Al contingut

Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda

de bildo, 8 de desembre de 2011

Missatges: 100

Llengua: Esperanto

bildo (Mostra el perfil) 8 de desembre de 2011 4.38.32

Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?

espero7 (Mostra el perfil) 8 de desembre de 2011 5.27.35

bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?
La kialo estas ke preskaŭ neniu uzas ĝin. "ci" estas arĥaika pronomo, kiel la anglalingva "thou"

mihxil (Mostra el perfil) 8 de desembre de 2011 5.50.36

bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?
La problemo kun 'ci' estas ke jam ekzistas 'vi'. 'vi' povas esti uzata por la singularo, kaj tio ne ŝanĝeblas. Tamen uzi 'ci' povus signifi ke oni ekfarus distingon inter 'ĝentila' kaj 'familiara' alparolo.

Kaj tio estas tre maldezirinda. Mia denaska faras tiun distingon kaj eĉ en tiu mi jam ne scias kiam precize uzi 'ci' kaj kiam 'vi'. Mi ĝojas ke en la internaciaj lingvoj la distingo tute mankas.

Eblus uzi 'ci' ĉiam por dua persono singulara, sed estus tre facile por iu tiam tamen uzi foje 'vi' por esprimi aldonan estimon (ĉar tio ja estas tradicie ebla), kaj tiam ni tamen havos tiun nedezirindan situacion.

Tial ŝajnas al mi pli bone simple resti ĉe la konsilo de la majstro mem: diru 'vi' al ĉiuj kaj ĉio. Tio forprenas ĉiun dubon. Nur foje restas eta dubo pri la nombro de la alparolatoj. Tio foje estas problemeto (facile solveblas per 'vi ĉiuj' aŭ simile), sed aliflanke ja estas avantaĝo ne eĉ devi decidi la nombrecon almenaŭ ĉi-kaze.

bildo (Mostra el perfil) 8 de desembre de 2011 5.59.28

espero7:
bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?
La kialo estas ke preskaŭ neniu uzas ĝin. "ci" estas arĥaika pronomo, kiel la anglalingva "thou"
Kial preskaŭ neniu uzas ĝin? Ankaŭ mi pensas, ke ĉi tio ne estas motivo por forflankigi ĝin el la gramatiko. La lingvo estas pli malriĉa sen "ci".

darkweasel (Mostra el perfil) 8 de desembre de 2011 6.12.55

la vera kialo estas ke unue ekzistis nur nombroneŭtrala "vi". "ci" enkondukiĝis poste kaj tiam neniu emis ekuzi ĝin (ankaŭ laŭ konsilo de zamenhof).

bildo (Mostra el perfil) 8 de desembre de 2011 8.41.22

miĥil:
Tial ŝajnas al mi pli bone simple resti ĉe la konsilo de la majstro mem: diru 'vi' al ĉiuj kaj ĉio. Tio forprenas ĉiun dubon. Nur foje restas eta dubo pri la nombro de la alparolatoj. Tio foje estas problemeto (facile solveblas per 'vi ĉiuj' aŭ simile), sed aliflanke ja estas avantaĝo ne eĉ devi decidi la nombrecon almenaŭ ĉi-kaze.
Mi komprenas vin. Vi opinas, ke diri "ci" estas ne ĝentila. Sed kial? Ĉu ĉi tio ne estas dogmo? Kial diri al unu homo same al multaj homoj estas ĝentila, kaj diri al unu homo same al unu homo estas ne ĝentila? Mi opinas, ke ĉi tio estas absurdo, ĉu ne?

bildo (Mostra el perfil) 8 de desembre de 2011 8.42.41

darkweasel:la vera kialo estas ke unue ekzistis nur nombroneŭtrala "vi". "ci" enkondukiĝis poste kaj tiam neniu emis ekuzi ĝin (ankaŭ laŭ konsilo de zamenhof).
Dankon. Tuta klare.

hebda999 (Mostra el perfil) 8 de desembre de 2011 9.11.42

bildo:...diri "ci" estas ne ĝentila. Sed kial? Ĉu ĉi tio ne estas dogmo? Kial diri al unu homo same al multaj homoj estas ĝentila, kaj diri al unu homo same al unu homo estas ne ĝentila? Mi opinas, ke ĉi tio estas absurdo, ĉu ne?
Tiamaniere kreiĝas la idiotismoj en la lingvo. "Ci" estas malĝentila por kelkaj, sed "penis" estas tute bona kaj akceptinda por ĉiuj:

vi penis ... rido.gif rido.gif rido.gif

darkweasel (Mostra el perfil) 8 de desembre de 2011 9.20.44

pri ĝentileco, estas evidente dube, ĉu "ci" vere estas malpli ĝentila ol "vi". la respondaj nacilingvaj vortoj ja estas.

ĉar "ci" estas apenaŭ uzata, ne eblas bone respondi kia estas ĝia preciza signifo.

troyshadow (Mostra el perfil) 8 de desembre de 2011 9.50.57

ĉe multaj nacioj estas(aŭ estis) granda socia malegala,socia ĥierarhio,sekve ekzistas neceso de pli kaj malpli estimaj pronominoj,en japona lingvo estas distintaj formoj ankaŭ de verboj(eble japananoj en la forumo povus rakonti pri tio plie?)nun en ĉiuj nacioj efektiĝadas la procesoj de niveliĝoj de socioklasoj,antaŭe estis la neceso de du pronominoj kaj nune la neceso malaperadas ĉar al ciu ajn oni diras estime kaj ĝentile

Tornar a dalt