Kion ci pensas pri seksismo en Esperanto?
de Francisko1, 2011-decembro-14
Mesaĝoj: 102
Lingvo: Esperanto
AlfRoland (Montri la profilon) 2011-decembro-16 20:09:27
JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-decembro-16 20:17:28
hebda999:Se vi pensas, ke Esperanto estas seksa lingvo, do rigardu la polan lingvon, kiu estas TREEGE vireca, kaj virinoj estas malgravaj en ĝi. Tiu lingvo malŝatas la virinoj, kaj neniu polino plendas fakte pri tio, ĉar la plejmulto da (ŝi) ili tion eĉ ne rimarkas. La lingvo estas nur ilo por komunikiĝi, ne por katenigi la virinojn!!!!!!Tio estos via vidpunkto, kaj problemo de la pola. En natura lingvo estas malmulte solvo pri ĉi tiu afero, sed universa planlingvo jes devas solvi ĝin inteligente, kaj ne forgesu ni ke esperanto estas planlingvo kaj ne natura lingvo, kvankam ĝi povas aspekti natura...
Ankaŭ ne historie virinoj plendis pri pli malbonaj aferoj, sed dum jarcento xx ĉefe, kiam rajtoj estis iom post iom pli- malpli samaj...antaŭ estis multe pli malfaĉila, aŭ eĉ nepensebla.
Se ĝi ne estus problemo la homoj ne parolus pri ĝi nek ĉi tie nek nenie nek tiom...
Sed la lingvo reflektas la kulturon, la evoluo, kaj la disvolviĝo de la popoloj.
Ĉu ne estas virinaj plendoj nun???
ĝissss
Francisko1 (Montri la profilon) 2011-decembro-16 20:59:22
erinja:Evidente mi parolas al ĉiuj personoj sed konsiderante ilin kiel individuaj personoj. Do, mi ne interesiĝas pri la opinio de la personoj kiuj estas ĉirkaŭe, sed pri la opinio de ĉiu persono mem. Eble ĉi tio estas ne facile komprenebla por anglaparolantoj, kiuj ne havas ĉi tiun eblon en sia lingvo. Dankon pro cia respondo.Chainy:Francisko, ĉu vi dormis dum la antaŭaj diskutoj pri tiu ĉi temo en la Lernu-forumo? Google helpos vin trovi ĉiujn respondojn.Eble li serĉis la demandon kun "ci" kaj ne trovis ĝin.
Francisko, al kiu persono vi parolas per "ci"? Estas evidente pro via uzo de tiu pronomo ke vi parolas al nur unu persono. Se vi ne diros la nomon de la persono, de kiu vi ŝatus havi respondon, tiu persono ne povas respondi.
Aŭ se vi volas demandi nur al unu persono, mi sugestas demandi per privata mesaĝo. Tio estas la plej taŭga maniero por demandi nur al unu persono.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-16 21:34:36
JUANMA40:En natura lingvo estas malmulte solvo pri ĉi tiu afero, sed universa planlingvo jes devas solvi ĝin inteligente, kaj ne forgesu ni ke esperanto estas planlingvo kaj ne natura lingvo, kvankam ĝi povas aspekti natura...Jes, vi evidente tute pravegas! Esperanto estas artefarita lingvo, tial ĉiu povas ŝanĝi ĝin laŭplaĉe, se tiu pensas, ke tio rezultigos pli inteligentajn solvojn!
PS:
JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-decembro-16 22:03:51
darkweasel:Mi ne komprenas tian reagon... mi opinias ke Esperanto, same ol naturaj lingvoj ankaŭ estas virisma, kaj ĉar ĝi estas planlingvo almenaŭ ĝi povas esti pli origina, kaj ne kiel la ĉeteraj malperfektaj lingvoj...aŭ ĉu vi eble malpermesas aliajn liberajn opiniojn???...ĉiuj ni estas liberaj por opinii...memoru ĝin.
Jes, vi evidente tute pravegas! Esperanto estas artefarita lingvo, tial ĉiu povas ŝanĝi ĝin laŭplaĉe, se tiu pensas, ke tio rezultigos pli inteligentajn solvojn!
PS:
AlfRoland (Montri la profilon) 2011-decembro-16 22:18:39
JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-decembro-16 22:33:37
AlfRoland:Nu JUANMA40, esperanto ne estas "virisma" nur pro tio, ke VI tion deklaras. Vi kreas problemon, kiu ne ekzistas.Do, nur rigardu la rezulton de ĉi tiu eta enketo, ne nur mi opinias tion, kaj por tion oni faras enketojn en ĉi tiu forumo aŭ paĝaro.
Alimaniere ne oni faru enketojn, nek demandojn, nek konsultojn, nek tute nenion...
kaj ne estas mia enketo, sed de alia.
Kaj evidente bedaŭrinde Esperanto estas virisma, oni volas aŭ ne...
Ĝis, kaj bonan nokton,
erinja (Montri la profilon) 2011-decembro-17 00:02:49
JUANMA40:Kaj evidente bedaŭrinde Esperanto estas virisma, oni volas aŭ ne...Kiel virino, mi ŝatus scii kiel tio estas evidenta al vi. Ĉu, ekzemple, Esperantistoj kondutas en pli virisma maniero ol parolantoj de, ekzemple, la ĉina, kiu havas malmultajn distingojn inter viroj kaj virinoj?
Kiel viro, ĉu vi sentas vin pli malamika al virinoj kiam vi parolas Esperanton, ol kiam vi parolas aliajn lingvojn?
JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-decembro-17 00:50:06
erinja:Bone, estas evidenta ĉar supozu ekzemple, infano estus ŝi, kaj infanino estus li, do , vi dirus ke esperanto estas virinisma, ĉu ne? inverse oni povas diri ke estas virisma.
Kiel virino, mi ŝatus scii kiel tio estas evidenta al vi. Ĉu, ekzemple, Esperantistoj kondutas en pli virisma maniero ol parolantoj de, ekzemple, la ĉina, kiu havas malmultajn distingojn inter viroj kaj virinoj?
Kiel viro, ĉu vi sentas vin pli malamika al virinoj kiam vi parolas Esperanton, ol kiam vi parolas aliajn lingvojn?
kiel viro mi sentas min same ol la ceteraj lingvoj kiuj estas virisma, ekzemple angle male-shemale, kial ne male (por ŝi ) kaj hemale (for li)?, aŭ hispane duko: duque-duquesa, kial ne duca (por ŝi)-kaj duqueso (por li)?, (diri ke la hispana estas pli virisma ol la angla...)
Estas simple logika afero. Ne estas egaleco, kaj tiu devus esti pli problema por virinoj ol por mi...mi sentas tute nenion malamikecon, nur mi vidas la malsaman konsideron kiel universa lingvo.
Mi ne konas la ĉinan , sed mi povus diri ke preskaŭ (ĉar mi ne konas tutajn) la tutaj lingvoj estas virismaj, eĉ esperanto.
Ĝisla!
erinja (Montri la profilon) 2011-decembro-17 02:14:02
Oni ne povas forigi la seksismon de vivo per ŝanĝoj al viva lingvo.
Se vi estas viro kiu zorgas pri egalaj rajtoj por la seksoj, antaŭ ol zorgi pri la supozita seksismo en lingvaj formoj, oni devas zorgi pri la seksismo en la propra vivo.
Tiuj viroj devas, ekzemple:
- Purigi sian domon regule, kaj ne ĉiam atendi ke la patrino/edzino/virinoj de la domo prizorgos tion;
- Regule kuiri manĝojn, kaj ne ĉiam atendi ke la virinoj de la domo prizorgos tion;
- Regule varti infanojn kaj ne ĉiam atendi ke la virinoj de la domo prizorgos tion;
Aldone, se tiuj viroj vere kredas ke virinoj estas egalrajtaj, ili devus multe pli ofte lasi la laboron por resti hejme kun junaj infanoj, kaj ne ĉiam atendi ke virinoj faros tion. Ili devus ŝanĝi sian familian nomon al la nomo de la edzino, je geedziĝo, kaj ne atendi ke la edzino kaj la infanoj ĉiam prenu la nomon de la viro
Se vi estas viro kies edzino kaj infanoj havas vian familian nomon, kies edzino faras la purigadon kaj kuiradon de la domo, aldone al laboro ekster la domo, aldone al vartado de infanoj; se vi "helpas" en la domo per unu aŭ du horoj de purigado aŭ kuirado en ĉiu semajno; se tio priskribas vin, vi ne devus paroli pri seksismo en Esperanto, ĉar vi ankoraŭ netraktis la seksismon en via propra vivo.
Estas malfacile ŝanĝi vivantan lingvon. Sed estas facile ŝanĝi sian propran konduton. Mi esperas ke vi rigardos unue al via konduto, antaŭ ol zorgi pri neŝanĝeblaj aferoj kiel lingvo.