Tartalom

Kion ci pensas pri seksismo en Esperanto?

Francisko1-tól, 2011. december 14.

Hozzászólások: 102

Nyelv: Esperanto

JUANMA40 (Profil megtekintése) 2011. december 18. 11:24:28

Chainy:

Eble se oni nun elpensus lingvon kiel Esperanton, tiam oni farus tion iom alimaniere, sed ĉu tio vere eblus? Jam estas mirinda, ke Esperantistoj entute ekzistas, ke ili ĉiuj decidis eklerni tiun ĉi lingvon. Esperanto ne estas perfekta sed mi pretas pardoni tiujn neperfektaĵojn pro la ĝenerala genieco de la lingvo.
Tute vere. Antaŭ tio restas malmulte por diri...

Ankaŭ mi admiras esperanton, kaj ĝi estas preskaŭ perfekta kiel lingvo, sed havante la enketrezulton, ni vidas ke esperante, ambaŭ seksoj ne estas same konsiderataj...
Kial ne perfektigi tiujn neperfektaĵojn por eviti kritikojn kaj enketoj kiel ĉi tiu?

En mia lingvo, hispana, oni ne faras tiajn enketojn, kial oni faras en esperanto?

Mi opinias ke oni volas la plej ebla perfekta universa lingvo, kaj homoj necesas vidi ke ĝi ne havas tiajn neperfektaĵojn, ĉar por tio ili preferas sian propan lingvon...

La fundamento malpermesas ŝanĵojn, sed eble tio mem faras ke esperanto ne atingas tian perfekton kiu meritas, kaj grande malsamigas ĝin el la tutaj ceteraj lingvoj.
La societo evoluas, tempoj ŝanĝas, kaj la lingvo devas evolui kaj ŝanĝi kun ili.

Ĝis!

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. december 18. 11:43:23

JUANMA40:
En mia lingvo, hispana, oni ne faras tiajn enketojn, kial oni faras en esperanto?
Bonega demando!

robinast (Profil megtekintése) 2011. december 18. 12:03:05

En la estona lingvo ni ne havas gramatikan sekson kaj niaj propraj pronomoj estas samaj por ambaŭ seksoj - sed tiu fakto tute ne malhelpas nin esti seksistoj. rido.gif Ekzemple, vortoj 'poliitik' (politikisto), 'akadeemik' (akademiano) kaj 'sekretär' (helpisto, asistanto) ne havas kaj ne povas havi gramatikan sekson en la estona. Tamen, oni ofte uzas 'naispoliitik' aŭ 'naisakadeemik' por indiki inecon - sed preskaŭ neniam 'meespoliitik' aŭ 'meesakadeemik' por indiki virecon. Ankaŭ, foje estas uzata 'meessekretär' - sed mi neniam aŭdis la vorton 'naissekretär'. Do, mi estas ege certa, ke la seksismo kaŝiĝas en homa menso, ne en sia lingvo. En lingvo ĝi nur povas aperi aŭ ne - sendepende de gramatiko de la lingvo.
Tiamaniere mi pensas, ke Esperanto kiel lingvo ne enhavas seksismon - sed esperantistoj mem ja povas esti seksistoj...
Amike,
Harri.

Argantonio (Profil megtekintése) 2011. december 18. 20:27:53

hebda999:Se vi pensas, ke Esperanto estas seksa lingvo, do rigardu la polan lingvon, kiu estas TREEGE vireca, kaj virinoj estas malgravaj en ĝi. Tiu lingvo malŝatas la virinoj, kaj neniu polino plendas fakte pri tio, ĉar la plejmulto da (ŝi) ili tion eĉ ne rimarkas. La lingvo estas nur ilo por komunikiĝi, ne por katenigi la virinojn!!!!!!
Hummm... ironio, vi nomis min seksisto... finfine okulumo.gif

Argantonio (Profil megtekintése) 2011. december 18. 20:40:25

Mi pensas ke Zamenhof sin tordadis en lia tombo pro la seksism-problemo de nia karega lingvo Esperanto; ial Zamenhof kreis por nia lingvo la sufikso de -in-.

Mi taksas por solvi la nunan problemon...

bildo (Profil megtekintése) 2011. december 19. 4:45:47

Argantonio:Mi pensas ke Zamenhof sin tordadis en lia tombo pro la seksism-problemo de nia karega lingvo Esperanto; ial Zamenhof kreis por nia lingvo la sufikso de -in-.

Mi taksas por solvi la nunan problemon...
Jes! Virinoj havas la sufikson de -in-!!!
Malriĉaj viroj havas nenian sufikson... ploro.gif
Seksismo, tamen.

Paulinho (Profil megtekintése) 2011. december 21. 18:07:02

La franca lingvo havas proverbon: "Chercher midi à quatorze heures". (Laŭvorte: serĉi tagmezon, la kvardek horoj). Ĝia similanto en la portugala estas: "Procurar chifre em cabeça de cavalo". (Laŭvorte: serĉi kornojn en ĉevala kapo).

Ĉu iu scias ĝian similanton esperante?

ubuntuo (Profil megtekintése) 2011. december 21. 19:07:43

Mi ne regas tiom da lingvoj kiel vi, sed ŝajnas al mi, ke pli bona esperanta traduko de franca "Chercher midi à quatorze heures" estas "serĉi tagmezon je la DEKKVARa", kaj via denaska "Procurar chifre em cabeça de cavalo" - "serĉi kornojn SUR ĉevala kapo".
Sed mi povas erari...

Paulinho (Profil megtekintése) 2011. december 22. 19:38:49

Mi dankas la atenton. Sed mi volus scii se estas simila proverbo esperante.

darkweasel (Profil megtekintése) 2011. december 22. 20:01:51

Paulinho:La franca lingvo havas proverbon: "Chercher midi à quatorze heures". (Laŭvorte: serĉi tagmezon, la kvardek horoj). Ĝia similanto en la portugala estas: "Procurar chifre em cabeça de cavalo". (Laŭvorte: serĉi kornojn en ĉevala kapo).

Ĉu iu scias ĝian similanton esperante?
Ĉu ĝi signifas la saman aĵon kiel la germanlingva "serĉi kudrilon en fojnamaso"?

Vissza a tetejére