Žinutės: 39
Kalba: Esperanto
Ilmen (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 4 d. 20:32:14
Mi volas demandi al vi pri malgranda problemo de signifo rilate al adverboj, kiuj lokiĝas inter du verboj.
Mi demando estas, en la posta fraz-strukturo, al kiu inter la du apudaj verboj? La unuo dekstra kaŭ la unuo maldekstra?
« Ĝi umas ume umi. » (Ne provu kompreni tiu ĉi frazo, ĝi nur estas struktur-montraĵo )
Jen konkreta ekzemplo: "Li volas vere scii fari tio". Kiu verbo estas la celo de la adverbo "vere"? Voli kaŭ scii?
Dankon antaŭe. ♪
sudanglo (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 4 d. 22:14:42
Li volas vere scii kiel... - strangeta ideo?
Sed - Li volas vere kompreni .. (kompletan komprenon li volas)
Tamen ne estas granda diferenco inter Li rapide kuris kaj Li kuris rapide.
TatuLe (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 4 d. 22:35:43
En frazoj kiel "Ĝi umas ume umi", kaj aliaj similaj kazoj, mi dirus ke la adverbo apartenas al la vorto post si.
erinja (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 5 d. 00:52:55
Tamen kiam povus esti dubo pri signifo, kutime ni metas la priskriban vorton antaŭ la vorto, kiun ĝi priskribas.
En via situacio, do, mi dirus ke la adverbo priskribas la duan verbon.
Mi distingus, do, inter "Mi vere volas scii tion" (vere volas) kaj "Mi volas vere scii tion" (vere scii).
Kun nur unu verbo, la ordo ne estas ege grava, ĉar la adverbo povus priskribi nur unu aferon. Tamen plu estas plej ofte meti la adverbon antaŭ la verbo. T.e. "Mi vere volas tion" estas pli ofta variaĵo ol "Mi volas vere tion", kvankam ambaŭ estas ĝustaj, kaj la signifo estas klara en ambaŭ variaĵoj.
lgg (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 5 d. 06:10:21
lgg (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 5 d. 09:28:25
Mi preferus 'demandi KIUN {pri KIO | frazo atributa}'
darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 5 d. 10:10:30
vidas vandenis:Kiel ĝuste:ambaŭ eblas.
'Demandi al vi' aŭ 'demandi vin'?
Ilmen (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 5 d. 12:36:12
Mi ne vidas vere la problemon, ke oni uzas la dativon (celmontrilon) kun la verbo "demandi".
En multaj lingvoj, la temo de la demando estas indikata de la akuzativo dum la cela ulo estas indikata de la dativo:
Franclingve, oni dirus « [iu ulo: nominativo] demande [verb-objekto: akuzativo] à [alia ulo: dativo] », kie "à" indikas la dativan komplementon postlokiĝan.
Japanlingve, oni dirus « [iu ulo: nominativo]-ga [alia ulo: dativo]-ni [verb-objekto: akuzativo]-o tazuneru », kie "ni" indikas ankaŭ la dativan komplementon, kvankam tie la komplemento estas malposta de la rolmontrilo.
Ĉiukaze, multe dankon ankoraŭfoje.
lgg (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 5 d. 12:53:09
sudanglo (Rodyti profilį) 2011 m. gruodis 12 d. 10:04:28
1. Mi ofte volas morti
2. Mi volas ofte morti
En 1. vi suferas je deprimo
En 2. vi perdis la cerbon - oni ne povas resaniĝi post morto.