Kion ci pensas pri seksismo en Esperanto?
de Francisko1, 2011-decembro-14
Mesaĝoj: 102
Lingvo: Esperanto
JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-decembro-17 19:36:41
erinja:Tia respondo estas tute infana kaj absurdega, kaj mi diris al vi ke mi kuiras kaj puras la domon pli ol mia edzino...vi nur legas tion kion vi volas, estas tempperdo paroli (skribi) kun vi....mi ne necesas sklavinon
Eble vi pravas. Tiukaze vi certe donos al mi la retpoŝt-adreson de via edzino, aŭ de la virino kiu supozeble prizorgas vian domon. Mi devus atentigi ŝin ke subtene al virinaj rajtoj, ŝi devus ĉesi kuiri viajn manĝojn, lavi viajn vestaĵojn, ktp.
kiu puras kaj kuiras por mi, mi faras mem kaj por ŝi ankaŭ ĉar mi amas ŝin, mi estas XXIjarcenta.
Sed se vi volas retpoŝtadreson mi donos vin: inolibera@varmapoŝt.ek
Nekredebla respondo...oni devas esti viva por vidi ĉi tion... vi luktas por virinrajtoj kaj vi restas nea antaŭ virisma gramatiko...tute nelogika...
Kore el Hispanio..Ĝisĝis
(Kaj ne forgesu rigardi la enketrezulton...tro da ne...kial ĝi estos? )
erinja (Montri la profilon) 2011-decembro-17 20:02:11
Chainy:Evidente mi ne skribis sufiĉe klare.erinja:La plej seksisma konduto kiun mi povas imagi estas perdi tempon per malgravaĵoj kiel gramatiko, anstataŭ labori por plibonigi la vivojn de virinoj.Mi ne vere scias, kiel mi tion komprenu. Ĉu troigo, ĉu serioze, ĉu ŝerco?
Mi celis ke paroli pri supozita seksismo en gramatiko ne estas maniero por forigi seksismon de la vivo. Paroli pri gramatiko ne estas malbona afero en si.
Sed antaŭ ol plendi ke Esperanto estas seksisma lingvo, oni ĉesu konduti en seksisma maniero. Kompreneble viroj kaj virinoj devus egale labori en la domo, pri purigado, kuirado, vartado, kaj tiel plu.
Sed se viro preferus veni al la reto kaj plendi pri supozeble seksismaj vortoj en Esperanto - sed ne pretas respondeci por duono de la laboro en sia propra hejmo - tiu viro devus trakti la malegalecon en sia vivo, antaŭ ol plendi pri la enhavo de vivanta lingvo.
Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-17 20:09:27
antoniomoya:Erinja, mi legis ĉiujn viajn mesaĝojn tiufadene, kaj mi tute konsentas kun vi. Mi subskribas ĉion kion vi diris.Jes, mi ankaŭ konsentas kun Erinja en la senco, ke faroj estas pli gravaj ol diroj. Kaj mi konsentas, ke tiu ĉi diskuto pri ia supozeble seksisma gramatiko de Esperanto ne estas vere interesa aŭ grava. Oni ja diskutis tiun ĉi temon multfoje. Kaj finfine, pli gravas kiel oni kondutas ol kia estas ia gramatika sistemo.
Viaj komentoj ŝajnas al mi ĝustaj, taŭgaj kaj konvenaj. Mi vere gratulas kaj, nature, subtenas vin.
Amike.
Sed, mi ne konsentas kun tio, kiel Erinja nun ŝajne kritikas JUANMA40. Jes, ni povas malkonsenti pri liaj zorgoj rilate Esperantan gramatikon, sed nenio donas al ni la rajton sugesti, ke li mem estas iamaniere seksisma kontraŭ virinoj. Estas klare, ke la intencoj de JUANMA40 estas bonaj, do li tutcerte ne meritas tian severan kritikon.
JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-decembro-17 20:10:05
Chainy:hahaha, bonega respondo, Chainy, ni ne perdu la humursencon...Erinja tute pravas ĉiosence...erinja:La plej seksisma konduto kiun mi povas imagi estas perdi tempon per malgravaĵoj kiel gramatiko, anstataŭ labori por plibonigi la vivojn de virinoj.Ĉiaokaze, mi nun certe iom timas partopreni en ia ajn diskuto pri gramatiko ĉi tie en la Lernu-forumoj!
Anstataŭ tio mi iros surstraten por protesti kontraŭ seksismo. Mi ja ne volas, ke vi ekpensu ke mi mem estas ia seksisma fiulo...
Ŝi estas ForumDiino, vivu Erinja!! Dio savu Erinja!! Erinja Esperantakademiprezidento kaj virinrajtprezidento kaj tuthomarvidpunktprezidento!!
Mi nur estis moke Erinja, ni amas vin.
ĝisĝis!!!
JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-decembro-17 20:18:21
Chainy:...sed, mi ne konsentas kun tio, kiel Erinja nun ŝajne kritikas JUANMA40. Jes, ni povas malkonsenti pri liaj zorgoj rilate Esperantan gramatikon, sed nenio donas al ni la rajton sugesti, ke li mem estas iamaniere seksisma kontraŭ virinoj. Estas klare, ke la intencoj de JUANMA40 estas bonaj, do li tutcerte ne meritas tian severan kritikon.Bone, dankegon Chainy, iu vidas ion...
Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-17 20:20:16
erinja:Sed se viro preferus veni al la reto kaj plendi pri supozeble seksismaj vortoj en Esperanto - sed ne pretas respondeci por duono de la laboro en sia propra hejmo - tiu viro devus trakti la malegalecon en sia vivo, antaŭ ol plendi pri la enhavo de vivanta lingvo.Sed, kiel vi scias, ĉu JUANMA40 pretas aŭ ne pretas respondeci pri la hejmlaboro? Ni nenion scias pri li. Kiu scias, eble li fakte ĉion faras dum lia edzino malstreĉiĝas en kirlbano kun glaso da vino?
Oni povas ja kritiki lin pro lia trozorgo pri seksismo en Esperanta gramatiko, sed oni devas ne troigi tiun kritikon.
JUANMA40 (Montri la profilon) 2011-decembro-17 20:40:08
Chainy:Mi estas la sklavo de mia virino, faru sur mi laŭ sia vorto kaj korpo... (kaj sia glaso da vino...ĉar ŝi estas drinkulemo....pssss neniu audu ĉi tion..)erinja:Sed se viro preferus veni al la reto kaj plendi pri supozeble seksismaj vortoj en Esperanto - sed ne pretas respondeci por duono de la laboro en sia propra hejmo - tiu viro devus trakti la malegalecon en sia vivo, antaŭ ol plendi pri la enhavo de vivanta lingvo.Sed, kiel vi scias, ĉu JUANMA40 pretas aŭ ne pretas respondeci pri la hejmlaboro? Ni nenion scias pri li. Kiu scias, eble li fakte ĉion faras dum lia koramikino/edzino malstreĉiĝas en kirlbano kun glaso da vino?
Povas ankaŭ esti ke li ne havas koramikinon aŭ edzinon... Ni simple nenion scias pri li. Do, oni povas ja kritiki lin pro lia trozorgo pri seksismo en Esperanta gramatiko, sed oni devas ne troigi tiun kritikon.
Mi ne trozorgas pri seksesperanta, mi trozorgas se mi ne trovas viagron kaj mi estas tute drinkata, kiel mia amata kaj drinkulema edzino...hippps
Bonan sabatnokton!
Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-17 20:51:00
JUANMA40:..vi luktas por virinrajtoj kaj vi restas nea antaŭ virisma gramatiko...tute nelogika...Tio ne nepre estas nelogika. Mi fakte samopinias kun Erinja, ke ne estas vere granda problemo kun Esperanta gramatiko rilate seks-egalecon. Oni povas simple trakti tion kiel tute gramatikan aferon, kiu ne reprezentas ian malegalecon.
Eble se oni nun elpensus lingvon kiel Esperanton, tiam oni farus tion iom alimaniere, sed ĉu tio vere eblus? Jam estas mirinda, ke Esperantistoj entute ekzistas, ke ili ĉiuj decidis eklerni tiun ĉi lingvon. Esperanto ne estas perfekta sed mi pretas pardoni tiujn neperfektaĵojn pro la ĝenerala genieco de la lingvo.
erinja (Montri la profilon) 2011-decembro-17 21:06:04
Ĉio kion mi diris estas valida por ĉiu viro, kaj por ĉiu virino. Se persono zorgas pri seksismo, tiu devus rigardi al si mem unue. Kaj se persono zorgas pri seksismo en la lingvo, anstataŭ diri ke "unue la virinoj mem" devas plibonigi sian situacion, tiu devas pensi pri konkretaj manieroj por helpi al virinoj.
Ŝanĝi la signifon de la vorto "viro" ne helpas al virinoj. Sed labori por plibonigi la vivon de virinoj helpas. Subteni proponojn kiuj ofertas malmultkostan aŭ senkostan vartadon de infanoj helpas. Oferti varti la infanojn de virino, tiel ke ŝi povu trakti gravaĵojn en sia vivo, tio helpas. Pagi al virinoj same multe kiel oni pagas al viroj, tio helpas. Ĉiuj personoj, kaj viroj kaj virinoj, povas tiel helpi virinojn.
Ĉiu persono povas fari pli.
Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-17 23:21:09
erinja:Eble vi pravas. Tiukaze vi certe donos al mi la retpoŝt-adreson de via edzino, aŭ de la virino kiu supozeble prizorgas vian domon. Mi devus atentigi ŝin ke subtene al virinaj rajtoj, ŝi devus ĉesi kuiri viajn manĝojn, lavi viajn vestaĵojn, ktp.Tio ne sonas kvazaŭ vi parolas 'ĝenerale'. Eble oni simple akceptu, ke vi elektis malbonan manieron por esprimi vian bonan vidpunkton.