Al la enhavo

Kion ci pensas pri seksismo en Esperanto?

de Francisko1, 2011-decembro-14

Mesaĝoj: 102

Lingvo: Esperanto

jeckettre (Montri la profilon) 2011-decembro-17 05:04:31

nenio, krom gramatike virisma rido.gif

krom indoeŭropaj kaj la araba, mi apenaŭ trovis - pli precize, gramatikan privilegiismon je iu sekso ĉe naturaj lingvoj.

bildo (Montri la profilon) 2011-decembro-17 05:39:37

Ankaŭ mi estas virino. Mi ne vidas malegalecon en vortoj "viro - virino". Mi vidus malegalecon en reguloj same "viroj rajtas ion - virinoj ne rajtas". Ĉu ekzistas tion ion en Esperanto?

Ankaŭ malegalecon estus, se vorto "viro" signifus "homo", same en aliaj lingvoj. Sed mi ne vidis tion en Esperanto.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-17 08:48:14

JUANMA40:
darkweasel:
Jes, vi evidente tute pravegas! Esperanto estas artefarita lingvo, tial ĉiu povas ŝanĝi ĝin laŭplaĉe, se tiu pensas, ke tio rezultigos pli inteligentajn solvojn!

PS: senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif
demando.gif Mi ne komprenas tian reagon... mi opinias ke Esperanto, same ol naturaj lingvoj ankaŭ estas virisma, kaj ĉar ĝi estas planlingvo almenaŭ ĝi povas esti pli origina, kaj ne kiel la ĉeteraj malperfektaj lingvoj...aŭ ĉu vi eble malpermesas aliajn liberajn opiniojn???...ĉiuj ni estas liberaj por opinii...memoru ĝin.

sal.gif
Evidente ĉiuj estas liberaj opinii kion ajn, kaj mi estas libera opinii kion ajn pri viaj opinioj.

Nur ĉar Esperanto estas planlingvo, tio ne signifas, ke vi povas ŝanĝi ĝin. Bonvolu kompreni tion.

JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-decembro-17 09:41:38

erinja:Mi firme kredas ke seksismo troviĝas en konduto, ne en lingvaj formoj.

Se vi estas viro kiu zorgas pri egalaj rajtoj por la seksoj, antaŭ ol zorgi pri la supozita seksismo en lingvaj formoj, oni devas zorgi pri la seksismo en la propra vivo.

Tiuj viroj devas, ekzemple:
- Purigi sian domon regule, kaj ne ĉiam atendi ke la patrino/edzino/virinoj de la domo prizorgos tion;
- Regule kuiri manĝojn, kaj ne ĉiam atendi ke la virinoj...
- Regule varti infanojn kaj ne ĉiam atendi ke la virinoj de la domo prizorgos tion;

...ili devus multe pli ofte lasi la laboron por resti hejme kun junaj infanoj...

Mi esperas ke vi rigardos unue al via konduto, antaŭ ol zorgi pri neŝanĝeblaj aferoj kiel lingvo.
Ĉio tio estas tre bone, sed ni ne estas parolante pri la virismo en la vivo sed en la lingvoj...

Mi ne devas rigardi unue mian konduton ĉar mi ne estas virisma, inverse, mi estas defendante virinaj rajtoj, komencante lingve, kaj vi ne konas min por diri ĉion tion...mi scias kion mi devas fari...(fakte mia edzino laboras pli da horoj ol mi, kaj mi puras kutime la domon kaj kuiras kutime pli kaj ŝi...).

Sed okej, vi pensas ke esperanto ne estas virisma kaj mi pensas ke jes, tutaj liberaj por pensi kaj por opinii en enketoj...

Kaj ĉio tute en ĉi tiu vivo estas ŝanĝebla, ne forgesu, nek vi darkweasel, nenio estas por ĉiam, kaj malpli lingvoj, ke por tio ke estas vivantaj estas evoluantaj...

Koraj ĝisoj,sal.gif

erinja (Montri la profilon) 2011-decembro-17 13:23:23

Gramatiko estas la malplej grava parto de la vivo de virino.

La plej seksisma konduto kiun mi povas imagi estas perdi tempon per malgravaĵoj kiel gramatiko, anstataŭ labori por plibonigi la vivojn de virinoj.

JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-decembro-17 14:32:20

erinja:Gramatiko estas la malplej grava parto de la vivo de virino.

La plej seksisma konduto kiun mi povas imagi estas perdi tempon per malgravaĵoj kiel gramatiko, anstataŭ labori por plibonigi la vivojn de virinoj.
Eble vi pravas ke gramatiko ne estas tute grava por virinoj, sed ĉu ĝi devas esti grava nur por viroj?, aŭ por neniu?... tio ŝajnas al mi virisma komento... aŭ ankoraŭ pli malbona, indiferenta komento pri la lingvo kaj la kulturo ...

Ne estas grava kaj jam... demando.gif, Tamen, demandu se ĝi estas grava aŭ ne por lingva instruistinoj...

Tutaj ni devas plibonigi la vivojn de virinoj, sed unue la virinoj mem.

Ĝis sal.gif

erinja (Montri la profilon) 2011-decembro-17 16:10:59

JUANMA40:Tutaj ni devas plibonigi la vivojn de virinoj, sed unue la virinoj mem.
Eble vi pravas. Tiukaze vi certe donos al mi la retpoŝt-adreson de via edzino, aŭ de la virino kiu supozeble prizorgas vian domon. Mi devus atentigi ŝin ke subtene al virinaj rajtoj, ŝi devus ĉesi kuiri viajn manĝojn, lavi viajn vestaĵojn, ktp.

Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-17 17:39:01

erinja:La plej seksisma konduto kiun mi povas imagi estas perdi tempon per malgravaĵoj kiel gramatiko, anstataŭ labori por plibonigi la vivojn de virinoj.
demando.gif Mi ne vere scias, kiel mi tion komprenu. Ĉu troigo, ĉu serioze, ĉu ŝerco?

Ĉiaokaze, mi nun certe iom timas partopreni en ia ajn diskuto pri gramatiko ĉi tie en la Lernu-forumoj! rideto.gif

Anstataŭ tio mi iros surstraten por protesti kontraŭ seksismo. Mi ja ne volas, ke vi ekpensu ke mi mem estas ia seksisma fiulo...

Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-17 17:52:57

erinja:Eble vi pravas. Tiukaze vi certe donos al mi la retpoŝt-adreson de via edzino, aŭ de la virino kiu supozeble prizorgas vian domon.
Kompreneble, vi ankaŭ supozas, ke ankaŭ JUANMA40 prizorgas la domon, ĉu ne?

erinja:Mi devus atentigi ŝin ke subtene al virinaj rajtoj, ŝi devus ĉesi kuiri viajn manĝojn, lavi viajn vestaĵojn, ktp.
Tio ne vere helpus. Oni ja dividu la laboron por ke ĉio estu tute justa! Aŭ vi proponas ion alian?

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-decembro-17 19:24:29

Erinja, mi legis ĉiujn viajn mesaĝojn tiufadene, kaj mi tute konsentas kun vi. Mi subskribas ĉion kion vi diris.

Viaj komentoj ŝajnas al mi ĝustaj, taŭgaj kaj konvenaj. Mi vere gratulas kaj, nature, subtenas vin.

Amike.

Reen al la supro