ورود به محتوا

Pri lingvonivelo en la forumoj

از erinja, 1 دسامبر 2011

پست‌ها: 69

زبان: Esperanto

erinja (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2011،‏ 14:31:24

Lastatempe, mi sugestis al unu el miaj lernantoj, kiu tre bone progresas en la lingvo, ke ŝi eklegu la forumojn ĉe lernu, por praktiki. Ŝi provis tion, sed malfacile komprenis la enhavon. Ŝi sendis al mi blokon de teksto kiel ekzemplon, kaj demandis pri ĝia signifo. Mi trovis ke tiu teksto estis skribita kun tiel malbona gramatiko, ke eĉ mi malfacile komprenis ĝin. Finfine, mi sendis ŝin al la diskutoj sub la artikoloj ĉe Libera Folio, kiuj kutime estas bone skribitaj, kaj ŝi komprenis multe pli bone. Kompreneble, estas pli facile kompreni bonan gramatikon ol malbonan.

La lernu-forumoj estas por ĉiuj personoj -- kaj lernantoj, kaj spertuloj. Por lernantoj, tamen, povas esti utile legi forum-skribaĵojn kiuj estas skribitaj en bona esperanto.

En la nova lernu, ĉu estus bone, laŭ vi, krei apartan forumon nur por spertuloj? Ĉiuj povus legi ĝin, sed nur tiuj kiuj trapasis lingvoekzamenon povus afiŝi en ĝi? Ĝi estus aparta forumero, kiel "Vidpunktoj" aŭ "Pri la paĝaro"; la tuta cetero de la forumo estus malfermita al personoj de ĉiuj lingvoniveloj.

Kion vi pensas? Ĉu tio estas malbona ideo? Ĉu tio estas tro elitisma kaj diskriminacia, kaj do ofenda? Aŭ ĉu tio estus bona instigo al lernado, ke oni povos partopreni en tiu forumo kiam oni atingos sufiĉe altan nivelon, kaj komencantoj povos legi la enhavon de tiu forumo, kaj scii ke la gramatiko estos pli malpli ĝusta?

Ĉu vi havas aliajn ideojn por atingi la saman celon? (forumo kun bona gramatiko, por plifaciligi lernadon)

AlfRoland (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2011،‏ 14:58:09

Mi apogas tiun ideon. Tamen la plej granda problem ne estas komencantoj kiuj volas lerni, sed "reformuloj" kiuj ĉiam insiste proponas siajn proprajn "plibonigojn".

novatago (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2011،‏ 15:00:07

Laŭ mi estas bona ideo. Problemo, kiun nuntempe enhavas la forumoj, estas ke ekzistas ofta partopreno de personoj, kiuj ne interesiĝas pri atingi almenaŭ meznivelon kaj nur partoprenas por prezenti siajn ideojn aŭ defendi ŝanĝojn kontraŭ Esperanto (mi intence uzis la vorton kontraŭ).

Multaj personoj interesiĝas pri bone lerni Esperanton. Do, ĉar lernu estas retpaĝo por faciligi la lernadon de Esperanto, ne estas diskriminacio krei forumparton por tiuj, kiuj vere interesiĝas pri lerni la lingvon. Ĝi nur estas tute komprenebla ago favore al altkvalita instruado de Esperanto.

Alia solvo, estus simple marki iel la mesaĝojn de tiuj, kiuj trapasis la ekzamenojn.

Problemo pri ambaŭ sistemoj estas ke iuj povus profiti sian scion pri Esperanto por intence uzi nelernindan parolmanieron.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2011،‏ 16:23:32

Alia eblo estus ebligi al lingvohelpantoj (kies nombron oni tiam evidente provu plialtigi) korekti forumajn mesaĝojn, tiel ke la legantoj vidu tiujn korektojn.

Ankaŭ la ideon de novatago klare videbligi la lingvonivelon (kiu estos ja ligita al la ekzamenoj, ĉu ne?) de uzanto ĉe ties forumaj mesaĝoj mi ŝatas.

La ideon pri propra forumparto kun alta lingvonivelo mi ne tre ŝatas. Aŭ komencantoj trovos maljuste, ke ili ne povas partopreni en interesegaj diskutoj tie, aŭ la forumparto estos morta pro la malmultaj partoprenantoj. Ŝajnas al mi, ke tio kaŭzos pli da problemoj ol ĝi solvos.

Kaj reformistajn trolojn oni ja povas facile ignori - almenaŭ tion jam delonge faras mi.

Chainy (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2011،‏ 16:42:36

erinja:En la nova lernu, ĉu estus bone, laŭ vi, krei apartan forumon nur por spertuloj?
Mi havas grandajn dubojn pri tio. Mi preferas malfermajn kaj liberajn diskutojn kun ĉiuj uzantoj, egale kian lingvo-nivelon oni havas.

Anstataŭ aparta forumo, oni povus montri sub la nomo de ĉiu uzanto, ĉu li/ŝi sukcese faris la ekzamenojn ĉe Lernu. Mi pensas, ke iu jam sugestis tion.

Oni povus eble ankaŭ montri en la forumoj sub la nomoj, kiu havas rolon de 'lingvohelpanto' aŭ 'vortaristo' ktp..

Se oni enkondukus tiajn pliajn informojn, tiam novaj legantoj povus vidi, kiu plej verŝajne kapablas bone kaj ĝuste skribi en Esperanto.

Chainy (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2011،‏ 16:59:11

darkweasel:Ankaŭ la ideon de novatago klare videbligi la lingvonivelon (kiu estos ja ligita al la ekzamenoj, ĉu ne?) de uzanto ĉe ties forumaj mesaĝoj mi ŝatas.
Jes, mi konsentas kun vi kaj Novatago ĉi-rilate. Pardonu, mi skribis la samon antaŭ ol mi atente legis ĉiujn mesaĝojn en la fadeno. Mi simple tuj reagis al la mesaĝo de Erin!

Chainy (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2011،‏ 17:25:45

darkweasel:Alia eblo estus ebligi al lingvohelpantoj (kies nombron oni tiam evidente provu plialtigi) korekti forumajn mesaĝojn, tiel ke la legantoj vidu tiujn korektojn.
Mi pensas, ke estus tre malfacile fari tion. Tre multe da laboro, kaj tiuj korektantoj entute ne havus tempon por mem skribi ion sian.

Estas pli bone, se oni korektas tiujn, kiuj daŭre faras la samajn erarojn. Oni povas tion fari de tempo al tempo. Certe ne indas korekti ĉiujn mesaĝojn - eble neniu volus eĉ partopreni, se ili tiel timus la timigegajn korektantojn!

darkweasel (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2011،‏ 17:28:06

Chainy:
Mi pensas, ke estus tre malfacile fari tion. Tre multe da laboro, kaj tiuj korektantoj entute ne havus tempon por mem skribi ion sian.
Nu, ne necesas korekti absolute ĉiun mesaĝon - ĉiu korektanto simple decidu mem, kiujn korekti kaj kiujn ne.

Tamen vi eble pravas, ke la ideo ne estas praktike tre bona.

TatuLe (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2011،‏ 17:41:10

Eble oni kombinu la ideojn: Nova forumparto en kiu lingvohelpantoj rajtas korekti mesaĝojn.

darkweasel (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2011،‏ 18:10:26

TatuLe:Eble oni kombinu la ideojn: Nova forumparto en kiu lingvohelpantoj rajtas korekti mesaĝojn.
Tio estus la ĝusta malo - forumparto destinita ĉefe por komencantoj. Aŭ ĉu mi tion miskomprenas?

بازگشت به بالا