Al la enhavo

Kion vi legas nun Esperante?

de mountainash, 2011-decembro-28

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2011-decembro-29 02:25:57

Mi nun Legadas ĉefe "Marvirinstrato", "Tendaraj Tagoj, Kajero 2", "La Sankta Biblio", kaj PMEG.

nicanew (Montri la profilon) 2011-decembro-29 02:44:54

Mi nun legas "La Alkemiisto". Tre bona libro!

Desmut (Montri la profilon) 2011-decembro-29 05:13:58

Mi ĵus finlegis la libron El la vivo de Bervala sentaŭgulo De Louis Beaucaire.

Estas tre bona!!! Mi ŝategis ĝin lango.gif

Julieno (Montri la profilon) 2011-decembro-29 09:49:12

Mi havis "La Eta Princo" ĉe Kristnasko kaj mi legas ĝin. Mi jam france legis ĝin, kaj mi trovas, ke la esperanta detraduko estas ja bona.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-29 13:20:18

Mi demandis mian amikon, kion li legus. Li repondis, ke li legus la sekvantan interesan libron "La vortaro" sal.gif

dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-29 15:03:19

Post la ĉeĥa traduko nun mi komencis legi E-version de "Hari Potter kaj ŝtono de la saĝuloj".

Dorinha (Montri la profilon) 2011-decembro-29 19:37:05

sal.gif Nun mi legas la Librojn: En Ombro kaj en Lumo (Zilda Gama) kaj La Libro de la Spiritoj(Allan Kardec)

robbkvasnak (Montri la profilon) 2011-decembro-29 20:56:03

Mi nun legas interesegan libron de Dasgupta: "Loĝi en homaj lingvoj". Lia aliro al nia lingvo estas malsama kun aliro de eŭroplingvano. Li ofte pensigas min pri vortfarado en Esperanto. Mi tre ĝuas tiun libron.

tic89 (Montri la profilon) 2011-decembro-29 22:40:19

Baldaŭ mi komencos legi La Mastro de l' Ringoj, sed unue mi devas antendi por ĝi alveni.

horsto (Montri la profilon) 2011-decembro-30 01:34:51

dobri:Post la ĉeĥa traduko nun mi komencis legi E-version de "Hari Potter kaj ŝtono de la saĝuloj".
Saluton dobri,

ankaŭ mi elŝutis tiun tekston kaj komencis legi ĝin. Kion vi pensas pri la lingvonivelo?
Mi devas diri ke mi estas treege malkontenta.

Reen al la supro