目次へ

Kion vi legas nun Esperante?

mountainash,2011年12月28日の

メッセージ: 51

言語: Esperanto

cFlat7 (プロフィールを表示) 2011年12月29日 2:25:57

Mi nun Legadas ĉefe "Marvirinstrato", "Tendaraj Tagoj, Kajero 2", "La Sankta Biblio", kaj PMEG.

nicanew (プロフィールを表示) 2011年12月29日 2:44:54

Mi nun legas "La Alkemiisto". Tre bona libro!

Desmut (プロフィールを表示) 2011年12月29日 5:13:58

Mi ĵus finlegis la libron El la vivo de Bervala sentaŭgulo De Louis Beaucaire.

Estas tre bona!!! Mi ŝategis ĝin lango.gif

Julieno (プロフィールを表示) 2011年12月29日 9:49:12

Mi havis "La Eta Princo" ĉe Kristnasko kaj mi legas ĝin. Mi jam france legis ĝin, kaj mi trovas, ke la esperanta detraduko estas ja bona.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2011年12月29日 13:20:18

Mi demandis mian amikon, kion li legus. Li repondis, ke li legus la sekvantan interesan libron "La vortaro" sal.gif

dobri (プロフィールを表示) 2011年12月29日 15:03:19

Post la ĉeĥa traduko nun mi komencis legi E-version de "Hari Potter kaj ŝtono de la saĝuloj".

Dorinha (プロフィールを表示) 2011年12月29日 19:37:05

sal.gif Nun mi legas la Librojn: En Ombro kaj en Lumo (Zilda Gama) kaj La Libro de la Spiritoj(Allan Kardec)

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2011年12月29日 20:56:03

Mi nun legas interesegan libron de Dasgupta: "Loĝi en homaj lingvoj". Lia aliro al nia lingvo estas malsama kun aliro de eŭroplingvano. Li ofte pensigas min pri vortfarado en Esperanto. Mi tre ĝuas tiun libron.

tic89 (プロフィールを表示) 2011年12月29日 22:40:19

Baldaŭ mi komencos legi La Mastro de l' Ringoj, sed unue mi devas antendi por ĝi alveni.

horsto (プロフィールを表示) 2011年12月30日 1:34:51

dobri:Post la ĉeĥa traduko nun mi komencis legi E-version de "Hari Potter kaj ŝtono de la saĝuloj".
Saluton dobri,

ankaŭ mi elŝutis tiun tekston kaj komencis legi ĝin. Kion vi pensas pri la lingvonivelo?
Mi devas diri ke mi estas treege malkontenta.

先頭にもどる