შეტყობინებები: 69
ენა: Esperanto
erinja (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2011 14:31:24
La lernu-forumoj estas por ĉiuj personoj -- kaj lernantoj, kaj spertuloj. Por lernantoj, tamen, povas esti utile legi forum-skribaĵojn kiuj estas skribitaj en bona esperanto.
En la nova lernu, ĉu estus bone, laŭ vi, krei apartan forumon nur por spertuloj? Ĉiuj povus legi ĝin, sed nur tiuj kiuj trapasis lingvoekzamenon povus afiŝi en ĝi? Ĝi estus aparta forumero, kiel "Vidpunktoj" aŭ "Pri la paĝaro"; la tuta cetero de la forumo estus malfermita al personoj de ĉiuj lingvoniveloj.
Kion vi pensas? Ĉu tio estas malbona ideo? Ĉu tio estas tro elitisma kaj diskriminacia, kaj do ofenda? Aŭ ĉu tio estus bona instigo al lernado, ke oni povos partopreni en tiu forumo kiam oni atingos sufiĉe altan nivelon, kaj komencantoj povos legi la enhavon de tiu forumo, kaj scii ke la gramatiko estos pli malpli ĝusta?
Ĉu vi havas aliajn ideojn por atingi la saman celon? (forumo kun bona gramatiko, por plifaciligi lernadon)
AlfRoland (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2011 14:58:09
novatago (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2011 15:00:07
Multaj personoj interesiĝas pri bone lerni Esperanton. Do, ĉar lernu estas retpaĝo por faciligi la lernadon de Esperanto, ne estas diskriminacio krei forumparton por tiuj, kiuj vere interesiĝas pri lerni la lingvon. Ĝi nur estas tute komprenebla ago favore al altkvalita instruado de Esperanto.
Alia solvo, estus simple marki iel la mesaĝojn de tiuj, kiuj trapasis la ekzamenojn.
Problemo pri ambaŭ sistemoj estas ke iuj povus profiti sian scion pri Esperanto por intence uzi nelernindan parolmanieron.
Ĝis, Novatago.
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2011 16:23:32
Ankaŭ la ideon de novatago klare videbligi la lingvonivelon (kiu estos ja ligita al la ekzamenoj, ĉu ne?) de uzanto ĉe ties forumaj mesaĝoj mi ŝatas.
La ideon pri propra forumparto kun alta lingvonivelo mi ne tre ŝatas. Aŭ komencantoj trovos maljuste, ke ili ne povas partopreni en interesegaj diskutoj tie, aŭ la forumparto estos morta pro la malmultaj partoprenantoj. Ŝajnas al mi, ke tio kaŭzos pli da problemoj ol ĝi solvos.
Kaj reformistajn trolojn oni ja povas facile ignori - almenaŭ tion jam delonge faras mi.
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2011 16:42:36
erinja:En la nova lernu, ĉu estus bone, laŭ vi, krei apartan forumon nur por spertuloj?Mi havas grandajn dubojn pri tio. Mi preferas malfermajn kaj liberajn diskutojn kun ĉiuj uzantoj, egale kian lingvo-nivelon oni havas.
Anstataŭ aparta forumo, oni povus montri sub la nomo de ĉiu uzanto, ĉu li/ŝi sukcese faris la ekzamenojn ĉe Lernu. Mi pensas, ke iu jam sugestis tion.
Oni povus eble ankaŭ montri en la forumoj sub la nomoj, kiu havas rolon de 'lingvohelpanto' aŭ 'vortaristo' ktp..
Se oni enkondukus tiajn pliajn informojn, tiam novaj legantoj povus vidi, kiu plej verŝajne kapablas bone kaj ĝuste skribi en Esperanto.
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2011 16:59:11
darkweasel:Ankaŭ la ideon de novatago klare videbligi la lingvonivelon (kiu estos ja ligita al la ekzamenoj, ĉu ne?) de uzanto ĉe ties forumaj mesaĝoj mi ŝatas.Jes, mi konsentas kun vi kaj Novatago ĉi-rilate. Pardonu, mi skribis la samon antaŭ ol mi atente legis ĉiujn mesaĝojn en la fadeno. Mi simple tuj reagis al la mesaĝo de Erin!
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2011 17:25:45
darkweasel:Alia eblo estus ebligi al lingvohelpantoj (kies nombron oni tiam evidente provu plialtigi) korekti forumajn mesaĝojn, tiel ke la legantoj vidu tiujn korektojn.Mi pensas, ke estus tre malfacile fari tion. Tre multe da laboro, kaj tiuj korektantoj entute ne havus tempon por mem skribi ion sian.
Estas pli bone, se oni korektas tiujn, kiuj daŭre faras la samajn erarojn. Oni povas tion fari de tempo al tempo. Certe ne indas korekti ĉiujn mesaĝojn - eble neniu volus eĉ partopreni, se ili tiel timus la timigegajn korektantojn!
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2011 17:28:06
Chainy:Nu, ne necesas korekti absolute ĉiun mesaĝon - ĉiu korektanto simple decidu mem, kiujn korekti kaj kiujn ne.
Mi pensas, ke estus tre malfacile fari tion. Tre multe da laboro, kaj tiuj korektantoj entute ne havus tempon por mem skribi ion sian.
Tamen vi eble pravas, ke la ideo ne estas praktike tre bona.
TatuLe (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2011 17:41:10
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 1 დეკემბერი, 2011 18:10:26
TatuLe:Eble oni kombinu la ideojn: Nova forumparto en kiu lingvohelpantoj rajtas korekti mesaĝojn.Tio estus la ĝusta malo - forumparto destinita ĉefe por komencantoj. Aŭ ĉu mi tion miskomprenas?