年1月13日下午2:06:56

davzog:
Ilmen:
Tiuvoje, "arbotut(eg)o" ne estus bona kandidato por tiu senco?
Ĝi estas bona kandidato.
Mi proponas la vorton "arbtutaĵo".
Hmm, ja kio estas la malsamaĵo inter "tuto" kaj "tutaĵo"?

darkweasel (顯示個人資料) 2012年1月13日下午2:07:33

Ilmen:
davzog:
Ilmen:
Tiuvoje, "arbotut(eg)o" ne estus bona kandidato por tiu senco?
Ĝi estas bona kandidato.
Mi proponas la vorton "arbtutaĵo".
Hmm, ja kio estas la malsamaĵo inter "tuto" kaj "tutaĵo"?
Al mi ne ŝajnas, ke ekzistas diferenco.

JUANMA40 (顯示個人資料) 2012年1月13日下午2:37:38

Arbaro estas aro de arboj, sed mi demandas se estas ĝusta vorto por esprimi ĝian sencon, ĉar en Arbaro nur ne estas arboj... hispane bosque, kaj aro de arboj estas arboleda...france bois, angle forest...
Kial ne serĉi ĝustan vorton? Ekzemple el la ĉina vortaro...
Kore.

TatuLe (顯示個人資料) 2012年1月13日下午2:58:26

JUANMA40:en Arbaro nur ne estas arboj...
Jes, sed la arboj ja estas la plej necesa afero por la difino de tiu koncepto. Se oni trovus arbaron kiu enhavus nur arbojn, nenion ceteran, oni povus daŭre nomi ĝin arbaro. Se oni trovus areon, en kiu estus ĉio cetera kion arbaro kutime havas (bestoj, vegetaĵoj ktp), sed mankus la arboj, oni ne povus nomi tiun lokon arbaro.

fstphane (顯示個人資料) 2012年1月13日下午4:42:47

JUANMA40:Arbaro estas aro de arboj, sed mi demandas se estas ĝusta vorto por esprimi ĝian sencon, ĉar en Arbaro nur ne estas arboj... hispane bosque, kaj aro de arboj estas arboleda...franca bois, angla forest...
Kial ne serĉi ĝusta vorto? Ekzemple el la ĉina vortaro...
Kore.
La vortaro"Freelang"donas aliajn tradukojn pri la arbaro,nome:
-Forsto
Aŭ,pli precize kiel:
-Praarbaro(donanta pli preciza imago,de kia tipo(eco)la arbaro estas)

回到上端