Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda
貼文者: bildo, 2011年12月8日
訊息: 100
語言: Esperanto
bildo (顯示個人資料) 2011年12月8日上午4:38:32
espero7 (顯示個人資料) 2011年12月8日上午5:27:35
bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?La kialo estas ke preskaŭ neniu uzas ĝin. "ci" estas arĥaika pronomo, kiel la anglalingva "thou"
mihxil (顯示個人資料) 2011年12月8日上午5:50:36
bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?La problemo kun 'ci' estas ke jam ekzistas 'vi'. 'vi' povas esti uzata por la singularo, kaj tio ne ŝanĝeblas. Tamen uzi 'ci' povus signifi ke oni ekfarus distingon inter 'ĝentila' kaj 'familiara' alparolo.
Kaj tio estas tre maldezirinda. Mia denaska faras tiun distingon kaj eĉ en tiu mi jam ne scias kiam precize uzi 'ci' kaj kiam 'vi'. Mi ĝojas ke en la internaciaj lingvoj la distingo tute mankas.
Eblus uzi 'ci' ĉiam por dua persono singulara, sed estus tre facile por iu tiam tamen uzi foje 'vi' por esprimi aldonan estimon (ĉar tio ja estas tradicie ebla), kaj tiam ni tamen havos tiun nedezirindan situacion.
Tial ŝajnas al mi pli bone simple resti ĉe la konsilo de la majstro mem: diru 'vi' al ĉiuj kaj ĉio. Tio forprenas ĉiun dubon. Nur foje restas eta dubo pri la nombro de la alparolatoj. Tio foje estas problemeto (facile solveblas per 'vi ĉiuj' aŭ simile), sed aliflanke ja estas avantaĝo ne eĉ devi decidi la nombrecon almenaŭ ĉi-kaze.
bildo (顯示個人資料) 2011年12月8日上午5:59:28
espero7:Kial preskaŭ neniu uzas ĝin? Ankaŭ mi pensas, ke ĉi tio ne estas motivo por forflankigi ĝin el la gramatiko. La lingvo estas pli malriĉa sen "ci".bildo:Kial "ci" estas tre tre malofta kaj ne vere uzinda? "Ci" eĉ forestas en gramatiko de baza nivelo. Kial?La kialo estas ke preskaŭ neniu uzas ĝin. "ci" estas arĥaika pronomo, kiel la anglalingva "thou"
darkweasel (顯示個人資料) 2011年12月8日上午6:12:55
bildo (顯示個人資料) 2011年12月8日上午8:41:22
miĥil:Mi komprenas vin. Vi opinas, ke diri "ci" estas ne ĝentila. Sed kial? Ĉu ĉi tio ne estas dogmo? Kial diri al unu homo same al multaj homoj estas ĝentila, kaj diri al unu homo same al unu homo estas ne ĝentila? Mi opinas, ke ĉi tio estas absurdo, ĉu ne?
Tial ŝajnas al mi pli bone simple resti ĉe la konsilo de la majstro mem: diru 'vi' al ĉiuj kaj ĉio. Tio forprenas ĉiun dubon. Nur foje restas eta dubo pri la nombro de la alparolatoj. Tio foje estas problemeto (facile solveblas per 'vi ĉiuj' aŭ simile), sed aliflanke ja estas avantaĝo ne eĉ devi decidi la nombrecon almenaŭ ĉi-kaze.
bildo (顯示個人資料) 2011年12月8日上午8:42:41
darkweasel:la vera kialo estas ke unue ekzistis nur nombroneŭtrala "vi". "ci" enkondukiĝis poste kaj tiam neniu emis ekuzi ĝin (ankaŭ laŭ konsilo de zamenhof).Dankon. Tuta klare.
hebda999 (顯示個人資料) 2011年12月8日上午9:11:42
bildo:...diri "ci" estas ne ĝentila. Sed kial? Ĉu ĉi tio ne estas dogmo? Kial diri al unu homo same al multaj homoj estas ĝentila, kaj diri al unu homo same al unu homo estas ne ĝentila? Mi opinas, ke ĉi tio estas absurdo, ĉu ne?Tiamaniere kreiĝas la idiotismoj en la lingvo. "Ci" estas malĝentila por kelkaj, sed "penis" estas tute bona kaj akceptinda por ĉiuj:
vi penis ...
darkweasel (顯示個人資料) 2011年12月8日上午9:20:44
ĉar "ci" estas apenaŭ uzata, ne eblas bone respondi kia estas ĝia preciza signifo.
troyshadow (顯示個人資料) 2011年12月8日上午9:50:57