去目錄頁

Kiu estas la celo de adverbo inter du verboj?

Ilmen, 2011年12月4日

讯息: 39

语言: Esperanto

Ilmen (显示个人资料) 2011年12月4日下午8:32:14

Saluton al ĉiuj.

Mi volas demandi al vi pri malgranda problemo de signifo rilate al adverboj, kiuj lokiĝas inter du verboj.
Mi demando estas, en la posta fraz-strukturo, al kiu inter la du apudaj verboj? La unuo dekstra kaŭ la unuo maldekstra?
« Ĝi umas ume umi. » (Ne provu kompreni tiu ĉi frazo, ĝi nur estas struktur-montraĵo
lango.gif)
Jen konkreta ekzemplo: "Li volas vere scii fari tio". Kiu verbo estas la celo de la adverbo "vere"? Voli kaŭ scii?

Dankon antaŭe. ♪

sudanglo (显示个人资料) 2011年12月4日下午10:14:42

Li vere volas scii kiel fari tion (li vere volas).

Li volas vere scii kiel... - strangeta ideo?

Sed - Li volas vere kompreni .. (kompletan komprenon li volas)

Tamen ne estas granda diferenco inter Li rapide kuris kaj Li kuris rapide.

TatuLe (显示个人资料) 2011年12月4日下午10:35:43

Mi iam lernis ke adverboj ofte antaŭas la vorton kiun ili priskribas (sed la vortordo estas libera, do ne nepre estas tiel en ĉiu frazo). Antaŭ tio, mi ĉiam uzis la ordon de mia denaska lingvo por adverboj.

En frazoj kiel "Ĝi umas ume umi", kaj aliaj similaj kazoj, mi dirus ke la adverbo apartenas al la vorto post si.

erinja (显示个人资料) 2011年12月5日上午12:52:55

Vort-ordo estas fleksebla en Esperanto.

Tamen kiam povus esti dubo pri signifo, kutime ni metas la priskriban vorton antaŭ la vorto, kiun ĝi priskribas.

En via situacio, do, mi dirus ke la adverbo priskribas la duan verbon.

Mi distingus, do, inter "Mi vere volas scii tion" (vere volas) kaj "Mi volas vere scii tion" (vere scii).

Kun nur unu verbo, la ordo ne estas ege grava, ĉar la adverbo povus priskribi nur unu aferon. Tamen plu estas plej ofte meti la adverbon antaŭ la verbo. T.e. "Mi vere volas tion" estas pli ofta variaĵo ol "Mi volas vere tion", kvankam ambaŭ estas ĝustaj, kaj la signifo estas klara en ambaŭ variaĵoj.

lgg (显示个人资料) 2011年12月5日上午6:10:21

Dirus ke adverboj dekstre de verboj difinas maldektran verbon, kiel en aliaj lingvoj latinidaj.

lgg (显示个人资料) 2011年12月5日上午9:28:25

Volus scii la vica kaŭzo idiota por uzo dativon kun verbo 'demandi'... ridego.gif

Mi preferus 'demandi KIUN {pri KIO | frazo atributa}'

darkweasel (显示个人资料) 2011年12月5日上午10:10:30

vidas vandenis:Kiel ĝuste:
'Demandi al vi' aŭ 'demandi vin'?
ambaŭ eblas.

Ilmen (显示个人资料) 2011年12月5日下午12:36:12

Dankegon al vi ĉiuj por via helpo. ^^

Mi ne vidas vere la problemon, ke oni uzas la dativon (celmontrilon) kun la verbo "demandi".
En multaj lingvoj, la temo de la demando estas indikata de la akuzativo dum la cela ulo estas indikata de la dativo:
Franclingve, oni dirus « [iu ulo: nominativo] demande [verb-objekto: akuzativo] à [alia ulo: dativo] », kie "à" indikas la dativan komplementon postlokiĝan.
Japanlingve, oni dirus « [iu ulo: nominativo]-ga [alia ulo: dativo]-ni [verb-objekto: akuzativo]-o tazuneru », kie "ni" indikas ankaŭ la dativan komplementon, kvankam tie la komplemento estas malposta de la rolmontrilo.

Ĉiukaze, multe dankon ankoraŭfoje.
ridulo.gif

lgg (显示个人资料) 2011年12月5日下午12:53:09

Estas tre triste ke e-o estas plenato kun similaj idiotaĵoj. Verba regado estas malgrava en lingvaj naturaj por ripeti ĝin en e-o.

sudanglo (显示个人资料) 2011年12月12日上午10:04:28

Komparu:

1. Mi ofte volas morti

2. Mi volas ofte morti

En 1. vi suferas je deprimo

En 2. vi perdis la cerbon - oni ne povas resaniĝi post morto.

回到上端