Chu Esperanto travivis sian stelhoron?
ya lgg, 28 Desemba 2011
Ujumbe: 51
Lugha: Esperanto
robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 29 Desemba 2011 7:27:56 alasiri
Mi ne devas vidi la nomon de la verkinto de eseo en miaj kursoj por scii de kie venas la verkinto. Jam en la malprecizaj formuloj mi komprenas de kie venas la verkinto.
cellus (Wasifu wa mtumiaji) 29 Desemba 2011 7:36:55 alasiri
Tiel longe ke mi estas komprenata, mi estas kontenta.
Pri la esperanta preteco al la angla> tiu diskuto iom memorigas min pri la ido-krizo. Ĉu ĝi ne tutsimple dependis de la fakto ke la personoj kiuj sciis la mondlingvon @la francan" trovis esperanton tro slava?
Certe kiam la ĉina lingvo estos pli vaste konata de eŭropanoj oni demandos al si ĉu esperanto estas preta al la ĉina.
Ne estas certe ke esperanto estus pli facila eĉ por anglalingvanoj se ĝi estus pli simila al la angla.
Dezirante agrablan jarfinon!
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 29 Desemba 2011 11:44:30 alasiri
hebda999: I saw it - mi vidis ĝin aŭ mi segas ĝinTeorie Jes. Sed preskaŭ ne eblas bildigi situacion en kiu oni dirus (nur trivorte) 'I saw it' kun la signifo de 'segi'
Evildela (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2011 12:04:21 asubuhi
RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2011 1:38:13 asubuhi
Mia patrino estis el Nederlando, kaj ankaŭ ne estis denaska anglaparolanto. Mi vere kredas ke ŝi konis la anglan pli bone ol la plejparto de denaskuloj. Ŝi havis akcenton, tamen, kiun ŝi neniam povis forigi. Mi ne povis aŭdi ĝin kiam mi fizike estis kun ŝi, sed (iomstrange) mi povis aŭdi ĝin telefone.
lgg (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2011 10:33:43 asubuhi
trojo:Ne estas 'radikshangho'. Estas supletiveco. Bonvolu nomi Anglan verbon ke havas alteraciojn en radikalo dum konjugacio.I, you, he, we, they bite(s). I, you, he, we, they bit. No stemalteraciojn.Kaj nun estas certe, ke vi ne parolas la anglan tiel bone kiel vi fantazias. En via propra ekzemplo, la radiko ja ŝanĝiĝas en prononco kaj literumo. Ĉar vi evidente ne scipovas prononci anglajn vortojn, mi klarigos: la prononco de la vokalo "i" estas tute malsama en "bit" kaj "bite". Kaj la radiko estas "bite", ne "bit". Tio estas radikŝanĝo.
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2011 11:05:31 asubuhi
Rulumu la horloĝon nur dek jarojn por vidi kiome la lingvo progresis lastatempe.
Tiam ne ekzistis NPIV 2002 nek NPIV 2005, ne ekzistis Lernu.net, Edukado.net, la KER ekzamenoj.
Ĉu Skajpo ekzistis tiam, permesanta tutmondajn senpagajn video-konversaciojn inter divers-landaj Esperantistoj, kiuj ne havas tempon aŭ monon por vojaĝi al kongresoj?
Ĉu estis tiam la RETA vortaro aŭ PMEG?
Kaj por anglalingvanoj, la plej lasta Angla-Esperanto-Angla vortaro tiam datiĝis de 1969.
Jes, probable, la membro-nombroj de lokaj kluboj kaj landaj asocioj forfalis. Sed aliflanke la Reto alportis amason da diverslandaj novaj lernantoj de la lingvo.
Kredeble, la angla lingvo ankaŭ progresis kiel internacia lingvo. Sed la Reto ne tiom helpas al ĝi, kiom al Esperanto. Kaj ĉiukaze, tio estas ekster la demando, ĉar la demando estas ĉu Esperanto jam pintumis.
Ju pli homoj vojaĝas, aŭ translokiĝas al aliaj landoj, ju pli la mondo 'ŝrumpas', ju pli la homoj kosmopolitiĝas kaj en la stratoj de ĉefurboj aŭdiĝas pluraj lingvoj, des pli kreiĝas kondiĉoj favoraj al Esperanto.
Ĉar des pli oni konstatos la neceson trovi facile lerneblan interkomunikilon, kaj konstatos kiel mon-malŝpara kaj tempo-raba estas la lernado de fremdaj naciaj lingvoj.
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2011 11:21:41 asubuhi
Bv. moderniĝu kaj skribu viaj mesaĝojn kun x-oj, kaj konvertu al ĉapelitaj literoj per la butono ekstrem-dekstre je la supro de la nov-mesaĝa fenestro.
Aŭ, elŝutu 'Ek' aŭ 'Tajpi'.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2011 12:25:53 alasiri
sudanglo:Tio eĉ ne necesas (kvankam min tute ne ĝenas la h-sistemo kaj mi ja uzas ĝin, kie ne ekzistas konvertilo kaj mi ne povas mem tajpi la supersignojn).
kaj konvertu al ĉapelitaj literoj per la butono ekstrem-dekstre je la supro de la nov-mesaĝa fenestro.
erinja (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2011 12:43:26 alasiri
Se vi ne ŝatas lian uzon de la h-sistemo, simple rifuzu respondi al liaj mesaĝoj kiuj uzas ĝin. Tiam li povos mem decidi ĉu daŭri uzi nenecesan sistemon, aŭ ĉu li preferus ke oni respondu al liaj mesaĝoj.