Към съдържанието

Chu Esperanto travivis sian stelhoron?

от lgg, 28 декември 2011

Съобщения: 51

Език: Esperanto

robbkvasnak (Покажи профила) 29 декември 2011, 19:27:56

Kial mi skribis ke mi malofte renkontas fremdlandanojn kiuj bone scipovas la usonan? Ĉar mi estas profesoro kaj mi devas legi la verkaĵojn de miaj studentoj. Estas du niveloj de scipovo de lingvo: societa kaj akademia. Mi ekzemple scipovas la portugalan je societa nivelo. Kiam mi parolas ĝin en Brazilo la homoj kredas ke mi regas la lingvon. Sed se mi devus skribi aŭ verki akademian eseon en la portugala mi fuŝe skribus.
Mi ne devas vidi la nomon de la verkinto de eseo en miaj kursoj por scii de kie venas la verkinto. Jam en la malprecizaj formuloj mi komprenas de kie venas la verkinto.

cellus (Покажи профила) 29 декември 2011, 19:36:55

Kiel denaskaj parolantoj de niaj lingvoj ni, en la nuna tempo kiam multaj plenkreskuloj ŝanĝas landon, havos multajn okazojn aŭdi niajn denaskajn lingvojn "malbone uzataj" de alilingvanoj. Kaj kelkfoje mi estas en la sama situacio uzante la polan aŭ anglan lingvon, kiuj ne estas miaj denaskaj lingvoj. Kaj mi faras erarojn, kaj miaj amikoj multe ridas pri tiuj. Tio estas tre amuze.

Tiel longe ke mi estas komprenata, mi estas kontenta.

Pri la esperanta preteco al la angla> tiu diskuto iom memorigas min pri la ido-krizo. Ĉu ĝi ne tutsimple dependis de la fakto ke la personoj kiuj sciis la mondlingvon @la francan" trovis esperanton tro slava?

Certe kiam la ĉina lingvo estos pli vaste konata de eŭropanoj oni demandos al si ĉu esperanto estas preta al la ĉina.

Ne estas certe ke esperanto estus pli facila eĉ por anglalingvanoj se ĝi estus pli simila al la angla.

Dezirante agrablan jarfinon!

sudanglo (Покажи профила) 29 декември 2011, 23:44:30

hebda999: I saw it - mi vidis ĝin aŭ mi segas ĝin
Teorie Jes. Sed preskaŭ ne eblas bildigi situacion en kiu oni dirus (nur trivorte) 'I saw it' kun la signifo de 'segi'

Evildela (Покажи профила) 30 декември 2011, 00:04:21

Mia koramikino estas denaska mandarineparolanto, kaj translokiĝis al Aŭstralio antaŭ ses jaroj. Ŝi ĉeestis unu el la plej prestiĝaj universitatoj en ĉinio, kaj lernis la anglan ekde adoleskanteco. TAMEN kiam mi unue renkontis ŝin antaŭ unu jaro, ŝi ankoraŭ posedis multajn malgrandajn erarojn parolante. Ekzemple, ŝi malbone elparolas legomon, reklamon kaj multajn aliajn maloftajn uzatajn vortojn. Ŝi ankoraŭ elparolas kun akcento. Ŝi nun estas pli bone pro mia daŭra helpado, tamen estas foje kiam mi devas halti ŝin... Tial la angla ne estas bona internacia lingvo

RiotNrrd (Покажи профила) 30 декември 2011, 01:38:13

Mi laboras kun multaj homoj kiuj ne estas denaskaj anglaparolantoj, sed parolas la anglan tre bone. Kelkaj el Barato, kaj unu el La Filipinoj, kaj ili ĉiuj parolas la anglan je tre alta nivelo. Mi ne povas memori kiam mi iam ajn aŭdis unu el ili faras eraron kiun denaska anglaparolanto ne farus.

Mia patrino estis el Nederlando, kaj ankaŭ ne estis denaska anglaparolanto. Mi vere kredas ke ŝi konis la anglan pli bone ol la plejparto de denaskuloj. Ŝi havis akcenton, tamen, kiun ŝi neniam povis forigi. Mi ne povis aŭdi ĝin kiam mi fizike estis kun ŝi, sed (iomstrange) mi povis aŭdi ĝin telefone.

lgg (Покажи профила) 30 декември 2011, 10:33:43

trojo:
I, you, he, we, they bite(s). I, you, he, we, they bit. No stemalteraciojn.
Kaj nun estas certe, ke vi ne parolas la anglan tiel bone kiel vi fantazias. En via propra ekzemplo, la radiko ja ŝanĝiĝas en prononco kaj literumo. Ĉar vi evidente ne scipovas prononci anglajn vortojn, mi klarigos: la prononco de la vokalo "i" estas tute malsama en "bit" kaj "bite". Kaj la radiko estas "bite", ne "bit". Tio estas radikŝanĝo.
Ne estas 'radikshangho'. Estas supletiveco. Bonvolu nomi Anglan verbon ke havas alteraciojn en radikalo dum konjugacio.

sudanglo (Покажи профила) 30 декември 2011, 11:05:31

Revenante al la temo - ĉu Esperanto jam travivis sian pinto-horon - mi dirus ke ne.

Rulumu la horloĝon nur dek jarojn por vidi kiome la lingvo progresis lastatempe.

Tiam ne ekzistis NPIV 2002 nek NPIV 2005, ne ekzistis Lernu.net, Edukado.net, la KER ekzamenoj.

Ĉu Skajpo ekzistis tiam, permesanta tutmondajn senpagajn video-konversaciojn inter divers-landaj Esperantistoj, kiuj ne havas tempon aŭ monon por vojaĝi al kongresoj?

Ĉu estis tiam la RETA vortaro aŭ PMEG?

Kaj por anglalingvanoj, la plej lasta Angla-Esperanto-Angla vortaro tiam datiĝis de 1969.

Jes, probable, la membro-nombroj de lokaj kluboj kaj landaj asocioj forfalis. Sed aliflanke la Reto alportis amason da diverslandaj novaj lernantoj de la lingvo.

Kredeble, la angla lingvo ankaŭ progresis kiel internacia lingvo. Sed la Reto ne tiom helpas al ĝi, kiom al Esperanto. Kaj ĉiukaze, tio estas ekster la demando, ĉar la demando estas ĉu Esperanto jam pintumis.

Ju pli homoj vojaĝas, aŭ translokiĝas al aliaj landoj, ju pli la mondo 'ŝrumpas', ju pli la homoj kosmopolitiĝas kaj en la stratoj de ĉefurboj aŭdiĝas pluraj lingvoj, des pli kreiĝas kondiĉoj favoraj al Esperanto.

Ĉar des pli oni konstatos la neceson trovi facile lerneblan interkomunikilon, kaj konstatos kiel mon-malŝpara kaj tempo-raba estas la lernado de fremdaj naciaj lingvoj.

sudanglo (Покажи профила) 30 декември 2011, 11:21:41

Igg, la h-sistemo apartenas al antaŭa epoko.

Bv. moderniĝu kaj skribu viaj mesaĝojn kun x-oj, kaj konvertu al ĉapelitaj literoj per la butono ekstrem-dekstre je la supro de la nov-mesaĝa fenestro.

Aŭ, elŝutu 'Ek' aŭ 'Tajpi'.

darkweasel (Покажи профила) 30 декември 2011, 12:25:53

sudanglo:
kaj konvertu al ĉapelitaj literoj per la butono ekstrem-dekstre je la supro de la nov-mesaĝa fenestro.
Tio eĉ ne necesas (kvankam min tute ne ĝenas la h-sistemo kaj mi ja uzas ĝin, kie ne ekzistas konvertilo kaj mi ne povas mem tajpi la supersignojn).

erinja (Покажи профила) 30 декември 2011, 12:43:26

Efektive mi ŝajnas memori ke lgg uzis ĝustajn literojn antaŭe, sed li ĉesis uzi ilin post la stultaĵoj pri lia 'nova alfabeto'. Kredeble nun li uzas h-sistemon nur por esti kontraŭema.

Se vi ne ŝatas lian uzon de la h-sistemo, simple rifuzu respondi al liaj mesaĝoj kiuj uzas ĝin. Tiam li povos mem decidi ĉu daŭri uzi nenecesan sistemon, aŭ ĉu li preferus ke oni respondu al liaj mesaĝoj.

Обратно нагоре